Winamp Logo
Pola Retradio en Esperanto Cover
Pola Retradio en Esperanto Profile

Pola Retradio en Esperanto

Esperanto, Social, 1 season, 448 episodes, 1 day, 17 hours, 47 minutes
About
Elsendoj fare de eksa Esperanto-redakcio de Pola Radio.
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.07.2024

En la 1329-a E_elsendo el la 05.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hieraŭ pasis la 90-a mortodatreveno de Maria Skłodowska-Curie. Tio estas okazo por denove doni la atenton al tiu elstara sciencistino, dufoja Nobel-premiito i.a. baze de ŝiaj biografiaj rememoroj. • Barbara Pietrzak, Gabi Kosiarska kaj Maciej Jaskot invitas por redakcia antaŭmikrofona renkontiĝo inspirita de la katalogataj […]
7/5/202431 minutes, 47 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.06.2024

En la 1328-a E_elsendo el 30.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • La antaŭmikrofona gasto de nia Redakcio estas profesorino Ilona Koutny, kiu lige kun la finiĝo de la dujara magistra studado de ĉinaj studentoj pri la angla lingvo kaj Esperanto ĉe Adam Mickiewicz-Universitato sumigas ĉi tiun unikan eksperimenton kaj prezentas ĝiajn rezultojn. • En la komencaj novaĵoj […]
7/1/202424 minutes, 16 seconds
Episode Artwork

Pri diplomiĝintaj ĉinaj studentoj en Poznano

La antaŭmikrofona gasto de nia Redakcio estas denove profesorino Ilona Koutny, kiu nun lige kun la finiĝo de la dujara magistra studado de ĉinaj studentoj pri la angla lingvo kaj Esperanto ĉe Adam Mickiewicz-Universitato sumigas ĉi tiun unikan eksperimenton kaj prezentas ĝiajn rezultojn. Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El la elsendo 30.06.2024 – 10′ 55″
6/30/20240
Episode Artwork

Grafeno sur la Luno

En majo 2024 al la Luno dum kelkaj semajnoj celis la ĉina sondilo Chang’e 6, kiu surgrudiĝis ĉe ĝia nevidebla flanko. La celo estis kolekti provaĵojn de rokoj kaj lunregolito, tio estas loza materialo sur ĝia surfaco. Apenaŭ kelkdek horojn poste la kolektita materialo forlasis la Lunon kaj post denova kelksemajna veturo atingis la Teron. […]
6/30/20240
Episode Artwork

Poloj planas someran ripozon 2024

Laŭ esplorrezultoj aperintaj ĉe la Esplorplatformo Ariadna la someran ripozon nunjare planas 56 procentoj da poloj. Pli ofte familioj kun infanoj ĝis la 18-a vivojaro (65 procentoj) ol personoj seninfanaj (51 procentoj). Preskaŭ ĉiu deka polo planas prunti rimedojn por la feriado en banko aŭ ĉe la famlianoj. Dominas inter ili familioj kun infanoj (17 […]
6/30/20240
Episode Artwork

Festivalo por restaŭri cistercianan komplekson

La 6-an de julio komenciĝas la 30-a Internacia Festivalo de la Orgena kaj Ĉambra Muziko en la cisterciana arkiabatejo en Jędrzejów en la suda Pollando. Ĝiajn senpagajn koncertojn eblos partopreni dum ĉiuj sabatoj kaj dimanĉoj de la someraj monatoj julio kaj aŭgusto. Temas pri la ĉiujara evento, kies celo estas kolekti rimedojn por la restaŭro […]
6/30/20240
Episode Artwork

Abiturienta ekzameno pri la pola lingvo en Litovio

Post 25-jaraj klopodoj la pola lingvo en Litovio denove aperis dum la nunjaraj abiturientaj ekzamenoj. 778 liceodiplomitoj subiĝis al la ekzamenoj pri la pola lingvo kaj literaturo. Tiel la ekzameno pri la pola lingvo reakiris la rangon de la ŝtata ekzameno en Litovio kaj la akirota poentado estos konsiderita dum la studentigaj ekzamenoj pri la […]
6/30/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.06.2024

En la 1327-a E_elsendo el la 25.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni prezentas aparte riĉan E-komunuman segmenton. Ni informas pri publika rekono por esperantistoj: Zsofia Korody el Herzberg am Harz…. E-urbo distingita per Federacia Meritkruco; Przemek Wierzbowski el Bjalistoko kun la distingo „Urbi Meritus”. Ni informas krome pri favorprezaj limdatoj por la […]
6/26/202430 minutes, 9 seconds
Episode Artwork

festivalo _Shakespeare & Poland_

Lastsemajnfine en la naskiĝurbo de Ŝekspiro Stratford-upon-Avon okazis la dutaga festivalo „Shakespeare & Poland”, kiu tradicie promocias la kulturajn ligojn inter Britio kaj Pollando. Al la programo kontribuis la krakova stratteatro „Scenejo Kalejdoskopo”, kiu inaŭguris la eventon per sia spektaklo „Ŝtono” por la sekvan dimanĉon gvidi la du sesiojn de laborrenkontoj dediĉitajn al la kreado […]
6/25/20240
Episode Artwork

Ŝekspirfestivalo 2024

La 28-a Internacia Ŝekspirfestivalo okazos en Gdansko inter la 25-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto nunjare. Siajn spektaklojn prezentos aktoroj el Peruo, Britio, Rumanio, Kroatio, Pollando kaj Ukrainio. La moto de la nunjara festivalo estas la vortoj „Kaj lasu kapojn ruliĝi”. Ĝi ligas al la hastaj sociaj transformiĝoj, politikaj kirliĝoj, kaprica sortocirklo, historio, […]
6/25/20240
Episode Artwork

Historiaj 16-jarcentaj teksaĵoj en Toruno

Unikan kolekton de teksajoj kaj ŝuoj, ĉefe el la 16-a kaj 17-a jarcentoj, trovis polaj arkeologoj dum siaj esploroj sur la konstruplaco por la filmcentro Camerimage en Toruń, la norda Pollando. Inter ili troviĝas teksaĵoj silkaj, fragmentoj de plurfaldaj roboj aŭ teksaĵo el oraj kaj arĝentaj fadenoj kun florornamento. Oni retrovis krome kompletajn ŝuojn en […]
6/25/20240
Episode Artwork

Antaŭ la redakcia mikrofono

Hodiaŭ redaktoroj Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot surprizis la redakciestron Barbara Pietrzak per kelkaj demandoj rilataj al ŝia esperantisteco en la kunteksto de ŝia rondcifera vivjubileo. Tiel kreiĝis mozaiko de rememoraj bildoj, kiujn ni prezentas kiel redakcian antaŭmikrofonan renkontiĝon. Interparolis redaktoroj Gabi Kosiarska kaj Maciej Jaskot kun red. Barbara Pietrzak El la elsendo 20.06.2024 – […]
6/20/20240
Episode Artwork

La 20-an de junio 2024 la somera solstico

La dua duono de junio estas tempo de la plej mallongaj noktoj en la jaro. En la norda Pollando, dum la sennubaj tagoj la hela horizonto povas daŭri eĉ ĝis la 23-a horo. Tio estas eksterordinara periodo, dum kiu homoj festas la Sankt-Johanan nokton, la somermezan nokton. Sed tiuj tagoj ne okazas akurate dum la […]
6/20/20240
Episode Artwork

Nova turisma atrakciaĵo ĉe Wolin

La ubo Wolin sur la plej granda pola insulo en la nord-okcidenta landoparto ricevis novan turisman atrakciaĵon. Ekde la 23-a de marto funkcias tie la 32-metra panorama observejo. La ligna konstruaĵo kun la elrigarda teraso ĉe la 26-a metro estas la plej alta panoramrigarda loko ĉe Szczecin-akvoreceptaklo. Videbliĝas de sur ĝi tre varia panoramo, eĉ […]
6/20/20240
Episode Artwork

La 350-jara kverko en la finalo de la pola konkurso

Fine de aprilo ni informis, ke kiel la nunjara Eŭropa Arbo de la Jaro estis elektita la 200-jara fago el Pollando. Nun, dum la tuta monato daŭras interreta voĉdonado por la tutlanda konkurso – la Arbo de la Jaro 2024: https://drzeworoku.pl/. Al la finalo kvalifikiĝis 16 arboj: kverkoj, fagoj, piceo kun la specia nomo Pinus […]
6/20/20240
Episode Artwork

Konstanta ekspozicio en Muzeo de Treblinka

En 2026-a jaro en Muzeo de Treblinka estos malfermita la novkreiĝanta pavilono, troviĝonta 500 metrojn ekster la tereno de la koncentrejo. Sur la surfaco de 500 kvadrataj metroj troviĝos konstanta ekspozicio kaj ekspozicio portempa kaj krome salono kun skulptaĵoj de Samuel Willenberg, malliberigito partopreninta proteston el la 2-a de aŭgustro 1943. La koncentrejon Treblinka II […]
6/20/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.06.2024

En la 1326-a E_elsendo el 20.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ redaktoroj Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot surprizis la redakciestron Barbara Pietrzak per kelkaj demandoj rilataj al ŝia esperantisteco en la kunteksto de ŝia rondcifera vivjubileo. Tiel kreiĝis mozaiko de rememoraj bildoj, kiujn ni prezentas kiel redakcian antaŭmikrofonan renkontiĝon; • En la komencaj novaĵoj ni informas […]
6/20/202428 minutes, 13 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.06.2024

En la 1325-a E_elsendo el la 15.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni denove invitas vin konatiĝi kun konindaj lokoj en Pollando. Hodiaŭ ni proponas la reviziton en la loko Szczytno. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri la 85-jariĝo de la Pola Instituto en Budapeŝto; pri la daŭranta festivalo de Henryk Wieniawski en Szczawno-Zdrój; […]
6/15/202430 minutes, 22 seconds
Episode Artwork

Koninda Pollando_ Szczytno

Ĉi-foje en niaj vagadoj ni reiru al la nordorienta Pollando por viziti la lokon Szczytno. Iuj ligas la etimogologion de la nomo kun la vorto „szczyt” – pinto de altaĵo, la aliaj serĉas la nomradikon en la latina nomo de lagoj inter kiuj la urbo kreiĝis „Sciten Minor” kaj „Sciten Maior”. La unuaj mencioj pri […]
6/15/20240
Episode Artwork

85-jariĝo de la Pola Instituto en Budapeŝto

La Pola Instituto en Budapeŝto estas unu el la plej malnovaj polaj kulturaj institucioj funkciantaj eksterlande. Ĝi estis establita en majo 1939. Kelkajn monatojn post la eksplodo de la 2-a mondmilito ĝi aliĝis al helpo por polaj militrifuĝintoj. Fermita de germanoj dum la okupacio de Hungario en 1944 ĝi restarigis sian laboron postmilite. De jardekoj […]
6/15/20240
Episode Artwork

Internacia Festivalo de Henryk Wieniawski

Ĝis morgaŭ en la sudokcidenta Pollando, en la loko Szczawno Zdrój daŭras la 59-a Internacia Festivalo de Henryk Wieniawski. Kadre de la 4-taga evento estis planitaj kvin koncertoj, en kiuj krom komponaĵoj de Wieniawski, la publiko aŭdos muzikverkojn de Johannes Brahms, Felix Mendelssohn Bartholdy, Frederiko Chopin, Ludwig van Beethoven, Niccolo Paganini, Krzysztof Komeda. Inter la […]
6/15/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.06.2024

En la 1324-a E_elsendo el la 10.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni memorigas el la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio interparolon el 1996 kun fama pola aktorino kaj esperantistino Jadwiga Gibczyńska, kies 100-a naskiĝdatreveno pasas nunmonate. En la interparolo ŝi mencias – sen konigi la titolon – apartan teatraĵon kiun por ŝi estis […]
6/11/20240
Episode Artwork

En la 100-a naskiĝdatreveno de pola aktorino kaj esperantistino Jadwiga Gibczyńka

Hodiaŭ ni memorigas el la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio interparolon el 1996 kun fama pola aktorino kaj esperantistino Jadwiga Gibczyńska, kies 100-a naskiĝdatreveno pasas nunmonate. En la interparolo ŝi mencias – sen konigi la titolon – apartan teatraĵon kiun por ŝi estis pretiganta Paul Gubbins. Temas pri monologo „Noemi”, kiun ŝi prezentis […]
6/10/20240
Episode Artwork

Lernemaj burdoj

Oni asertas, ke la homa kapablo senĉese evoluigi novajn konojn kaj peri ilin al aliaj fundamentas la homan lokon en la mondo. Ĝis antaŭnelonge estis asertite, ke tiu trajto distingas homon disde aliaj estaĵoj. Tamen en multaj esploroj de la lastaj jaroj sciencistoj elmontris, ke kondutoj perataj socie aperas ankaŭ inter animaloj. Kiel ekzemplo povas […]
6/10/20240
Episode Artwork

Poloj daŭre kontraŭ euro

Laŭ la opinisonda centro CBOS farita fine de majo por PAP-agentejo eĉ 49 procentoj de la respondintoj deklaris sin kontraŭ eŭro. Laŭ 13 procentoj de la respondintoj enkonduko de eŭro devus okazi en la daŭro de la plej proksimaj tri jaroj. Laŭ 22 procentoj – tiu periodo devas esti pli longa kaj egali al 10 […]
6/10/20240
Episode Artwork

La programo pri promociado de la pola lingvo 2024

La Nacia Agentejo por la Akademia-altlerneja interŝanĝo ĝis la 31-a de julio nunjare akceptas anoncojn al la programo „Promociado de la pola lingvo”. Pri la partopreno povas klopodi polaj altlernejoj kaj sciencaj institucioj entreprenantaj agadojn favore al popularigo de la pola lingvo sur la supera nivelo. Kadre de la programo estas financataj projektoj, agadoj kaj […]
6/10/20240
Episode Artwork

La 350-jara kverko en la konkursfinalo

Fine de aprilo ni informis, ke kiel la nunjara Eŭropa Arbo de la Jaro estis elektita la 200-jara fago el Pollando. Nun, dum la tuta monato daŭras interreta voĉdonado por la tutlanda konkurso – la Arbo de la Jaro 2024 Al la finalo kvalifikiĝis 16 arboj: kverkoj, fagoj, piceo kun la specia nomo Pinus peuce […]
6/10/20240
Episode Artwork

Sybilla 2023 por Muzeo de la Popola Kulturo en Kolbuszowa

Muzeo de la Popola Kulturo en la loko Kolbuszowa – en la suda Pollando – ricevis Grand Prix de la 44-a konkurso pri la Muzea Evento de la Jaro – Sybilla 2023. La distingo estis atribuita pro la sciencesplora projekto „Arbaro en la vivo kaj kulturo de la loĝantoj de Rzeszów-regiono”. Por la premio Sybilla […]
6/10/20240
Episode Artwork

Post la E-Tagoj en Krakovo 31.05-02.06.2024

En nia redakcia antaŭmikrofona renkontiĝo Maciej Jaskot kun Barbara Pietrzak ni retrorigardas al la okazintaj semajnfine 35-aj Esperanto-Tagoj en Krakovo kaj al ĝia interesa programo. Interpaprolis redaktoro Maciej Jaskot El la elsendo 05.06.2024 – 11′ 39″
6/5/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.06.2024

En la 1323-a E_elsendo el la 05.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia redakcia antaŭmikrofona renkontiĝo ni retrorigardas al la okazintaj semajnfine 35-aj Esperanto-Tagoj en Krakovo kaj al ĝia interesa programo. El la akordiona koncerto de Halina Różenek ni ĉerpas konatajn krakovajn melodiojn akompane al nia interparolo. • La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas interesan iniciaton „Perdiĝintaj […]
6/5/20240
Episode Artwork

Corso Polonia 2024 en Romo

La 4-an de junio en la Pola Instituto en Romo komenciĝis la 21-a festivalo de la pola kulturo Corso Polonia. Inaŭguris ĝin renkontiĝo kun Marek Krajewski, la aŭtoro de trideko da krimromanoj tradukitaj en 20 lingvojn. La Festivalo daŭros ĝis la 20-a de junio. En la festivala programo estas pliaj interesaj eventoj. En la Akademio […]
6/5/20240
Episode Artwork

Perdiĝintaj artverkoj en la urba spaco

De jaroj Pollando serĉas tolaĵojn ŝtelitajn aŭ perdiĝintajn dum la dua mondmilito (1939-1945). Kelkcento da ili daŭre ne estas retrovitaj. En la urbokomplekso Gdynia kaj Gdańsk, en la norda Pollando, oni decidis ilin serĉi en originala maniero. Temas pri la projekto „Ekspozicio NE okazos”, kiu promocias kulturon kaj samtempe estas helponta retrovi tiajn bildojn kiel […]
6/5/20240
Episode Artwork

Skulptaĵoj de Paweł Orłowski en Reĝaj Ĝardenoj en Krakovo

Jam de kelka tempo la Reĝaj Ĝardenoj en Krakovo en la somera sezono prezentas en sia spaco 20-, 21-jarcentajn skulptaĵojn de renomaj polaj artistoj. Ĝis nun oni povis admiri artverkojn de Józef Wilkoń, Bronisław Chromy kaj Zdzisław Beksiński. Por la inaŭguro de la nunjara sezono estas pretigita ekspozicio, titolita „Kontrastoj” prezentanta la skulptarton de Paweł […]
6/5/20240
Episode Artwork

Tobiasz Kubisiowski i.a. pri sia tradukstaĝo kaj laboro en Luksemburgo

Kun Tobiasz Kubisiowski ni interparolas reference al lia postdiploma staĝo pri tradukarto en la Eŭropa Komisiono kaj la nuna laboro en Luksemburgo, sed unuavice ni gratulas pro lia brila E-tradukteksto de la anglalingva romano „Matilda”, kiun aperigis Brita E-Asocio, sekve de sia konkurso. Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El la elsendo 30.05.2024 – 11′ 03″
5/30/20240
Episode Artwork

COPERNICUS 2024 pro esploroj pri astrofiziko

La premio COPERNICUS, atribuata ĉiun duan jaron ekde 2006 fare de la Fondaĵo de la Pola Scienco kaj la germana esplorfondaĵo DFG estis en la nuna jaro atribuita la 10-an fojon. Oni distingas per ĝi paron de kunlaborantaj kun si sciencistoj el Pollando kaj Germanio. En 2024 ricevis ĝin la kunlaborantaj de pli ol 20 […]
5/30/20240
Episode Artwork

Poloj investas en domojn kaj apartementojn eksterlande

Ĝis nun plej ofte ni informis pri eksterlandanoj aĉetantaj domojn kaj loĝejojn en Pollando. Sed de kelka tempo ankaŭ poloj ĉiam pli ofte investas aĉetante domojn kaj apartamentojn eksterlande, kiel en Italio, sur Kipro kaj en Tajlando. Kiel informis „Puls Biznesu” reference al Registradores de Espana en la unua jarkvarono de la nuna jaro poloj […]
5/30/20240
Episode Artwork

Junulara Konsilio ĉe la Muzeo de JP-2 en Wadowice

La intenco de la Muzeo „La Familidomo de Johano Paŭlo la 2-a” en Wadowice estas funkciigi ankorau antaŭ la feria periodo sian Junularan Konsilion. En ĝian konsiston eniros inter 5 kaj 15 personoj elektitaj en konkurso por la dujara periodo. Ĝi kreos por lernantoj de la bazaj kaj superbazaj lernejoj spacon por aktivi en la […]
5/30/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.05.2024

En la 1322-a E_elsendo el la 30.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Tobiasz Kubisiowski kun kiu ni interparolas reference al lia postdiploma staĝo pri tradukarto en la Eŭropa Komisiono kaj la nuna laboro en Luksemburgo, sed unuavice ni gratulas pro lia brila E-tradukteksto de la anglalingva romano „Matilda”, kiun aperigis Brita E-Asocio, […]
5/30/20240
Episode Artwork

En la 1321-a E_elsendo el la 25.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Per nia hodiaŭa felietono ni invitas vin al Varsovio, kiu dank’ al la reĝo Zygmunt III Waza – Sigismundo la 3-a Vasa de ĉ. 400 jaroj estas la ĉefurbo de Pollando; • La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nova sezono kun Chopin-muziko en Varsovio; […]
5/25/202425 minutes, 29 seconds
Episode Artwork

Reĝo Zygmund III Waza kaj lia kolono

Hieraŭ, la 24-an de majo pasis 415 jaroj post kiam la reĝo Zygmunt III Waza, Sigismundo la 3-a Vasa kune kun la familio kaj kortego forlasis Wawel-kastelon en Krakovo translokiĝante por konstante al Varsovio. Ekde tiam ĝi rolos kiel la ĉefurbo de Pollando. La figuro de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa estas bone konata […]
5/25/20240
Episode Artwork

Internacia Librofoiro en Varsovio

Morgaŭ, la 26-an de majo finiĝas en Varsovio la nunjara eldono de Internacia Librofoiro, kiun partoprenas preskaŭ 600 ekspoziciantoj el Pollando kaj 14 aliaj landoj. Dum la 4-taga evento estis planiaj ĉirkaŭ 700 eventoj kaj renkontiĝoj. La nunjara honora gasto de la Foiro estas Italio, kiu planis pli ol 20 eventojn en la formo de […]
5/25/20240
Episode Artwork

Virinoj de la fervojo

Ĝis la 12-a de junio en la Stacio-Muzeo ĉe la ne plu funkcianta stacidomo la „Ĉefstacio Varsovio” estis inaŭgurita fotoekspozicio „Virinoj de la fervojo”. Ĝi prezentas diversperiodajn fotojn de virinoj laborantaj en la fervojo. La unuan fojon ili komencis sian karieron en ĉi tiu sektoro dum la 1-a mondmilito, kiam pro amasa rekrutigo de viroj, […]
5/25/20240
Episode Artwork

Nova sezono kun Chopin-muziko en Varsovio

La 19-an de majo en la Reĝa Łazienki-parko komenciĝis la 65-a sezono de la subĉielaj Chopin-koncertoj. La tradicio radikas en 1959, ekde kiam la recitaloj okazas senintrrompe kaj estas unu el la plej gravaj kulturaj atrakciaĵoj de la pola ĉefurbo. La senapagaj ĉiudimanĉaj koncertoj en la parka spaco apud Chopin-monumento, kiujn vizitas eĉ 120-mila publiko, […]
5/25/20240
Episode Artwork

Perdiĝanta kapablo aŭskulti

En la epoko de ĉieĉeesta bruo homoj perdas la kapablon atente aŭskulti. Oni alarmas, ke infanoj kaj junularo bezonas aŭskultoedukadon. En Pollando ekde 2021 funkcias fondaĵo Audomania, kiu kun aŭdoekologoj informas pri la sekvoj de akustika poluado, minacoj rezultantaj el la malkapablo atente aŭskulti kaj laboro ĉe bazo. Ĝi signifas laborrenkontojn pri atenta, komprenema aŭskultado […]
5/20/20240
Episode Artwork

Copernicus Festival 2024 en Krakovo

Ekde morgaŭ, t.e. la 21-a de majo dum la tuta semajno ĝis dimanĉo en Krakovo (la suda Pollando) disvolviĝas malferma kaj senpaga evento kun sciencpopulariga karaktero, Copernicus Festival. La festivalo organizata de la Fondaĵo Centrum Kopernika, la Jagelona Universitato, semajnrevuo Tygodnik Powszechny kaj ĝia eldonisto, estas la provo enpensiĝi pri la loko de la scienco […]
5/20/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.05.2024

En la 1320-a E_elsendo el la 20.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Ĉi-foje, la lastan fojon, per la 145-a fragmento ni proponas konatiĝi kun la intrigo de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidia Zamenhof; • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri polaj-francaj ekonomiaj rilatoj; pri la komenciĝonta morgaŭ Copernicus Festivalo […]
5/20/202425 minutes, 34 seconds
Episode Artwork

Francaj firmaoj en Pollando

La ĵus pasinta 30-jariĝo de la Franca-Pola Ekonomia Ĉambro estis la okazo por iom alirgardi la francajn investaĵojn en Pollando, kiuj superis jam la valoron de 108 miliardoj da zlotoj. Unu triono de la investita kapitalo venis en la lastaj kvin jaroj, kio ilustras la investan dianamikokreskon. Dank’ al tio la franca partopreno en la […]
5/20/20240
Episode Artwork

Nigra abelo denove en Pollando

Nur antaŭnelonge ni informos pri la aperinta en Pollando abelo Colletes hederae, nun venis nova alia novaĵo pri abeloj. Nome sur la polaj herbejoj reaperis „Nigra abelo” – Xylocopa violacea, opiniata kiel formortinta. Ĝi estis registrita en 2002 en la Pola Ruĝa Registro de Animaloj Malaperantaj kaj Minacitaj. „Nigra abelo” estas relative granda insekto, kies […]
5/20/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.05.2024

En la 1319-a E_elsendo el la 15.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian felietonon pri koninda Pollando ni dediĉas al la historio kaj restaŭrado de la unusola en Pollando palaco en la franca novrenesanca stilo, en la loko Guzowo proksime al Varsovio; • En la komenca kulturkroniko ni informas pri la daŭrantaj en Lodzo Baletaj Rnkontiĝoj; pri […]
5/16/202424 minutes, 46 seconds
Episode Artwork

Vizitinda Pollando – Palaco en Guzowo, rekonstruado de magnataj rezidejoj

La reganta en Pollando bela printempo intensigas la deziron viziti diversajn landopartojn, admiri la naturon kaj interesajn objektojn. Al tiuj interesaj objektoj apartenas Palaco de Sobański-familio en la prokima al Varsovio – je ĉirkaŭ 40-minuta aŭtomobila veturo – loko Guzowo. Ĝi estas escepta en la landa skalo ekzemplo de la franca novrenesanca stilo kaj vekas […]
5/15/20240
Episode Artwork

La tria opero pri la reĝino Bona Sforza

Meze de aprilo la Krakova Operteatro subskribis interkonsenton kun Fondazione Lirico – Sinfonica Petruzeli el Teatri di Bari, kies frukto estos nova opero dediĉita al la reĝino Bona Sforza. La interkonsento estis subskribita en Bari, el kiu devenis la reĝino en la 506-a datreveno de ŝia edzinĝo al reĝo Sigismundo la Maljuna kaj proklamo de […]
5/15/20240
Episode Artwork

La majaj baletaj rendevuoj en Lodzo

Ĝis la 22-a de majo en la Granda Teatro de Lodzo daŭras la 27-aj Baletaj Renkontiĝoj. Por la nunjara eldono estis invititaj tri eksterlandaj ensembloj – Balet de L’Opera de Lyon (Francio), Aterbaletto (Italio) kaj L-E-V Dance Company (Francio). La ĉefa festivala evento estis planita por 11-a de majo, la baleta premiero de „Romo kaj […]
5/15/20240
Episode Artwork

La 17-jarcentaj ceramikaj kaheloj revenis el Kanado

De anonima sendinto el Kanado la Muzeo de la varsovia Reĝa Łazienki-Komplekso ricevis leteron kaj 12-a originalajn nederlandajn ceramikajn kahelojn, kiuj en 17-a jarcento ornamis la magnatan pavilon, kiu rolis kiel Banejo. Nun ili estas – ĝis la 1-a de septembro – prezentataj en ekspozicio dediĉita al la fondinto de la Banejo Stanisław Herakliusz Lubomirski […]
5/15/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.05.2024

En la 1318-a E_elsendo el la 10.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence de la elsendo ni omaĝas la 100-an naskiĝdatrevenon de Majorie Boulton per ŝia poeziaĵo „Por paco”, kiu en la nuna situacio en la mondo alprenas apartan emfazon; • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la daŭrata en Pollando Semajno de Bibliotekoj; pri eksporto […]
5/10/202426 minutes, 40 seconds
Episode Artwork

AstraZeneca rezignas pri sia vakcino Vaxzevria

La farmacia gigantulo AstraZeneca la unuan fojon malkaŝis en tribunalaj dokumentoj, ke ĝia kontraŭkovima injekciaĵo “Vaxzevria” povas kaŭzi maloftajn, sed seriozajn flankefikojn kiel sangokoagulaĵojn. Informis pri tio la brita “The Telegraph”. Temas pri TTS, siglo signifanta trombozon kun trombocitopenia sindromo. Temas pri komplika sanstato, kiu kondukas al sangokoagulaĵoj en la cerbaj kaj ventraj sangovojoj kaj […]
5/10/20240
Episode Artwork

Polaj pomoj en Kolombio kaj Ĉilio

En 2023 Pollando eksportis al Kolombio preskaŭ 5 mil tunojn da pomoj kun la valoro de preskaŭ 5 milionoj da dolalroj. Duoble pli ol en 2022. 30-oble pli ol en 2021. Laŭ ekspertoj tiu kreskanta interesiĝo pri polaj pomoj flanke de Kolombio ligiĝas kun la fakto, ke ĉi tiu lando ne havas konformajn klimatajn kodiĉojn […]
5/10/20240
Episode Artwork

Medaloj de Michał Oczapowski por japanaj sciencistoj

Profesoroj Kensuke Miyamoto kaj Junichi Ueda el Japonio estis premiitaj per la Medaloj de Michał Oczapowski-2023 pro sia enorma kontribuo al la evoluo de fizjologio de hortikulturaj plantoj. La emerita profesoro Junichi Ueda laboris en la Departemento de Biologiaj Sciencoj en la Osaka Prefekta Universitato, Sakai. Li estas eksterlanda membro de la Pola Sciencakademio, en […]
5/10/20240
Episode Artwork

La 21-a Tutlanda Semajno de Bibliotekoj

Ekde 2004 Societo de Polaj Bibliotekistoj organizas en majo Tutlandan Semajnon de Bibliotekoj. Temas pri kampanjo, kies celo estas popularigi la legadon kaj bibliotekojn. Nunjare ĝi daŭras inter la 8-a kaj la 15-a de majo kaj koncentriĝas pri diversaj agdoj en la publika spaco prezentantaj bibliotekojn kaj ilian funkciadon. Esencan rolon plenumas la legopromociado instiganta […]
5/10/20240
Episode Artwork

El la Esperanto-gazetaro

Finante nian lastan elsendon mi informis pri interesa teksto de Frederiko Gobbo en la maja numero de „Esperanto”, kiun jam de kelka tempo ni ricevis rete. Mi ne scias, kiom da aŭskultantoj tiklis en mia anonco la difino „Esperanto kiel lingvo ricevema”. Mi mem krom legi la eksplikojn de la aŭtoro kelkan tempon dediĉis por […]
5/10/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.05.2024

En la 1317-a E_elsendo el la 05.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en nia felietono pri koninda polo ni proksimigas la figuron de profesoro Marceli Nencki, kiu estis la pioniro de biokemio; • En la komenca kulturkroniko ni informas pri la prilaborataj videoetudoj inspiritaj de tolaĵoj Jacek Malczewski en la Nacia Muzeo en Poznano; pri kvin […]
5/6/202424 minutes, 50 seconds
Episode Artwork

Koninda polo – Marceli Nencki, pionioro de biokemio

Hodiaŭ gesinjoroj ni volas prezenti la silueton de Marceli Nencki, la pioniro de la biokemio. Li naskiĝis antaŭ 177 jaroj en 1847 en la vilaĝo Boczki, unu el la posedaĵoj de la devenanta el Livonio nobela Nencki-familio. La gepatroj donis grandan atenton al la eduko de siaj infanoj – kvin filoj kaj du filinoj – […]
5/5/20240
Episode Artwork

Videoetudoj inspiritaj de Malczewski-pentraĵoj

La Nacia Muzeo en Poznano havas unu el la plej grandaj kolektoj de la pola pentristo Jacek Malczewski, unu el la ĉefaj reprezentantoj de simbolismo el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Entute temas pri ĉirkaŭ 100 tolaĵoj, kelkdek oleoskizoj kaj granda kolekto de surpaperaj desegnajoj kaj akvarelaĵoj. Aktuale daŭras la rekonstruado en […]
5/5/20240
Episode Artwork

Muzikalo pri Tamara Łempcka ĉe Brodvejo

En Longacre Theater ĉe Brodvejo estas prezentata muzikalo pri la renoma pola pentristino el la epoko art déco, Tamara Łempicka. Kiel Tamara Łempicka, la virino kiu por ĉiam ŝanĝis arton kaj kulturon, rolas aktorino kaj kantistino Eden Espinosa. Antaŭe ŝi rolis ĉe Brodvejo i.a. plenumante la ĉefan rolon kiel Elphaba Wicked, ŝi estas ankaŭ konata […]
5/5/20240
Episode Artwork

Kvin pliaj registroj en la listo de la pola kulturheredaĵo

La pola listo de la kultura heredaĵo riĉiĝis je kvin pliaj registroj, el inter kiuj kvar ligas al religiaj tradicioj. Du rilatas al la Pasko en Kurpie-regiono (la nord-orienta Pollando). Temas pri tradiciaj paskaj palmoj el Puszcza Zielona – la Verda Praarbaro – kies ornamaĵoj spegulas la naturon. Nome la ornamantaj ilin floroj estas aranĝataj […]
5/5/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.04.2024

En la 1316-a E_elsendo el la 30.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Gabriela Skonieczna  kaj la temo de nia interparolo estas la katalogado de Hodler-Biblioteko, kiu ekde majo 2023 troviĝas en aparta kolekto de la Pola Nacia Biblioteko. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la 7-a eldono de la konkurso […]
4/30/202423 minutes, 41 seconds
Episode Artwork

Katalogado de la provizoj de Hodler-biblioteko en la Pola Nacia Biblioteko

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Gabriela Skonieczna kun kiu ni interparolas pri la katalogado de Hodler-Biblioteko, kiu ekde majo 2023 troviĝas en aparta kolekto de la Pola Nacia Biblioteko. Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El la elsendo 30.04.2024 – 08′ 53″
4/30/20240
Episode Artwork

Izoliteco kaj akĉentoŝanĝoj

Anarkto estas unu el la plej izolitaj regionoj sur la Tero. Tie ĉi okazas specializaj kaj eksterordinaraj sciencesploroj, kio kaŭzas ke venas tien sciencistoj el la tuta mondo. Longdaŭra izoliteco influas diversajn aspektojn de la homa vivo, i.a. ĝi influis la evoluon de la specioj, kiel i.a. de kanguroj en Aŭstralio. Krome tre longaj distancoj […]
4/30/20240
Episode Artwork

Geologoj ne bezonas kolorigi paskajn ovojn

Ekde la antaŭpaska lundo en la biologia fakultato en Bjalistoko funkcias interesa ekspozicio dediĉita al ŝtonaj ovoj. Kiel sciate la ovo en multaj kulturoj estas simbolo de la nova, de la renaskiĝinta vivo. La ekspoziciataj ovoj estas faritaj i.a. el la pakistana onikso, marmoro aŭ jaspiso. Kaj same kiel kolorigataj paskaj ovoj ili malsamas laŭ […]
4/30/20240
Episode Artwork

Poloj kontraŭ la kaĝa bredado de kortbirdaro

Laŭ la esploroj de firmao Biostat el januaro 2024 pli ol 74 procentoj de poloj negative taksas la kaĝan bredadon de kortbirdaro por akiri konsumajn ovojn, opiniante ke ĝi ne certigas konformajn vivkondiĉojn al la birdoj. Preskaŭ samtiom asertas, ke la bredfirmaoj devas publike informi pri la rezigno kaĝe bredi ovmetajn kokinojn, kaj pli ol […]
4/30/20240
Episode Artwork

La konkurso por bazlernejanoj Al la himno

Komenciĝis la aliĝado al la 7-a eldono de la konkurso organizata por la Elementaj Lernejoj „Al la himno”. En la konkurso povas partopreni ankaŭ elementaj lernejoj funkciantaj ĉe la polaj diplomatiaj centroj sur la tereno de la tuta Eŭropo. Al la konkurso oni akceptos tamen nur 150 unuajn sin anoncintajn lernejojn. La konkurso inciatita kaj […]
4/30/20240
Episode Artwork

Pola arbo denove venkis en eŭropa plebicito

Jam la trian fojon Pollando venkis en la eŭropa konkurso por la Arbo de la Jaro. Ĉi-foje la titolon akiris 200-jara fago el la malnova parko de la botanika ĝardeno de la Vroclava Universitato, difinata kiel Koro de la Ĝardeno. Ĝia majesta aspekto ravas pro eksterordinare bele formita dika trunko, vaste etendiĝanta branĉaro kaj violaj […]
4/30/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.04.2024

En la 1315-a E_elsendo el la 25.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • El nia arkivo ni memorigas adiaŭe interparolon kun la forpasinta la 18-an de aprilo japana esperantisto dum multegaj jaroj vivanta en Pollando, Teruo Matsumoto. En ĝi ni interparolas pri la 50-jariĝo de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj solenita en 2007. • En la komenca kulturkroniko ni […]
4/25/202429 minutes, 5 seconds
Episode Artwork

Forpasis konata japana esperantisto Teruo Matsumoto

Kun profunda aflikto ni eksciis pri la forpaso de konata japana esperantisto Teruo Matsumoto de multegaj jaroj vivanta en Pollando. Adiaŭe al la bedaŭrata amiko ni memorigas hodiaŭ nian arkivan interparolon surbendigitan okaze de 50-jariĝo de la restarigo de la polaj-japanaj diplomataj rilatoj en 2007. Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El la elsendo 25.04.2024 – 09′ […]
4/25/20240
Episode Artwork

Ekspozicia prezento de la unusola tolaĵo de van Gogh en Pollando

Nur fine de marto la publikan opinion elektrizis la informo, ke en la varsovia artgalerio de Porczyński-familio estis malkovrita aŭtenta pentraĵo de Vincet van Gogh. Tion konfirmis – post unujaraj esploroj – ekspertoj el la konservista centro de la Nacia Muzeo en Krakovo kaj de la Muzeo de van Gogh en Amsterdamo. Dum la esplorlaboroj […]
4/25/20240
Episode Artwork

Librolegemaj poloj 2023

De pli ol 30 jaroj la Nacia Biblioteko gvidas sisteman esploradon pri la librolegado de poloj. Laŭ ĝia plej lasta raporto rezultas, ke en 2023 la tralegon de almenaŭ unu libro deklaris 43 procentoj de la enketitoj, tio estas je 9 procentoj pli ol en la lastaj du jaroj. Tio estas samtempe plej multe ekde […]
4/25/20240
Episode Artwork

Muziko de Moniuszko denove en Berlino

Lastlunde la berlina publiko denove povis ĝui la muzikon de Stanisław Moniuszko. La muzikŝatantoj, kiuj jam konatiĝis kun la koncertaj versioj de liaj operoj „Halka” kaj „Paria”, ĉi-foje en la Berlina Filharmonio aŭdis la koncertan version de lia opero „La timiga nobeldomo”. Prezentis ĝin artistoj de la Teatro la Granda el Poznano, kiujn direktis Marco […]
4/25/20240
Episode Artwork

Vasabio kiel sekura biocido por konservado de papirusoj.

La infektoj de papirusoj per fungoj estas grava problemo en muzeoj de la tuta mondo. Ĝi koncernas ne sole la plej konatajn papirusojn kun koloraj ilustraĵoj, sed ankaŭ objektojn faritajn el ĉi tiu materialo kiel boatoj aŭ korboj. Nun esploristoj el kelkaj esplorcentroj – la Konservista Fakultato de Granda Egipta Muzeo, egipta Nacia Muzeo de […]
4/20/20240
Episode Artwork

Polaj lernantoj sen hejmaj taskoj

Inter la decidoj de la klerigministrino en la registaro de Donald Tusk – la aktuala registaro en Pollando – ekde la 1-a de aprilo en la tri unuaj klasoj de la bazaj lernejoj instruistoj ne povas proponi al la lernantoj hejmajn taskojn nek praktikajn-teknikajn taskojn. Tio koncernas infanojn en la aĝo de 7 ĝis 10 […]
4/20/20240
Episode Artwork

Muzikmerkato 2023

En 2023 la vendovaloro de muziko en Pollando kreskis je pli ol 18 procentoj kaj superis la valoron de 671 milionoj da zlotoj. La raporton pretigis Asocio de Aŭdio-Video Produktantoj. Tiu ĉi kresko ligiĝas kun la vendo de bitproduktoj, kiu kovras ĉirkaŭ 74 procentojn de la tuta merkato kaj en 2023 signifis enspezon de 520 […]
4/20/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.04.2024

En la 1314-a E_elsendo el la 20.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Post kelka paŭzo ni denove proponas kunsekvi kun ni la intrigon de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Hodiaŭ temas pri la 144-a fragmento. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la muzika merkato 2023 en Pollando. […]
4/20/202425 minutes, 33 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.04.2024

En la 1313-a E_elsendo el la 15.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • La 14-an de aprilo pasis la 107-a mortodatreveno de la lingvokreinto, d-ro Ludoviko Zamenhof. Tiukuntekste ni memorigas nian arkivan interparolon kun d-ro Ulrich Lins pri lia redakto de la 6-a eldono de „Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat. Ni prezentas ankaŭ la lastajn fragmentojn el […]
4/15/202429 minutes, 55 seconds
Episode Artwork

Kun d-ro Ulrich Lins pri la redaktita de li “Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat

La 14-an de aprilo pasis la 107-a mortodatreveno de la lingvokreinto, d-ro Ludoviko Zamenhof. Tiukuntekste ni memorigas nian arkivan interparolon kun d-ro Ulrich Lins el 2007 pri lia redakto de la 6-a eldono de „Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat. Interparolis red. Barbara Pietrzak El la elsendo 15.04.2024 – 08′ 39″
4/15/20240
Episode Artwork

Vizitinda Pollando _ Niechorze

Ni proponas hodiaŭ viziti la regionon de la vilaĝo Niechorze en (la nord-okcidenta Pollando), situantan rekte ĉe la bordo de la Balta Maro. Najbare de ĝi troviĝas la lago Liwia-Łuża, kiu estas la plej profunda ĉemara akveno en Pollando, kvankam ĝia profundo ne estas impona kaj egalas nur al 1 metro 70 centimetroj. Apud ĝi […]
4/15/20240
Episode Artwork

Patrick Penot distingita dum la Internacia Tago de Teatro

Okaze de la marta Internacia Tago de Teatro la laŭreato de la Pola Centro de Internacia Teatra Instituto, kies patrono estas Stanisław Ignacy Witkiewicz, fariĝis Patrick Penot. Li estas ligita kun Pollando kaj la pola kulturo de multaj jaroj. En la 80-aj jaroj li estis la Ĝenerala Sekretario de la Franca Instituto en Pollando, poste […]
4/15/20240
Episode Artwork

Plia pola artisto vivas kaj kreas en Pietrasanta

Dum kelkdek jaroj en la itala urbeto Pietrasanta en Toskanio loĝis kaj laboris la mondfama pola skulptisto, Igor Mitoraj, kies skulptaĵoj troviĝas diverloke tra la mondo, pri kies skulptaĵoj, ekspozicioj, distingoj ni plurfoje informis en niaj elsendoj. Li estis kreanto realiganta siajn projektojn en bronzo kaj ankaŭ en marmoro. En Pietrasanta, en la loko, difinata […]
4/15/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.04.2024

En la 1312-a E_elsendo el la 10.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas tri junaj poloj, kiuj dividas kun ni siajn spertojn kaj impresojn pri la trapasita KER-ekzameno sur la nivelo C2. Ni renkontiĝas kun Rafał Darasz, Tobiasz Kubisiowski kaj Przemysław Wierzbowski. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la raporto de […]
4/10/202427 minutes, 48 seconds
Episode Artwork

Przemek, Rafał kaj Tobiasz pri la lastaŭtunaj C2-nivelaj ekzamenoj

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas tri junaj poloj, kiuj dividas kun ni siajn spertojn kaj impresojn pri la trapasita KER-ekzameno sur la nivelo C2. Ni renkontiĝas kun Rafał Darasz, Tobiasz Kubisiowski kaj Przemysław Wierzbowski. Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El la elsendo 10.04.2024 – 11′ 23″
4/10/20240
Episode Artwork

Kunordigita Luna Tempo

La Blanka Domo informis, ke ĝi komisiis al NASA prilaboron de kunordigita temponormo por la Luno, kiu validus ekzemple por la kosmaj ŝipoj. Tio celas grandigi la sekurecon de kosmaj misioj. NASA, privataj firmaoj kaj kosmaj agentejoj en la tuta mondo ĉiam pli ofte direktas misiojn al la Luno, al la Marso kaj pli foren. […]
4/10/20240
Episode Artwork

Forpasis la malkovrinto de la _dia partiklo_

En Edinburgo forpasis havante 94 jarojn Peter Higgs, fizikisto, Nobelpremiito el 2013 pro la teorio kreita kun Francois Englert, kiu klarigas de kie venas maso de la elementaj partikloj. Tion konfirmis la malkovro de bosono en julio 2012 en la Granda Hadrona Koliziilo de CERN. Ĝi ricevis lian nomon kaj estas ankaŭ difinata kiel la […]
4/10/20240
Episode Artwork

Plia plago – unufojaj elektronikaj cigaredoj

Laŭ Material Focus unufojaj elektronikaj cigaredoj fariĝas la plej danĝera por la medio kaj klientoj konsumaprodukto. Ĝi taksis, ke nur en Britio ĉiun sekundon en rubujon trafas ok e-cigaredoj. Ili ne subiĝas al recikligado kreante pli grandan mediominacon ol tradiciaj cigaredoj. Ili enpenetrigas en la medion plaston, nikotinajn salojn, pezajn metalojn, plumbon, hidrargon kaj facile […]
4/10/20240
Episode Artwork

Nova turisma atrakciaĵo en Tatry-montaro

Unu el la plej volonte vizitataj en la Nacia Parko de Tatry-montaro turismaj itineroj kondukas la Kościeliska-valo. Baldaŭ ĉe ĝia enirejo ekfunkcios nova atrakciaĵo, la edukcentro „Tatry-montara Arkivejo de la Planedo Tero”. La tuta objekto troviĝas subtere, ĉe la grundnivelo troviĝas malgranda ligna kabano, kiu rolas kiel enirejo. Kiel klarigas la ideodonintoj de la centro […]
4/10/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.04.2024

En la 1311-a E_elsendo el la 05.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Multan lokon en la hodiaŭa elsendo okupas historio, la 65-jariĝo de la unua profesia E-redakcio de Pola Radio. Porokaza arkiva sonmaterialo elektita el 1994 estas Leterkesto okaze de la 35-jariĝo de ĝiaj elsendoj; • En la komenca kulturkroniko ni informas pri Dedecius-premio; pri la fruktoj […]
4/5/202430 minutes, 35 seconds
Episode Artwork

Projekto pri sustrata romaa muzikado

Ankoraŭ antaŭ la pandemio kreiĝis internacia esplorprojekto pri la kontribuo de la romaa, cigana socio al la eŭropa kulturo. La projekto inkluzivis ankaŭ la ciganan muzikon. Polaflanke partoprenas ĝin muzikologo, doktoro Anna G. Piotrowska el la Jagelona Universitato en Krakovo. Ĉar pro la pandemio la eksterlandaj veturoj estis limigitaj la pola sciencistino koncentriĝis pri la […]
4/5/20240
Episode Artwork

Premioj de Karl Dedecius 2024

La germana Instituto pri Polaj Aferoj atribuis la premion, al kiu patronecas Karl Dedecius (germana tradukisto kaj populariganto de la pola literaturo) al Urszula Poprawska kaj Lothar Quinkenstein. Ili estis premiitaj pro sia elstara traduklaboro kaj engaĝiteco al la pola-germana kultura dialogo. Urszula Poprawska el Krakovo laboras kiel tradukistino ekde 2001 tradukante por ĉefaj polaj […]
4/5/20240
Episode Artwork

Personaj memoraĵoj de Nobelpremiitoj ekspoziciitaj

En Nobel-muzeo ĉe la Malnova Urbo en Stokholmo estis funkciigita ekspozicio „Objektoj, kiuj ŝanĝis la mondon”. La unuan fojon la muzeo prezentas tiom multajn memoraĵojn, transdonitajn de Nobel-premiitoj, iliaj familioj kaj institucioj kun ili ligitaj. Temas ne nur pri instrumentoj ligitaj kun la sciencaj esploroj de Nobel-premiitoj aŭ kun ilia laboro, sed ankaŭ pri objektoj […]
4/5/20240
Episode Artwork

Joanna Bator honorita per la Aŭstra Ŝtata Premio

Joanna Bator, pola verkistino, publicistino, felitonistino fariĝis laŭreato de la Aŭstra Ŝtata Premio por la kreantoj de la eŭropa literaturo. Ĝi estas atribuata ekde 1965. Ricevas ĝin elektitaj de la ĵurio eŭropaj aŭtoroj, kiuj ĝuas internacian rekonon kaj kies verkoj estis tradukitaj i.a. en la germanan lingvon. La akompana financa premio egalas al 25 mil […]
3/30/20240
Episode Artwork

Libro de Tomasz Różycki honorita per Grand Continent

La romano de pola verkisto kaj tradukisto, Tomasz Różycki „Ŝtelistoj de ampoloj” ricevis literaturan premion Grand Continent 2023. La premiĵurio agnoskis lian libron kiel elstaran prozverkon kun la eŭropa dimensio. La aŭtoro pentras en ĝi la grandan domblokon el la antaŭa epoko de la pola realo (komunista epoko), kiu transformiĝas en pluretaĝan rakonton pri la […]
3/30/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.03.2024

En la 1310-a E_elsendo el la 30.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo literaturan elsendon „Simbolo de interpaciĝo”, dediĉitan al Edyta Stein, karmelanino Benedikta de la Kruco. Ĝi estis bazita sur la libro de Rita kaj Franz-Georg Rössler „Edino Ŝtono, judino sub la Kruco”. • En la komenco ni referencas al la […]
3/30/202428 minutes, 51 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.03.2024

En la 1309-a E_elsendo el la 25.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • La elsendon komencas informo pri la pasinta lastdimanĉe Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn dum la germana okupacio. • En informriĉa kulturkroniko ni parolas pri nova registro en la pola listo de la nacia kulturheredaĵo; pri venka, kelkdekmetra Paska Palmo gajninta en konkurso en Lipnica […]
3/25/202426 minutes, 41 seconds
Episode Artwork

La Palma Dimanĉo kaj tiurilataj konkursoj

Evento ligita kun la ĵus pasinta dimanĉo estas komenco de la Granda aŭ Sankta Semajno kaj inaŭguranta ĝin Palma Dimanĉo. Krom strikte religia karaktero ĝi ligiĝas kun la konkursoj por elfarado de Paskaj Palmoj, kiuj havas apartan karakteron, aspekton i.a. en Pollando, kie ne eblas uzi pro klimatkondiĉoj verajn palmobranĉojn. El tio kreskis la tradicio […]
3/25/20240
Episode Artwork

Artgalerio pri miniaturaj pianoj en Vroclavo

Pli ol 300 miniaturajn pianojn eblas rigardi en la artgalerio Toy Piano en Vroclavo, la suda Pollando. Ĝia ideodoninto, Paweł Romańczuk sian aventuron komencis en 2010, establinte la ensemblon „Etaj instrumentoj” kaj surbendiginte kun ĝi muzikon de Chopin. La kolektista pasio alkodukis al kreskigo de la artgalerio, en kiu troviĝas instrumentoj i.a. el Britio, Brazilo, […]
3/25/20240
Episode Artwork

Novaĵo objekto en la listo de nemateria kulturheredaĵo

Meze de februaro en la listo de la pola nemateria kulturherdaĵo aldoniĝis nova registro. Ĝi rilatas al iu interesa tradicio, kiu estas la solena parado inaŭguranta ĉiun novan studentan jaron en la Jagelona Universitato en Krakovo. Ĝi referencas al la mezepoko, okazante la 1-an de oktobro, kvankam en la mezepoko ne ekzistis la ideo de […]
3/25/20240
Episode Artwork

Panela ekspozicio pri Maria Skłodowska Curie

Ĝis la 28-a de marto en Varsovio estas vizitebla ĉe Krakowskie Przedmieście-strato, tujproksime al la Kastela Placo subĉiela panelekspozicio dediĉita al la sciencistino universaltempa, Maria Skłodowska-Curie. Nunjare pasas la 100-jariĝo post kiam ŝi ricevis la titolon de Honora Patrono de Varsovio kaj la 90-jariĝo de ŝia morto. La ekspozicio pretigita de la Muzeo de Maria […]
3/25/20240
Episode Artwork

Nacia Memortago pri poloj savanataj judojn

Hieraŭ, la 24-an de marto en Pollando estis solenita la Nacia Memortago pri Poloj savantaj judojn sub la germana okupacio, lanĉita laŭ la iniciato de la pola prezidento en 2018. Tio okazis lige kun la datreveno de la martira morto de 8-persona pola familio Ulm mortigita de germanoj kun 8 kaŝataj de ili judoj en […]
3/25/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.03.2024

En la 1308-a E_elsendo el la 20.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono konatan vjetnaman esperantistinon Ĝojo – Hoan Tran, esperantistiĝintan okaze de la Hanoja UK poste kaj nun vigle aktivantan i.a. en la junulara kaj regiona azia kaj oceana E-movado. Dum siaj studoj en A.Mickiewicz-universitato en Poznano ŝi preparas sin por […]
3/21/202423 minutes, 7 seconds
Episode Artwork

Abelo Colletes hederae ankaŭ en Pollando

Delonge oni antaŭvidis, ke abelo el la specio Colletes hederae povas aperi en Pollando. Nun tio jam estas fakto, kion konfirmis pola biologo, d-rino Justyna Kierat en „Acta zoologica cracoviensia”. La nova abelo estis notita en la okcidenta kaj suda partoj de la lando. Pli frue la aperon de ĉi tiu abelo oni konfirmis i.a. […]
3/20/20240
Episode Artwork

Pola lernolibro pri kvantuma metrologio en la ĉina

Kiel informis la retejo de Politekniko en Poznano la libro de ĝia nun emerita profesoro, Waldemar Nawrocki, origine eldonita de Springer en 2019 estis tradukita en la ĉinan lingvon. La publikaĵo klariganta la principojn fari mezuradojn kun la plej fajna precizeco utiligante la efektojn de kvantuma fiziko estas rekomendata en Ĉinio kiel lernolibro pri metrologio. […]
3/20/20240
Episode Artwork

Recikligado de litiaj piloj en Pollando

La uniaj preskriboj devontigis firmojn, ke ĉiu litia pilo encirkuligita sur la merkato estu recikligata. Aparte malfacile recikligeblaj estas litiaj piloj devenantaj el la elekrataj aŭtomobiloj kaj busoj. Samtempe paralele al la evoluo de elektroveturiloj la kvanto de foruzitaj litiaj piloj kreskos. Ilia alifarado laŭpremise ebligos limigi la akiradon de novaj krudaĵoj. La entrepreno Eneris […]
3/20/20240
Episode Artwork

La usona Ĉambro de Reprezentantoj honoris polinon

Komence de marto 2024 la usona Ĉambro de Reprezentantoj honoris la polan aktorinon, Beata Poźniak. Ŝi estas ankaŭ filmreĝisorino, poetino kaj pentristino, laŭreatino de la premio Earphones Award. Antaŭ 30 jaroj laŭ ŝia iniciato la usona Kongreso proklamis en Usono la 8-an de marto kiel Internacian Tagon de Virinoj. Porokazan gratuldepeŝon direktis al Beata Poźniak […]
3/20/20240
Episode Artwork

Infanoj, la viktimoj de la milito en Gaza

La estro de la UN-oa agentejo por la infanoj, UNICEF, Catherine Russel informis ke ekde la komenco de la milito en la sfero de Gaza (komence de oktobro 2023) pereis pli ol 13 mil infanoj. Ŝi atentigis samtempe, ke multaj infanoj en la palestina enklavo suferas pro serioza subnutro kaj estas tiom malfortaj, ke „eĉ […]
3/20/20240
Episode Artwork

Ĝojo – Hoan Tran el Vjetnamio pri sia vojo al Esperanto kaj la movadaj aktivadoj

Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono konatan vjetnaman esperantistinon Ĝojo – Hoan Tran, esperantistiĝintan okaze de la Hanoja UK poste kaj nun vigle aktivantan i.a. en la junulara kaj regiona azia kaj oceana E-movado. Dum siaj studoj en A.Mickiewicz-universitato en Poznano ŝi preparas sin por fariĝi E-instruistino. Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El la elsendo 20.03.2024 […]
3/20/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.03.2024

En la 1307-a E_elsendo el la 15.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Jan Beyzym, pola jezuito, kiu kiel misiisto en Madagaskaro fariĝis pioniro de la kontraŭbatalado de lepro en ĉi tiu lando. • En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri la Pola Kultura Sezono en Rumanio; pri la […]
3/16/202428 minutes, 48 seconds
Episode Artwork

Koninda polo_Jan Beyzym

Ne mankas informoj pri minaco de nekonataj ĝis nun malsanoj kaj nia komuna lastatempe sperto estis sendube la kovima pendemio, pri kies daŭraj sandetruaj postsekvoj ni ekscias el esploristaj laboratorioj. La iamaj plagoj, kiel lepro, ne plu aparas en la socia konscio, kvankam ĝi daŭre aperas. Eĉ 50 procentojn de infektiĝokazoj oni notas en Barato […]
3/14/20240
Episode Artwork

La porcelana kabineto en Reĝaj Apartamentoj

Post la sukcesa portempa ekspozicio pri Majsena (pole Miśnia) porcelano en la Reĝa Kastelo Wawel en 2019 nun en tri salonoj de la Privataj Reĝaj Apartamentoj estis establita konstanta ekspozicio, la tiel nomata Porcelana Kabineto. Ĝi prezentas 326 porcelanajn elfaraĵojn el la establita de reĝo Aŭgusto la 2-a unua eŭropa manufakturo de porcelanaĵoj en Misnia. […]
3/14/20240
Episode Artwork

Antaŭ Pola Kultura Sezono en Rumanio

Komence de marto okazis eventoj anoncantaj la unuan komunan Polan-Rumanan Kulturan Sezonon en Bukureŝto kaj Varsovio. Ili estis ligitaj kun la unuafoje solenita nunjare Tago de la Pola-Rumana Solidarceo (03.03.2024), proklamita pasintjare memore al la unua defenda alianco inter Pollando kaj Rumana Reĝolando en 1921. Tiuokaze en la Nacia Muzeo de Rumana Kamparano en Bukureŝto […]
3/14/20240
Episode Artwork

Historia muzeo pri la urbo de Poznano

Post kelkjara paŭzo la loĝantoj de Poznano kaj turistoj denove povas viziti la Muzeon de Poznano en la loka urbodomo. La disponigitaj al la vizitantoj internoj prezentos la historion de Poznano ekde la 10-a ĝis la mezo de la 16-a jarcento, do antaŭ ol venis ĉi tien itala arkitekto Giovanni Battista di Quadro, kiu alikonstruis […]
3/14/20240
Episode Artwork

Kun prof. Fabio Forbez pri la sorĉisto de brazila literaturo

Nia interparolanto proksimigas al ni la figruon de Machado de Assis, difinata kiel sorĉisto de la brazila literaturo. Al tiu temo estis dediĉita lia prelego dum la lasta ARKONES, dum kiu la ĉeestantoj povis specimene konatiĝi kun iu el liaj verkoj en la E-traduko. Al la tradukado de literaturaĵoj de Machado de Assis dediĉas sin […]
3/10/20240
Episode Artwork

Kokleaj enplantoj – grava medicinaj atingaĵo

Otolaringologoj el Lodzo, la centra Pollando, jam pli ol 100 fojojn faris operaciojn pri kokleoenplanto ĉe infanoj, dank’ al kio ilia mondo de silento transformiĝis en la mondon de sonoj. La 3-an de marto oni solenis Mondan Tagon de Aŭdokapabo, kiu estis lanĉita en 2007. Ĝia celo estis elstarigi la signifon de la profilakto por […]
3/10/20240
Episode Artwork

Monato de la Pola Heredaĵo en Kanado

La kanada Ĉambro de Komunumoj unuanime akceptis en februaro rezolucion pri la starigo de la Monato de la pola heredaĵo ĉiujare en majo. La 3-a de majo estos solenota kiel Tago de la Pola Konstitucio. En la rezoluciteksto oni konstatas i.a., ke la Ĉambro agnoskas la esencan kontribuon de la poldevenaj kanadanoj al la kanada […]
3/10/20240
Episode Artwork

Duoble liberaj, polinoj kaj iliaj balotrajtoj

Antaŭtage de la Virina Festo en Pilecki-Instituto en Berlino estis inaŭgurita ekspozicio pri polinoj batalantaj por siaj politikaj rajtoj. Polinoj troviĝis inter la unuaj en la mondo virinoj, kiuj povis uzi plenon de la civitanaj rajtoj jam du semajnojn post la regajnita suverenco en novembro 1918. La nomo de la ekspozicio „Duoble liberaj. La naskiĝo […]
3/10/20240
Episode Artwork

Infana Teknika Universitato en Kalisz

En la loko Kalisz (en la regiono de Poznano, en la okcidenta Pollando) 120 infanoj 7-12-jaraĝaj fariĝis studentoj de Infana Teknika Universitato. Tio estas jam la 7-a loko en Pollando, en kiu dank’ al la Fondaĵo Subtenanta Edukadon de la Societo „La aviada valo” el Rzeszów – la sudorienta Pollando – , estas organizataj senpagaj […]
3/10/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.03.2024

En la 1306-a E_elsendo el la 10.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia antaŭmikrofona gasto estas Fábio Fortes el Brazilo, kiu rakontas al ni pri brazila literaturo, aparte ĝia „sorĉisto” Machado de Assis. Ĉi-teman prelegon li prezentis dum la lasta ARKONES en Poznano, Pollando. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri aparta ekspozicio en Berlino, dediĉita […]
3/10/202424 minutes, 57 seconds
Episode Artwork

El la E-gazetaro_05.03.2024

En nia lasta elsendo parolante kun la direktoro de CED, Mark Fettes ni i.a. aŭdis pri la eldonataj de ĝi periodaĵoj. Inter ili estas „IpI” Informilo por Interlingvistoj kaj verdire ĝia unua nunjara numero elektronike venis jam antaŭ kelkaj semajnoj. Per ĝi ni komencu nian trarigardon. Jam unuapaĝe ni trovas informon jam de ni peritan […]
3/5/20240
Episode Artwork

Vatikano daŭre rolas kiel artmecenato

La entrepreno, la Vatikana Fabriko de s-ta Petro, organizis konkurson por la pentrista ciklo laŭteme dediĉita al la Krucovojo, kiu estis direktita al plenkreskaj artistoj el la tuta mondo. La venka verko estos ekspoziciata en la Vatikana Baziliko dum portempa ekspozicio ekde la 18-a de februaro 2026. La projektoj venintaj en januaro estas nun analizantaj […]
3/5/20240
Episode Artwork

HIROSHIGE 2023

Ekde la lastaj tagoj de novembro 2023 ĝis la unuaj de majo 2024 en la Muzeo Manggha en Krakovo daŭras ekspozicio dediĉita al unu el la plej grandaj artistoj de la ĝenro ukiyo-e, kiu ŝanĝis la vidlingvaĵon de la arto en Okcidento lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kunkreante la fenomenon de japanismo. En […]
3/5/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.03.2024

En la 1305-a E_elsendo el la 05.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa trarigardo de la E-Gazetaro la atenton ni donas al la retaj gazetoj atingintaj la redakcion: la 1-aj numeroj 2024 de „Informilo por Interlingvistoj” eldonata de CED kaj de „Esperantolehti” de E-Asocio de Finnlando, al la februara numero de „Novaĵoj Tamtamas” de la […]
3/5/202427 minutes, 45 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 01.03.2024

En la 1304-a E_elsendo el la 01.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • CED, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj estas la temo de nia interparolo, kiun ni faris kun ĝia direktoro Mark Fettes dum lia lasta vizito en Pollando (interlingvistiko.net). • En la aktualaĵoj ni informas pri la stato de la eksterlerneja, la t.n. […]
3/1/202424 minutes, 18 seconds
Episode Artwork

Pri la aktualaj taskoj, planoj kaj projektoj de CED

CED, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj estas la temo de nia interparolo, kiun ni faris kun ĝia direktoro Mark Fettes dum lia lasta vizito en Pollando (interlingvistiko.net). Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El la elsendo 01.03.2024 – 11′ 03″
3/1/20240
Episode Artwork

Irlandaj sciencistoj pri la t.n. postkovima cerba nebulo

Kelkajn monatojn post la proklamo de kovimepidemio aperis la termino „longdaŭra kovimo”. Ĝi estas aplikata por difini simptomojn aperantajn dek kelkajn semajnojn post la malsaniĝo, kiujn ne eblas klarigi alimaniere ol per la spertita infektiĝo. Laŭ taksoj la longdaŭran kovimon suferas kelkdek milionoj da homoj. Ĝis nun estis identigitaj ĉirkaŭ 200 simptomoj kun ĝi ligitaj. […]
3/1/20240
Episode Artwork

Prof. Izdebski honorita per medalo M. Hirschfeld

Profesoro Zbigniew Izdebski estis honorita per la medalo de Magnus Hirschfeld fare de la germana scienca societo DGSS pro la atingaĵoj rilate la esplorojn pri homa sekseco kaj seksa edukado. Profesoro Izdebski estas seksologo, pedagogo, familikonsilisto kaj specialisto pri la publika sano. Li i.a. gvidas Katedron pri la Biomedicinaj Fundamentoj de Evoluo kaj Seksologio ĉe […]
3/1/20240
Episode Artwork

Polaj infanoj lernantaj eksterlerneje

La pola klerigministerio prezentis la plej novajn donitaĵojn pri infanoj kaj gejunuloj lernantaj eksterlerneje, kadre de la tiel nomata hejma edukado. Konforme al ili en januaro 2024 en la bazaj kaj superbazaj lernejoj ĉi tiun klerigformon utiligis 53 mil 968 lernantoj, pli ol 25 mil en la bazaj lernejoj kaj preskaŭ 29 mil en lernejoj […]
3/1/20240
Episode Artwork

Pollando en la rangolisto de eŭropa semajfina ripozo

OLBG, la firmo specialistiĝanta pri organizo kaj pritakso de la distra oferto de la urboj el la tuta mondo kreis rangoliston de la plej bonaj eŭropaj urboj por la semajnfina ripozo. Laŭ ĝi eĉ du el kvin la plej bonaj kaj plej favorprezaj eŭropaj urboj por mallondaŭraj ekskursoj troviĝas en Pollando. La rangolisto Eŭropa Indekso […]
3/1/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.02.2024

En la 1303-a E_elsendo el la 25.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni felietone invitas vin al iu el la plej belaj palacoj troviĝantaj en la loko Kamień Śiąski, historie ligita kun nobela mezepoka familio Odrowąż, el kiu devenas la unua pola dominikana monaĥo, sankta Jacek (Jakvo). • En la komenca kulturkroniko ni parolas pri la […]
2/25/202425 minutes, 23 seconds
Episode Artwork

Koninda Pollando – Kamień Śląski

Hodiaŭ mi proponas gesinjoroj viziti la lokon Kamień Śląski en la sudokcidenta Pollando. La unuan fojon ĝia nomo aperas en la plej malnova pola kroniko de Gall Anonimus verkita latine en la jaroj 1112-1116. En ĝi la loko aperas du fojojn sub la latina nomo Lapis, kiel sidejo de princo Boleslao Kurbobuŝa kaj en ĝia […]
2/25/20240
Episode Artwork

La Paska festivalo de Ludwig van Beethoven

Inter la 13-a kaj la 28-a de marto en Krakovo okazos la 28-a Paska Festivalo de Ludwig van Beethoven. Nunjare la publiko ĝuos tri grandajn internaciajn koncertojn. La unuan prezentos la orkestro de Luksemburgia Filharmonio kun fama pianistino Beatrice Rana, sekve estas planita koncerto de la ĉambra ensemblo de la milana La Scala, kiu per […]
2/25/20240
Episode Artwork

Ĉina survitra pentroarto en Varsovio

En la varsovia Muzeo de Azio kaj Pacifiko daŭras ĝis la 21-a de aprilo porokaza ekspozicio „Reflektoj de belo. Ĉina survitra pentroarto el la kolekto de Mei Lin”. La survitra pentroarto estas konata en Ĉinio ekde la 17-a jarcento, kiam la imperiestran kortegon komencis atingi eŭropaj komercistoj kaj diplomatoj, prezentante la novspecan pentroarton. Komence la […]
2/25/20240
Episode Artwork

Tago de la Pola Scienco

La 5-an fojon, la 19-an de februaro estis solenita la Tago de la Pola Scienco, kiu estis starigita en la naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik, nunjare la 501-a. Ĝia celo estas inspiri al la sekvado de polaj esploristoj kaj firmigi interesiĝon pri la scienco ĝenerale. La tago ebligis iom retrorigardi por konstati, ke en Pollando aktuale […]
2/20/20240
Episode Artwork

Universitato de Maria Curie-Skłodowska 80-jara

Universitato de Maria Curie-Skłodowska en Lublin (la orienta Pollando) solenas en 2024 sian 80-jariĝon. En la programo de la porokazaj solenaĵoj okazos i.a. Kongreso dediĉita al Maria Curie-Skłodowska sub la titolo „Novumo estas la virino”, rendevuo de la diplomitoj, koncertoj. Aktuale en la universitato studas en preskaŭ 90 fakultatoj 16 mil personoj. La eventoj ligitaj […]
2/20/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.02.2024

En la 1302-a E_elsendo el la 20.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:  Unuavice tutkorajn gratulojn kaj salutojn okaze de la daŭranta Semajno de Internacia Amikeco kaj pasonta morgaŭ Tago de la Gepatra Lingvo!! Hodiaŭ ni denove renkontiĝas kun la intrigo de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof per ĝia 143-a fragmento. […]
2/20/202425 minutes, 55 seconds
Episode Artwork

2024 – la Jaro de panoramoj en la Biebrza-rivera Nacia Parko

La 2024-a jaro en la Biebrza-rivera Nacia Parko – en la orienta landoparto, estis proklamita kiel Jaro de panoramoj. Tiamaniere la organizantoj atentigas pri ŝanĝoj okazantaj en la ĉirkaŭantaj nin panoramoj kaj edukcele klarigas kiel tion influas la homa agado. Ne temas sole pri la rapidaj ŝanĝoj okazantaj antaŭ nia rigardo, sed ankaŭ pri tio, […]
2/20/20240
Episode Artwork

Eksterlandanoj aĉetas loĝejojn en PL

La nombro de eksterladanoj aĉetantaj loĝejojn en Pollando konstante kreskas. En 2022 ili aĉetis 14 359 loĝejojn, do ĉiu sepa loĝejo en Pollando estis entute notarie vendita al eksterlandanoj. Inter la klientoj la plej mulnombraj estis ukrainanoj kaj germanoj. La nombro de ukrainanoj aĉetintaj loĝejojn en Pollando en 2022 kreskis je 40 procentoj kompae al 2021. […]
2/20/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.02.2024

En la 1301-a E_elsendo el la 15.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:    Pasas 13 jaroj post la apero de la Pola RetRadio en Esperanto, la 15-an de februaro 2011. Tio estas la okazo tre resume retrorigardi al la pasinta historio, dum kiu nia Redakcio pretigis al la aŭskultantoj – en la kondiĉoj de grandparte sensubtena laboro – […]
2/15/202431 minutes, 36 seconds
Episode Artwork

Sojle de la 14-a ekzistojaro de Pola retradio en Esperanto!

Ne senkaŭze en la komenco de nia hodiaŭa elsendo tostefekto. Akurate antaŭ 13 jaroj, la 15-an de februaro 2011 aŭdiĝis la unua E-programo de la Pola RetRadio el Varsovio. La unua ekster la kadro de la publika Pola Radio. En ĉi tiu periodo ni emisiis 1300 programojn kaj bonvenigas vin hodiaŭ en la 1301. Antaŭ […]
2/15/20240
Episode Artwork

La romano de Singer el la jida en la polan

„Mago el Lublin” de Isaac Bashevis Singer en la traduko el la jida aperis sur la pola libromerkato. Eldonis ĝin en la traduko de Monika Adamczyk-Garbowska la Loka Turisma Metropolitana Organizo Lublin. Ĝis nun la pola leganto konis sole la romanon en la traduko el la angla lingvo, kiu traduko estis adaptita al la usona […]
2/15/20240
Episode Artwork

El la kolekto de Lubomirski-princoj

Nunjare Rzeszów, en la surdorienta Pollando, solenas la 670-an datrevenon de sia lokalizo. Lige kun tio la Fondaĵo de Lubomirski-princoj kunlabore kun la loka Oficejo de Artaj Ekspozicioj organizis prezenton „La moderna arto el la kolekto de Lubomirski-princoj”. Ĝi enhavas 52 verkojn de 20 artistoj i.a. Mark Chagall, Salvador Dali, Pablo Picasso, Andy Warhol, Banksy, […]
2/15/20240
Episode Artwork

Ministaj blovorkestroj sur la Landa Listo de Nemateria Kulturheredaĵo

Inter la subjektoj kaj fenomenoj, kiuj pasintjare estis registritaj en la pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo troviĝas Ministaj Blovorkestroj el la Supra Silezio. La registro ligiĝas ne sole kun ilia ekzisto, sed ankaŭ kun la tradicioj, kiu referencas al la funkciado de minejoj kaj la regiona, silezia laboretoso. La registron subtenis la Muzeo de la […]
2/15/20240
Episode Artwork

E_elsendo el 10.02.2024

En la 1300-a E_elsendo el la 10.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ reference al nia arkivo ni memorigas la interparolon el 2009 kun la forpasinta la 2-an de februaro 2024 profesoro Wim Jansen, eksa profesoro de interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato en Amsterdamo. La interparolo rilatas i.a. al lia oficiala parolado post la transpreno de […]
2/10/202427 minutes, 40 seconds
Episode Artwork

Kun Wim Jansen, la eksa profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Amsterdama Universitato

Komence de februaro 2024 venis trista informo pri la forpaso de prof. Wim Jansen, kiu en 2009 transprenis katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Amsterdama Universitato. Tiuokaze ni memorigas nian arkivan interparolon kun prof. Jansen, en kiu ni koncentriĝas pri  lia posteno kaj lia inaŭgura parolado “Esperanto, lingvo aminda”. Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El […]
2/10/20240
Episode Artwork

Protekti la informspacon kontraŭ troŝarĝo

Nelimigita aliro al informoj povas ŝajni avantaĝa elemento de la homara evoluo. Tamen ni ricevas pli da informoj ol ni kapablas alifari. Kiel atentigas sciencistoj similan situacion la homaro jam frontis dum la industria evoluo, kiam enorman kreskon de la produktado de fero kaj kemiaĵoj oni traktis kiel nemalhaveblan por la progreso. Nun ni jam […]
2/10/20240
Episode Artwork

Italoj omaĝis la poldevenan scienciston Michele Jamiolkowski

Italoj omaĝis la memoron de la mortinta pasintjare 90-jaraĝa profesoro Michele Jamiolkowski, poldevena konstruinĝeniero kaj geoteknikisto, kies unu el la plej grandaj meritoj estis la savo de la Kurba/Kliniĝinta Turo en Pizo. Tiuokaze en la urbo estis malkovrita memortablulo honore al li; en Torino – kie li laboris kaj mortis en junio 2023 -okazis speciala […]
2/10/20240
Episode Artwork

Februaraj planoj en la Eŭropa Urbo de la Scienco, Katowice

En februaro 2024 en Katowice – la suda Pollando – daŭras riĉa programo ligita kun la proklamo de la urbo kiel Eŭropa Urbo de la Scienco. Kadre de la planita ciklo „50 semajnoj en la Urbo de la Scienco” en februaro okazas Semajno de Montaro, Semajno de Amo, Semajno de Humoro kaj Semajno de Tri […]
2/10/20240
Episode Artwork

Grand Prix por la militista orkestro el Żytomierz

Grand Prix de la 30-a Internacia Festivalo de la Kristnaskaj kaj Pastoralaj Kantoj en Będzin (en la suda Pollando) akiris la Militista Orkestro el Żytomierz. La festivalon partoprenis solartistoj klasitaj laŭ la aĝkategorio, laŭ la kriterio de duetoj, tercetoj, solvoĉaj ensembloj, ensembloj voĉaj-instrumentaj, korusoj kaj folkloraj grupoj. En ĉiu el la kategorioj estis atribuitaj premioj […]
2/10/20240
Episode Artwork

El la E-gazetaro_05.02.2024

Hodiaŭ la lokon de nia felietono pri koninda Pollando ni deziras destini por laŭvica kunfoliumado de la E-gazetoj, venintaj antaŭnelonge al la redakcio. Meze de januaro en nia redakcia poŝtkesto ektroviĝis la aŭtuna numero de „Israela Esperantisto” 2023. Granda surprizo, ĉar la lasta numero duobla veninta aŭtune kovris la duoblajn numerojn 174 – aŭtuno, vintro […]
2/5/20240
Episode Artwork

Prestiĝa Premio por la Memormuzeo pri Siberiekzilado

La troviĝanta en Bjalistoko Memormuzeo pri Siberiekzilado ricevis la Muzean Premion de la Konsilio de Eŭropo 2024. La premio estas atribuata ekde 1977 fare de la Eŭropa Federacio de Muzeoj kaj estas parto de la prograno Premio de la Eŭropa Muzeo de la Jaro. Ĝi estas atribuata al muzeo, kiu donas apartan atenton al la […]
2/5/20240
Episode Artwork

Desegnaĵo de Rafaelo en la Reĝa Kastelo

En la lastaj semajnoj de 2023 la Reĝa Kastelo en Varsovio aĉetis desegnaĵon de Rafaelo „Batalanto” kaj ĝiaj kolektoj riĉiĝis krome je du pentraĵoj de Agostino Tassi. La desgnaĵo de Rafaelo estas lia unua verko en la polaj kolektoj post „Portreto de Junulo” perdita dum la germana okupacio dum la 2-a mondmilito kaj ĝis nun […]
2/5/20240
Episode Artwork

Renovigitaj ikonoj revenis al Muzeo de Przemyśl-regiono

La Nacia Muzeo de Przemyśl-regiono (en la sud-orienta Pollando) posedas unu el la plej grandaj kaj plej valoraj kolektoj de ikonoj en Pollando. Troviĝas en ĝi verkoj el la periodo inter la 15-a kaj 20-a jarcentoj. Nun al la muzeo revenis – post la sesmonata konservado – la lastaj 34 ikonoj subigitaj al la konservistaj […]
2/5/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.02.2024

En la 1299-a E_elsendo el la 05.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni proponas kunfoliumi kun ni E-gazetojn, inter kiuj estas la aŭtuna numero de „Israela Esperantisto”, la februara numero de „Novaĵoj Tamtamas” el Japanio, la februara numero de la ĉina „Penseo” kaj la premiera numero de la „Beletra Edeno”, neregula beletra revuo redaktata ankaŭ sub […]
2/5/202425 minutes, 21 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.01.2024

En la 1298-a E_elsendo el la 30.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • La 26-an de januaro pasis la 95-a naskiĝdatreveno de Ada Fighiera-Sikorska, longdaŭra redaktorino de „Heroldo de Esperanto”. En 1994 ni faris kun ŝi en Pola Radio apartan interparolon pri ŝi kiel esperantistino, pri ŝi kiel polino fleganta sian nacian identecon, kio ligiĝis ankaŭ kun ŝiaj […]
1/30/202426 minutes, 31 seconds
Episode Artwork

Kun Ada Fighiera-Sikorska okaze de ŝia 95-a naskiĝdatreveno

La 26-an de januaro 2024 pasis la 95-a naskiĝdatreveno de Ada Fighiera-Sikorska (+1996), plurjara redaktorino de “Heroldo de Esperanto”, asistanta ĉe la kreiĝo de la E-redakcio de Pola Radio en 1959. Dum unu el siaj multaj vizitoj en la E-redakcio ŝi dividis en 1994 siajn konfesajn opiniojn pri sia identeco esti polino, esti esperantistino, aparte […]
1/30/20240
Episode Artwork

Vivkvalito en Eŭropo 2023

SchengenVisa Info pretigis la unian raporton 2023 pri la vivkvalito en Eŭropo. Kvankam la kontentonivelo estas malpli alta kompare al la donitaĵoj el 2019 ĝenerale la pritaksoj estas altaj. La esploro koncernis 83 urbojn en la Eŭropa Unio, en la landoj de EFTA (Eŭropa Asocio de Libera Komerco), Britio, Okcidenta Balkanio kaj Turkio. Dum la enketado […]
1/30/20240
Episode Artwork

Noveca plasta folio protektonta birdojn

Biologoj el la Bjalistoka Universitato informis pri la unuaj testorezultoj kun nova plastfolio protektonta birdojn kontraŭ vitraj spacoj. La testado estis la rezulto de la kunlaboro inter la Fondaĵo Vitraj Embuskoj, la aŭstra organizaĵo BirdShades kaj la firmo Unidevelopment SA. La kolizioj de birdoj kontraŭ la vitraj muroj konsistigas globskalan problemon. Nur en la Norda […]
1/30/20240
Episode Artwork

Bildstrio pri Edyta Stein

Centro de Kulturo kaj Arto en Vroclavo aperigis bildstrion de Juliusz Woźny kaj Martin Venter titolitan „Edyta Stein. Serĉante veron”. Tio estas rakonto pri katolika sanktulino, s-ta Tereza Bendedikta de la Kruco, proklamita kiel unu el la patronoj de Eŭropo. La naskiĝinta en Vroclavo (antaŭe Breslau) Edyta Stein pereis en la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau. La […]
1/30/20240
Episode Artwork

Imposto pro plastaj pakumoj

Ekde la 1-a de januaro 2024 ekvalidis en Pollando plasta imposto. Ĝi celas limigi la foruzon de plasto en ĉiam pli granda skalo poluanta la medion. Butikumante aŭ aĉetante porciumitan manĝon kliento devos pagi de 20 ĝis 25 groŝoj pro ĉiu plasta pakumo. La imposto ŝarĝas unuavice konsumantojn. Tamen entreprenistoj devos realigi la jaran normon […]
1/30/20240
Episode Artwork

Internacia Justickortumo alvokis Israelon

Internacia Justickortumo alvokis pasintsemajne Israelon entrepreni ĉiajn necesajn paŝojn por neallasi la hombuĉadon en la sfero de Gazo. Oni ne devontigis Israelon al armistico. Pri la interveno rilate Israelon al la Kortumo en Hago direktis sin Sudafrika Respubliko. Post la verdikto ĝi esprmis la esperon, ke Israelo observos la verdikton de la Internacia Justickortumo kaj […]
1/30/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.01.2024

En la 1297-a E_elsendo el la 25.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org: Nian hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Michał Boym, mortinta antaŭ 365 jaroj pola misiisto, diplomato, etnografo, botanikisto, kiu pere de siaj pioniraj verkoj proksimigis Ĉinion al eŭropanoj, korektis misinformojn pri ĉi tiu lando i.a. de Marco Polo. En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni […]
1/25/202424 minutes, 53 seconds
Episode Artwork

Historio de la pola literaturo en Usono

Sur la usona libromerkato en februaro aperos „Historio de la pola literaturo” de Anna Nasiłowska. La pollingvan version de la verko aperigis la eldonejo de la Instituto de la Literaturaj Esploroj de la Pola Scienckademio en 2019. La libro estis bone akceptita de recenzantoj kaj legantoj. Pasitjare ĝia aŭtorino ricevis premion de la monatevuo „Nowe […]
1/25/20240
Episode Artwork

Bildoj de memoro.Labirintoj de Marian Kołodziej en Romo

Ekde la 22-a de januaro 2024 en la roma baziliko de 12 Sanktaj Apostoloj funkcias ekspozicio „Memorbildoj. Labirintoj”, kiu prezentas koncentrejajn grafikaĵojn de Marian Kołodziej (1921-2009), malliberigito de Auchwitz. Ĝi estis organizita antaŭtage de la 79-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo. La ekspozicio de Marian Kołodziej, plastikisto, teatra kaj filma scenografo prezentas la […]
1/25/20240
Episode Artwork

Auschwitz-muzeo kun nova reta librovendejo

Auschwitz-muzeo funkciigis novan retan librovendejon, kiu celas personojn intersiĝantajn pri la historio de la germana koncentrejo en la tuta mondo. La ĉefa interfaco – kiel ĝis nun – estas en la pola kaj angla lingvoj, sed la titoloj kaj priskriboj de unuopaj libroj estis prilaboritaj en dekkelkaj lingvoversioj. Dank’ al tio pli da klientoj el […]
1/25/20240
Episode Artwork

Koninda polo – Michał Boym

Antaŭnelonge ni informis pri restaŭro de la figuro de Kristo por Boym-kapelo en Lvovo. Tiu ĉi historia manierisma tombokapelo de Boim-familio estis fondita de veninta el Hungario György Boym, komercisto kaj urbokonsilisto, sekretario de reĝo Stefan Batory. Edziĝinte al Jadwiga Niżniowska li eniris en la medion de riĉaj burĝoj kaj urbokonsilantoj de Lvovo. Hodiaŭ tamen […]
1/25/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.01.2024

En la 1296-a E_elsendo el la 20.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni proponas la unuan en la nova jaro Trarigardon de la E-Gazetaro, en kiu ni foliumas la tri unuajn numerojn de „Kontakto” sub la redakto de Karina Oliveira kaj la 5-an pasintjaran numeron de „Esperantolehti” de Finna E-Asocio. • En la komencaj aktualaĵoj ni […]
1/20/202429 minutes, 4 seconds
Episode Artwork

El la E-gazetaro_20.01.2024

La komencaj tagoj kaj semajnoj de la Nova Jaro estu – ankaŭ en la kazo de nia Redakcio – bona okazo reveni al bonaj programtradicioj, al kiuj apartenis la kunfoliumado de la venantaj al la Redakcio E-gazetoj. Eĉ se temas pri ĉiam malpli la presitaj revuoj tiu ĉi decido ne estas lastmomenta, kaj aldone spronis […]
1/20/20240
Episode Artwork

Arĝento el radiofilmoj por ornamaĵproduktado

Ĉiam pli ofte pacientoj ricevas la rezulton de radiografio surdiske anstataŭ pere de filmo, dume radiofilmoj daŭre estas uzataj en multaj sancentroj. Tiel ili disponas pri amaso da rentgenumaj, radiografiaj forfalaĵoj, kiuj – estas multe pli valoraj ol unuarigarde ŝajnus – pro la enestanta en ili arĝento. Oro aliflanke estas reakirebla el la elektronikaj forfalaĵoj. […]
1/20/20240
Episode Artwork

La 15-a eldono de la Podlaĥia Infana Universitato

Fine de novembro 200 lernantoj de la bazaj lernejoj el la nordorienta Pollando komencis okupojn en la Podlaĥia Infana Universitato gvidata de la Bjalistoka Politekniko. La senpagajn, okazantajn semajnfine okupojn partoprenos 50 lernantoj el la bazlernejaj klasoj ekde la 4-a ĝis la 6-a el la urboj Bjalistoko, Augustów, Bielsk Podlaski kaj Siemiatycze. En la ĝisnunaj […]
1/20/20240
Episode Artwork

Aŭtobusoj Solaris por Ĝenovo

La transporta firmo de la itala Ĝenovo, AMT Genova subskribis kun la firmao Solairs el la apudpoznana Bolechów kontrakton pri livero de 112 18-metraj balgotrolebusoj, Trollino 18. La valoro de la kontrakto superas 100 milionojn da eŭroj. Tio estas la plej granda unufoja mendo de ĉi tiuj veturiloj. Antaŭ pli ol unu jaro la pola […]
1/20/20240
Episode Artwork

Pola Vorto de la Jaro 2023 – Artefarita Inteligento

La ĵurio de la plebiscito pri la Vorto de la Jaro 2023, okazanta sub la patroneco de la Konsilio de la Pola Lingvo, kiel la vorton de la Jaro 2023 agnoskis la esprimon „Artefarita Inteligento”. La Konsilio funkcianta ĉe la Pola Sciencakademio prezentas siajn opiniojn koncerne ĉiujn aferojn rilate al la uzo de la pola […]
1/20/20240
Episode Artwork

Koninda Pollando: Łańcut

Kvankam ni jam kelkfoje invitis vin gesinjoroj al la sud-orienta Pollando, por viziti diversajn interesajn lokojn neniam ankoraŭ ni vizitis unikan perlon de ĉi tiu regiono, la urbon Łańcut, prefere ĝian palacan-parkan komplekson. La plej malnova historio de Łańcut estas malfacile difinebla, sed la  arkeologiaj esploroj konfirmas, ke jam antaŭ 4 mil jaroj antaŭ Kristo la […]
1/15/20240
Episode Artwork

Muzeaj kaj artaj institucioj por la feriantaj infanoj

Inter la 15-a de januaro kaj la 25-a de februaro pli ol 80 institucioj – muzeoj kaj artaj, esploraj kaj filmaj institucioj pretigis specialan kulturan oferton por la feriantaj infanoj kaj gejunuloj. En ĝi troviĝas plastikaj, dancaj, teatraj, historiaj, teksistaj, kaligrafiaj kaj fotoartaj laborrenkontoj. Krome en la oferto adresita al la feriantaj infanoj kaj gejunuloj […]
1/15/20240
Episode Artwork

2023 – Rekorda vizitfrekventeco en Wawel-kastelo

En 2023 la ekspoziciojn de la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo vizitis rekorda nombro da personoj, entute 2,5 milionoj. Por ili estis organizitaj 16 ekspozicioj, el kiuj 10 en Wawel-kastelo mem. La krakovajn ekspoziciojn rigardis 2,3 milionoj da personoj, la ceteraj vizitis 6 pliajn ekspoziciojn en la muzeaj filioj en la lokoj Pieskowa Skała […]
1/15/20240
Episode Artwork

La projekto pri la Malnova Kastelo en Łańcut

La loko Łańcut en la sudorienta Pollando unuavice vekas asociaciojn kun la 17-jarcenta magnata rezidejo de Lubomirski- kaj Potocki-familioj. Pli frue, inter la 14-a ĝis la unua de la duono de la 17-a jarcentoj ĝi estis rezidejo de Pilecki- kaj Stadnicki familioj. Ekde la pasinta jaro la Muzeo-Kastelo en Łańcut realigas la dujaran projekton „La […]
1/15/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.01.2024

En la 1295-a E_elsendo el la 15.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri brila – laŭ la frekventeco 2023 – por la Wawel-kastelo en Krakovo; pri la realigita unua etapo de la projekto „La historio de la Malnova Kastelo – forgesita heredaĵo” en Łańcut; pri la kultura oferto por la […]
1/15/202426 minutes, 30 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.01.2024

En la 1294-a E_elsendo el la 10.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa E_elsendo vi trovas, gesinjoroj la jam 142-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. • En la komenco ni informas pri la 100-jariĝo de la agado de YMCA en Pollando; pri 2024 kiel la […]
1/10/202428 minutes, 57 seconds
Episode Artwork

NASA pri novaj malkovroj sur Encelado

Sciencistoj el NASA informis pri eksterordinara malkovro koncernanta elementon necesan por vivkreiĝo sur Encelado, unu el pli ol cent lunoj de la Saturno. La esploroj konfirmis krome, ke en la oceano troviĝanta sub ĝia glalcikupolo troviĝas mistera fonto de kemia energio, kio kreskigas la verŝajnon, ke la vivo povas tie evolui kaj daŭri. Tiu ĉi […]
1/10/20240
Episode Artwork

2024 – Jaro de Immanuel Kant en Varmio-Mazurio

En 2024 pasas la 300-a naskiĝdatreveno de granda filozofo, Immanuel Kant. Lige kun tio la vojevodiaj aŭtoritatoj en Varmio-Mazurio (la nord-orienta Pollando) decidis, ke la jaro estos ligita kun celebrado de la datreveno kaj la ligoj de Kant kun la regiono. La Jaro laŭ la decidintoj devus kontribui al la diskuto „pri la morala stato […]
1/10/20240
Episode Artwork

Cent jaroj de YMCA-agado en Pollando

Antaŭ 100 jaroj, en decmbro 1923 en Pollando kreiĝis la organizo Pola YMCA, dank’ al kiu pola junularo konatiĝis kun tiaj sportbranĉoj kiel retpilko, korbopilko kaj akvopilko. Young Men’s Christian Association (YMCA) – Kristana Societo de Junaj Viroj, gvidanta la edukankaj kaj protektan agadon por junularo kreiĝis en junio 1844 en Londono laŭ la iniciato […]
1/10/20240
Episode Artwork

Junaj plenkreskuloj kompreneme pri seninfana vivo

La fondaĵo Allianz ekzamenis la sintenton de junaj plenkreskuloj rilate al la komprenemo por senideco, t.e. vivplanado ekskludanta infanojn. La esplorado baziĝis sur 34 grupaj intervjuoj kaj 10 mil enketoj. Kiel oni ekscias el „Rzeczpospolita”, kiu publikigis la esplorrezultojn, la komprenemo por la plenkreskula seninfana vivo en Pollando estas enorme alta. Eĉ 86 procentoj de […]
1/10/20240
Episode Artwork

Plensukcesa 2023 de polaj kulturkreantoj

La 2023-a jaron ne ĉiam ni rememoros pro ĝojaj okazintaĵoj, sed se temas pri la pola kulturo kaj ties populareco eksterlande, la pasinta jaro sendube apartenas al jaroj sukcesaj. Se temas pri muziko daŭran rekonon ĝuis la jam konataj ekde jaroj polaj operkantistoj Piotr Beczała kaj kaj Tomasz Konieczny – kiuj ienteralie triumfis sur la […]
1/5/20240
Episode Artwork

Epifaniaj paradoj 2024

La 6-an de januaro, dum la morgaŭa Epifanio tra la stratoj de 880 polaj urboj kaj ankaŭ eksterlande moviĝos Epifaniaj Paradoj. Akompanas ilin la slogano, „En trogo Li kuŝas”, kiu estas ĉerpita el la 17-jarcenta kristnaska kanto „La Nova Jaro hastas” kaj ligas al la 800-jariĝo de la kristnaska kripeto aranĝita la unuan fojon de […]
1/5/20240
Episode Artwork

Katowice la 3-an fojon eldonis Kalendaron de Tri Religioj

La 12-an fojon en Katowice (la suda Pollado) aperis „Kalendaro de Tri Religioj. Ĝi estas frukto de kunlaboro de kristanoj, judoj, muzulmanoj kaj krome sciencaj kaj kulturaj medioj. Ĝia gvidmotivo en la nunjara eldono estas „Scienco-Sciencistoj-Transcendeco”, kiu kongruas kun la agadoj de la urbo ricevinta en 2024 la titolon de Eŭropa Urbo de la Scienco. […]
1/5/20240
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.01.2024

En la 1293-a E_elsendo el la 05.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komenco nia Redakcio transdonas al ĉiuj Aŭskultantoj, Radioamikoj, Konatoj, Kunlaborantoj la novjarajn bondezirojn, de Paca, Trankvila kaj Prospera 2024! • En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri laŭvica kalendaro de tri religioj eldonita en Katowice kaj pri la morgaŭaj Epifaniaj Paradoj 2024 i.a. […]
1/5/202429 minutes, 32 seconds
Episode Artwork

Tanzania UK atendas

Ni prezentas sonscenon el la aparta programero dum la Torino UK per kiu la kongresanoj estis invititaj al Aruŝo. Programero memoriganta, ke la 31-an de decembro 2023 pasas la unua favorpreza aliĝperiodo. red. Barbara Pietrzak El la elsendo 30.12.2023 – 13′ 33″
12/30/20230
Episode Artwork

Super Pollando ne plu natura nigra ĉielo

La centro por la kosmaj esploroj de la Pola Sciencakademio kaj Light Polution Think Tank publikigis raporton pri la lumpoluado en Pollando. Kiel rezultas el ĝi super Pollando ne plu ekzistas la natura nokta ĉielo. La plej hela loka lokalizo estas la varsovia placo antaŭ la Palaco de la Kulturo kaj Scienco, kvankam la plej […]
12/30/20230
Episode Artwork

La pola LOT inter la plej bonaj flugkompanioj en 2023

La pola flugkompanio LOT akiris la 3-an lokon en la monda rangolisto de la plej bonaj flugkomanioj en 2023. La unuan lokon okupis Qatar Airways, la duan Eurowings. La monda rangolisto de la plej bonaj flugkompanioj kaj flughavenoj AirHelp Score estas publikgata ekde 2015 fare de la plej granda en la mondo firmao protektanta la […]
12/30/20230
Episode Artwork

La kristnaskaj arbetoj el Pollando

Daŭre en multaj polaj domoj kaj publikaj lokoj dank’ al la ornamitaj kristnaskaj pingloarbetoj regas la festa etoso. Kristnaskaj arbetoj akompanos nin dum la porokazaj renkontiĝoj, baloj kaj eventoj ligitaj kun la bonvenigo de la 2024-a jaro. Pollando apartenas al unu el iliaj plej grandaj produktantoj en Eŭropo, tuj post Aŭstrio kaj la skandinaviaj landoj. […]
12/30/20230
Episode Artwork

Historia vidindaĵo de decembro 2023 en Bjalistoko

Ĝis la fino de decembro en la Podlaĥia Muzeo de Bjalistoko estas prezentata la laŭvica t.n. historia vidindaĵo. La kampanjo „Historia vidindaĵo de la monato” estis inaŭgurita en 2021 kaj proksimigas historion de iu elektita objekto el la muzea kolekto, kiu en la ĉiutagaj kondiĉoj ne estas publike rigardebla. Tiu objekto ŝanĝiĝas ĉiumonate kaj estas […]
12/30/20230
Episode Artwork

Bohoniki, la gvidmotivo de kalendaro 2024

Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko eldonis kalendaron por 2024, kies ĉefmotivo estas Bohoniki, la vilaĝo en la nord-orienta Pollando, kiu de jarcentoj vekas asociaciojn kun la tatara socio sur la polaj teritorioj. La kalendaro notas ne sole islamajn festojn difinitajn laŭ la luna jaro, sed ankaŭ katolikajn, ŝtatajn kaj familiajn. La kalendaron ornamas fotoj […]
12/30/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.12.2023

En la 1292-a E_elsendo el la 30.12.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Per nia ampleksa sonsceno el la UK-o en Torino pri la kunsido invitanta al la UK 2024 en Aruŝo, Tanzanio ni memorigas, ke la 31-an de decembro finiĝas la unua favorpreza aliĝperiodo al la unua afrika UK de Esperanto. • En la komenca novaĵbulteno ni […]
12/30/202331 minutes, 47 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.12.2023

En la 1291-a E_elsendo el la 25.12.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa Kristnasketosa elsendo nia antaŭmikrofona gasto estas prof. Fabrizio Pennacchietti, kiu dum la antaŭmikrofona renkontiĝo, kiu parte aŭdiĝis en nia kongresa sonraporto el la komenco de aŭgsuto, parolas ankaŭ pri la graveco de Torino por lia esperantistiĝo kaj pri lia familio, en kiu […]
12/25/202331 minutes, 21 seconds
Episode Artwork

Neformale kun prof. Fabrizio Pennachietti

En la hodiaŭa Kristnasketosa elsendo nia antaŭmikrofona gasto estas prof. Fabrizio Pennacchietti, kiu dum la antaŭmikrofona renkontiĝo, kiu parte aŭdiĝis en nia kongresa sonraporto el la komenco de aŭgsuto, parolas ankaŭ pri la graveco de Torino por lia esperantistiĝo kaj pri lia familio, en kiu Esperanto ne malgravis, eble eĉ estonte pli prosperos. Interparolis red. […]
12/25/20230
Episode Artwork

Vitraj kristnaskaj ornamaĵoj

Ĉiujare dum la sanktvespera tago antaŭkristnaska en multaj domoj oni ornamas la kristnaskan abion per la Bet Leĥema Stelo, koloraj paperaj ĉenoj, per la t.n. anĝelaj haroj (fajne tranĉitaj celofanaj folioj) bombonoj kaj ĉiujare oni singarde prenas en la manojn fragilajn, vitrajn, bele ornamitajn, plurkolorajn vitrajn globojn, kiuj pendigitaj sur la kristnaska abio kompletigas la […]
12/25/20230
Episode Artwork

Kristnaskaj Kripetoj de Krakovo 2023

Ĝis la 25-a de februaro 2024 eblas en Krakovo, en la tiea palaco Krzysztofory rigardi la nunjarajn kristnaskajn kripetojn venkintajn en la tradicia konkurso de la urbo. En la 81-a konkurseldono oni premiis 11 kripetojn en la plenkreskula kaj junulara kategorioj. Dum la premiado oni konsideris la fidelecon al kripetfara tradicio, plenumteknologion, figurojn, dekoraĵojn, arkitekturajn […]
12/25/20230
Episode Artwork

Kritnasko – planoj, atendoj, kutimoj

Eĉ 97 procentoj de poloj festas Kristnaskon, kio sekvas el la enketado de Preply. Por plimulto tio estas la okazo pasigi tempon kun la familio kaj tiajn planojn havas 9 je 10 poloj. Verdire, poloj ŝatas iom revi pri dumfesta eksterlanda „fuĝo” kaj tropikaj landoj (tion deklaras preskaŭ la duono de la enketitoj), sed reale […]
12/25/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.12.2023

En la 1290-a E_elsendo el la 20.12.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Niaj hodiaŭaj aktualaĵoj rilatas al la antaŭfesta periodo en Pollando. Unue ni informas pri klientoj de Ryanair festperiode flugantaj eksterlanden, sekve pri la tradicia jam kampanjo de Caritas „Sanktvespera tablo” por homoj mizeraj, senhejmaj aŭ solecaj. • En la sciencbultena parto ni informas pri la […]
12/21/202325 minutes, 25 seconds
Episode Artwork

Blankaj cikonioj ĉiam pli ofte vintrumas en Pollando

Polaj ornitologoj en la nuna jaro jam fine de julio konstatis la unuajn grupiĝojn de cikonioj kaj iliajn forfugojn al la varmaj landoj. Eksterordinare frue, ĉar kutime tio okazas nur meze de aŭgusto. Dume oni antaŭnelonge fotis blankan cikonion en la nesto en la loko Zębowo en la okcidenta landoparto. Evidentiĝas, ke tio ne estas […]
12/19/20230
Episode Artwork

Komuna sanktvespera tablo

Ĉiujare en kelkdek polaj urboj ĉe la komuna sanktvespera tablo renkontiĝas personoj mizeraj, senhejmaj kaj solecaj kadre de la tutlanda kampanjo de Caritas Polska. Nunjare ĝi okazas en 90 urboj kaj la sanktvesperaj tabloj enhavos tradician menuon i.a. ruĝan barĉon, karpon kaj fastan brasikon. La partoprenantoj de la evento kundividos kunrompate blankan oblaton kaj ricevos […]
12/19/20230
Episode Artwork

Jarfinaj festoj 2023 eksterhejme

La flugkompanio Ryanair informis, ke en la periodo inter la 21-a de decembro 2023 kaj la 6-a de januaro 2024 Italio estas la plej populara flugcelo de poloj, kiun elektas 36 procentoj de la pasaĝeroj. La laŭvican lokon okupas Hispanio kaj Kanariaj Insuloj, kiun elektis 30 procentoj de la pasaĝeroj. 9 procentoj elektis Francion, sekvas […]
12/19/20230
Episode Artwork

Linkoj revenas al la natura medio

La pola fondaĵo WWF Polska dum jaroj realigis projekton revenigi linkojn en la regionon Mazury, en la nordorienta Pollando. Nun daŭras la programo de la revenigado de linkoj en la nordokcidentan landoparton. Lastatempe estis tie enkondukitaj tri laŭvicaj animaloj, tiel ke en tiu ĉi regiono vivas jam 79 linkoj. Kiel klarigas natursciencistoj en la norda […]
12/19/20230
Episode Artwork

La 22-jariĝo de edukado.net

En la 22-a naskiĝdatreveno de edukado.net ni gastigas antaŭ nia mikrofono ĝian redaktorinon, Katalin Kovats invitante por ĝia zoom-a festo. Estas la okazo gratuli al Katalin Kovats pro sia nunjara distingo per la titolo Honora Membro de UEA. Ni parolas ankaŭ pri KER-ekzamenoj. Interparolis red. Barbara Pietrzak EL la elsendo 15.12.2023 – 13′ 26″
12/15/20230
Episode Artwork

Polonezo sur la Listo de la Nacia Heredaĵo de Unesko

Polonezo, la tradicia pola danco estis lastatempe registrita en la Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo de la Homaro de Unesko, kiu listo bildigas la tradiciriĉon de la unuopaj landoj kaj de la mondregionoj. La oficiala anonco okazis dum la 18-a sesio de la Interregistara Komitato por la Protektado de la Nemateria Heredaĵo en Kasane en […]
12/15/20230
Episode Artwork

Supraśl-kodekso en la pola lingvo

Preskaŭ 30 specialistoj kunpartoprenis la tradukon de Supraśl-kodekso en la polan lingvon, valorega dokumento de la slava literaturo, kiu troviĝas en la Monda Memorlisto de Unesko. Ĝi estas la plej ampleksa konserviĝinta dokumento en la cirila alfabeto el la 10-a jarcento, el la t.n. literatura skolo de la bulgara Granda Preslav, kiu en 1823 estis […]
12/15/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.12.2023

En la 1289-a E_elsendo el la 15.12.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono Katalin Kovats el edukado.net, kiu hodiaŭ solenas sian 22-jariĝon kaj tiuokaze invitas por la naskiĝdatrevena zoom-a festo: https://edukado.net/novajhoj?id=898; Krome ni gratulas pro ŝia nunjara distingo per la titolo Honora Membro de UEA kaj parolas pri KER-ekzamenoj. • La komencaj […]
12/15/202330 minutes, 36 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.12.2023

En la 1288-a E_elsendo el la 10.12.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni prezentas la 141-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. • Komence de la elsendo ni referencas al la porokaza rezolucio de la Pola Senato lige kun la pasanta hodiaŭ 75-a datreveno […]
12/10/202324 minutes, 15 seconds
Episode Artwork

La 7-a Silezia Festivalo de la Scienco, Katowice Eŭropa Urbo de la Scienco 2024

Ĝis la 11-a de decembro 2023 okazas la 7-a Silezia Festivalo de la Scienco, kiu estos ligita kun la inaŭguro de la solenadoj Eŭropa Urbo de la Scienco 2024 – Katowice. La festivalo kalkuliĝas al la plej grandaj popularsciencaj eventoj en Pollando kaj en Eŭropo, organizataj de la altlernejoj de Katowice-vojevodio. La festivala programo antaŭvidas […]
12/10/20230
Episode Artwork

La 75-a datreveno de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj

Lastvendrede la Senato de la Pola Parlamento proklamis unuanime rezolucion lige kun la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj agnoskante ĝian aktualecon kaj gravecon, traktante ĝin kiel fundamenton reguliganta la socian vivon kaj leĝdonadon. En la rezoluciteksto estas substrekite, ke ekde 1989 la jura sistemo de la Pola Respubliko baziĝas sur […]
12/10/20230
Episode Artwork

Picasso en la Varsovio

Ekde la mezo de oktobro ĝis la mezo de januaro 2024 en la Nacia Muzeo de Varsovio funkcias ekspozicio titolita „Picasso”. Inter 120 eksponaĵoj – grafikaĵoj, ceramikaĵoj kaj ilustraĵoj troviĝas tiaj liaj verkoj kiel „Portreto de virino en ĉapelo”, „Faŭno inter branĉoj”, „Jacqueline leganta”. La ekspozicio estas realigata okaze de la 50-a mortodatreveno de la […]
12/5/20230
Episode Artwork

Jacek Malczewski en la Muzeo de la Varsovia Arkidiocezo

En la varsovia Arkidioceza Muzeo ĝis la 7-a de januaro 2024 eblas rigardi pentraĵojn de unu el la plej elstaraj polaj simbolistoj, Jacek Malczewski. La ekspozicitemo estas „La vizio de Ezeĥielo”, ganda pentrista ciklo kreiĝinta dum la 1-a mondmilito kaj finita, kiam Pollando jam regajnis suverenecon en 1918. La ekspozicio ebligas enpensiĝi pri la historifilozofio […]
12/5/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.12.2023

En la 1287-a E_elsendo el la 05.12.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • El nia arkivo ni memorigas felietonon pri la koninda loko Łagów en la okcidenta Pollando. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri du interesaj ekspozicioj en Varsovio. La unua rilatas al la kreado de Picasso. La alia koncernas pentraĵojn de unu el la plej […]
12/5/202328 minutes, 16 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.11.2023

En la 1286-a E_elsendo el la 30.11.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas pola esperantistino el Vroclavo, aktive partoprenanta la E-komunuman vivon vizitante plej diversajn eventojn dum kiuj ankaŭ ĉi-jare ni renkontiĝis, i.a. dum la Poliglota Renkontiĝo en la apudvarsovia Teresin. Tio estis ankaŭ la okazo iom pli ekscii pri ŝia esperantista vivo […]
11/30/202322 minutes, 54 seconds
Episode Artwork

Kun Anna Skudlarska i.a. pri Esperanto en grandaj internaciaj eventoj

Nia antaŭmikrofona gasto estas pola esperantistino el Vroclavo, aktive partoprenanta la E-komunuman vivon vizitante plej diversajn eventojn dum kiuj ankaŭ ĉi-jare ni renkontiĝis, i.a. dum la Poliglota Renkontiĝo en la apudvarsovia Teresin. Tio estis ankaŭ la okazo iom pli ekscii pri ŝia esperantista vivo kaj evidente konatiĝi kun ŝiaj opinioj pri la evento mem. Interparolis […]
11/30/20230
Episode Artwork

Firmaj cerboŝanĝoj sekve de la pandemio

La kronvirusa panedmio kaŭzis firman, negativan influon je la cerbofunkciado ĉe personoj pli ol 50-jaraĝaj haste akcelante malpliboniĝon de iliaj kognaj funkcioj, sendepende de tio, ĉu ili malsanis aŭ ne. La esploroj estis gviditaj de britaj sciencistoj el la universitato en Exter kaj la londona King’s College. La sciencistoj analizis testojn pri la cerbofunkciado de […]
11/30/20230
Episode Artwork

Sportistoj en la kampanjo favore al la legado

Pola klerigministerio, la Nacia Biblioteko, Libroinstituto kaj Nacia Kulturcentro estas partneroj de la plej granda programo de la pola kulturministerio celita al la evoluigo de legado en la jaroj 2021-25. Al la Nacia Programo pri Evoluigado de Legado 2.0 engaĝiĝis laste polaj sportistoj lanĉinte la kampanjon „Legu kaj eniru la ludon”. Temas pri komuna entrepreno […]
11/30/20230
Episode Artwork

Planoj pri nova pola regiona flughaveno

La urbo Bjalistoko, la entrepreno Polaj Flughavenoj kaj la Podlaĥia Vojevodio kunlaboros pri evoluigo de la ideo pri la Flughaveno Białystok-Krywlany. En novembro la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski, la vojevodimarŝalo Artur Kosicki kaj la prezidanto de la entrepreno Polaj Flughavenoj, Stanisław Wojtera subskribis la rilatan intencoleteron. La urbo Bjalistoko kaj la marŝala oficejo rezervis […]
11/30/20230
Episode Artwork

Polaj nutroproduktoj por dorlotbestoj

En 2022 pli ol 90 milionoj da eŭropaj hejmmastrumejoj havis ĉirkaŭ 340 milionojn da dorlotbestoj. Laŭ la pritaksoj en pli-malpli unu kvarono de la eŭropaj hejmoj vivas 104 milionoj da hundoj kaj 127 milionoj da katoj. Tiuj donitaĵoj elmontras la potencialon de la merkato liveranta nutroproduktojn por ili, aparte por hundoj kaj katoj. Pollando fieras […]
11/30/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.11.2023

En la 1285-a E_elsendo el la 25.11.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa felietono prezentas la silueton de la mondfama pola pentristino, rekonita kiel la reĝino de art déco, Tamara Łempicka. La populareco de ŝiaj tolaĵoj senĉese kreskas konkerante la publikon kaj gajnante kapturnajn sumojn dum la mondaj artaŭkcioj. • La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al […]
11/26/202323 minutes, 17 seconds
Episode Artwork

Koninda polo – Tamara Łempicka

Nia hodiaŭa heroo, Tamara Łempicka – konata en la mondo kiel Tamara de Lempicki apartenas al la plej distingiĝantaj kaj popularaj pentristinoj, kies famo ade kreskas dank’ al famaj ekspozicioj kaj aŭkcioj en diversaj mondopartoj. Sufiĉas mencii, ke nur unu el ŝiaj tolaĵoj „Portreto de Marjorie Ferry” atingis en 2020 la prezon de 16 milionoj […]
11/25/20230
Episode Artwork

Vitralskizoj de Mehoffer en Krakovo

La gotika kolegiata preĝejo el la 13-a/14-a jarcento en la svisa Friburgo fieras pri unu el la plej belaj secesistilaj vitraloj, kiujn aŭtoras pola pentristo, grafikisto, Józef Mehoffer. En 1895 la 25-jaraĝa pola artisto el Krakovo en spektakleca maniero venkis la internacian konkurson, en kiu rivalis 47 artistoj. La ciklo de liaj 21 vitraloj postulis […]
11/25/20230
Episode Artwork

Pliaj eventoj ligitaj kun Nowosielski-jaro

Unu el la patronoj de 2023, proklamita de la pola Sejmo, estas Jerzy Nowosielski, elstara pentristo, desegnisto, scenografo, filozofo kaj artteoriisto. Nunjare pasis la 100-naskiĝdatreveno de la artisto, rekonita kiel unu el la plej renomaj nuntemaj ikonkreantoj. En la Muzeo de Ikonoj en Supraśl apud Bjalistoko ankoraŭ ĝis la mezo de decembro okazas artaj eventoj, […]
11/25/20230
Episode Artwork

Portreto de Junulo aŭtorita de Ticiano en la Reĝa Kastelo

Ekde la 7-a de oktobro ĝis la komenco de 2024 en la varsovia Reĝa Kastelo estas prezentata „Portreto de junulo” pentrita de Ticiano, unu el la plej famaj kaj elstaraj italaj pentristoj de la 16-a jarcento. La lanĉon de la publika prezento antaŭis speciala sesio de la Internacia Ticiana Komitato dediĉita al la pentrista tekniko […]
11/25/20230
Episode Artwork

Bonvolu atenti, ke programeroj de la rubriko Kontraŭ la forgeso nun troviĝas en la rubriko Antaŭ la mikrofono

11/23/20230
Episode Artwork

Pri la entrepreno KOSMO kaj ĝia kunlaboro kun i.a. UEA

Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas la renkontitaj dum ARKONES, Francesco Maurelli kaj Sara Spanò el la entrepreno KOSMO, kiuj rakontas pri la projektoj realigataj kunlabore kaj favore al UEA. Interparolis red. Barbara Pietrzak El la elsendo 20.11.2023 – 16′ 27″
11/20/20230
Episode Artwork

Recikligita plasto ne estas ekologia

Sciencistoj el la Universitato en la sveda Gotenburgo kaj el aliaj esplorcentroj en letero publikigita en la periodaĵo „Science” (scienco), atentigis, ke minacaj substancoj en recikligitaj plastaj elfaraĵoj kreas riskon por laborantoj de establoj alifarantaj ilin, ankaŭ por la socio kaj la medio. Sciencistoj el Gotenburgo sekve de siaj analizoj de recikligita plasto malkovris eĉ […]
11/20/20230
Episode Artwork

Direktoro Piotr Cywiński kun altgrada brita distingo

La direktoro de la Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau, Piotr Cywiński estis distingita per la Oficira Kruco de la Ordeno de Brita Imperio. Li ricevis la distingon el la manoj de la brita ambasadoro en Pollando Anna Clunes kaj speciala sendito de la brita registaro por la aferoj de holokaŭsto Eric Pickles. Kiel substrekis ambasadoro Anna Clunes […]
11/20/20230
Episode Artwork

Laŭplaĉe longa forpermeso

Konforme al la pola Laborkodo laborantoj depende de la laborstaĝo povas ricevi 20- aŭ 26-tagan ripozigan forpermeson. Tamen troviĝas jam firmaoj, kiel Traffit, Bitpanda czy Syzygy Warsaw, kiuj rezignas pri forpermesaj limigoj. Pri laŭplaĉe longa forpermeso interesiĝas 60 procentoj de laborantoj. La labordonantoj 39-procente rilatas neŭtrale al ĉi tiu ideo, 37 procentoj havas pozitivan sintenon. […]
11/20/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.11.2023

En la 1284-a E_elsendo el la 20.11.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Jam la plej proksiman ĵaŭdon komenciĝas la 4-a VK, kadre de kiu nia Redakcio invitas por renkontiĝo kadre de la Movada Foiro, la 23-an de novembro je la 11.00 kaj je la 20.00 horoj laŭ UTC-tempo. • Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas la renkontitaj dum ARKONES, […]
11/20/202327 minutes, 30 seconds
Episode Artwork

Adiaŭe al Terttu Tyynelä, longjara aŭskultantino de la E-Redakcio de PR

El nia arkivo ni ĉerpas fragmente el la interparolo de nia longjara aŭskultantino el Finnlando, Terttu Tyynelä, kiu kun Sirkka Mattlin, ankaŭ el Finnlando, gastis antaŭ nia mikrofono post la renkontiĝo kun aŭskultantoj dum la UK en Rejkjavivko, en 2013. Interpaprolis red. Barbara Pietrzak El la elsendo 15.11.2023 – 06′ 46″
11/15/20230
Episode Artwork

Pramalnovaj kaj originaj fagaj arbaroj en la polaj Karpatoj

La komencaj tagoj de aŭtuno tradicie vekas ravajn asociaciojn kaj logas pro bunto de la arbofoliaro, kiu perdante la verdan prezentas la tutan paleton de koloroj – ruĝaj, oranĝaj, flavaj. Ekzemple la fagofolioj alprenas la akroranĝan-ruĝan koloron, plej intensan meze de novembro. Nun de plimulto de la arboj la folioj forfalas, sed ne de la […]
11/15/20230
Episode Artwork

Furora interesiĝo pri la filmo Kamparanoj

Dum la kvar unuaj semajnoj post la premiero de la kandidatigita por Oskar-premio filmo „Kamparanoj”, baze de la romano de Władysław Reymont, la filmon rigardis pli ol unu miliono da spektantoj. Tio ebligas konstati, ke la surekranigita la 13-an de oktobro filmo estas nunjare la plej bona pola kinobildo. La filmon „Kamparanoj” reĝisoritan de DK […]
11/15/20230
Episode Artwork

Rekonstruita figuro el Boim-familia kapelo en Lvovo

Pli ol 400-jara figuro de Zorgoplena Kristo estas la ĉefobjekto de la ekspozicio „Tio, kio ne estas videbla” en la artgalerio de la pola kulturministerio, prilaborita de la Nacia Instituto pri la Pola Kultura Heredaĵo Eksterlande „Polonika”. Ĝis la 25-a de novembro dum unu monato ĝi prezentas kulisojn de la konservistaj laboroj pri la figuro, […]
11/15/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.11.2023

En la 1283-a E_elsendo el la 15.11.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian hodiaŭan felietonon ni dediĉas al la fago-arbaroj en la Nacia Parko de Bieszczdy-montoĉeno ekde 2021 troviĝantaj en Unesko-listo de la monda kulturheredaĵo. • La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la postkonservista ekspozicio prezentanta la renovigitan de polaj specialistoj figuron el Boim-katedralo en Lvovo; al […]
11/15/202329 minutes, 8 seconds
Episode Artwork

La funkciado de la homa cerbo dum videokontaktoj

Virtualaj renkontiĝoj, videokonferencoj, distanca reta laboro estis nia realo en la pandemiaj kondiĉoj. Kaj eĉ se nun denove realaj, fizikaj kunvenoj, kongresoj eblas ni aprezas la eblecon de hibridaj eventoj. Sed kiel ni funkcias en tiu nova realo, kiel funkcias nia cerbo? Profesorino Joy Hirsch el Yale-universitato kun sia kolektivo decidis esplori ĉi tiun demandon […]
11/10/20230
Episode Artwork

Porokaza arĝenta monero de la Nacia Pola Banko

La Nacia Pola Banko encirkuligis arĝentan kolektistan moneron kun la valoro de 10 zlotoj, dediĉitan al la ideo de la plej granda patriota manifestiĝo en Pollando, la Marŝo de Sendependeco el la 11-a de novembro. La kolektistaj moneroj kaj monbiletoj de la Nacia Pola Banko memorindigas gravajn eventojn, omaĝas polajn heroojn, elstarajn individuojn kaj aŭtoritatulojn. […]
11/10/20230
Episode Artwork

La 105-a datreveno de la regajnita suverenco

Jam la 12-an fojon en novembro okazas la kampanjo de libera vizitado de la polaj reĝaj rezidejoj. Kadre de ĝi ili disponigas al la publiko signifan parton de siaj kolektoj kaj vizitadon de daŭrantaj en ili konstanataj kaj porokazaj ekspozicioj, partoprenon en specialaj programoj, kiujn tiuokaze ili organizis. Komence de la kampanjo siajn pordojn por […]
11/10/20230
Episode Artwork

Polaj urboj aspirantaj al Eŭropa Ĉefurbo de Eŭropo 2029

6 jarojn antaŭ la solenadoj, ligitaj kun la proklamo de la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo-2029 12 polaj urboj kandidatiĝis por ĉi tiu titolo. El inter ili la pola kultuministerio elektis kvar, t.e. Lublin, Katowice, Bielsko-Biała kaj Kołobrzeg. La titolo Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo estas atribuata al du aŭ tri uniaj urboj, urboj el EOG/EFTA kaj […]
11/10/20230
Episode Artwork

La reĝaj rezidejoj libere viziteblaj

Jam la 12-an fojon en novembro okazas la kampanjo de libera vizitado de la polaj reĝaj rezidejoj. Kadre de ĝi ili disponigas al la publiko signifan parton de siaj kolektoj kaj vizitadon de daŭrantaj en ili konstanataj kaj porokazaj ekspozicioj, partoprenon en specialaj programoj, kiujn tiuokaze ili organizis. Komence de la kampanjo siajn pordojn por […]
11/10/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.11.2023

En la 1282-a E_elsendo el la 10.11.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni referencas al literaturo en nia programo, prezentante la 140-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. • En ampleksa novaĵbulteno ni informas pri polaj urboj klopodantaj pri la titolo de La Kultura Ĉefurbo de Eŭropo; […]
11/10/202325 minutes, 49 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.11.2023

En la 1281-a E_elsendo el la 05.11.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa felietono de Michał Łabenda estas dediĉita al la kandidatigoj de poloj por la plej prestiĝa premio en la filma branĉo, Oskar-statuetoj. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri ekspozicio dediĉita al Mikołaj Kopernik en la konstruaĵo de Curia Iulia  ĉe Forum Romanum; […]
11/5/202324 minutes, 55 seconds
Episode Artwork

Polaj nomumoj por Oskar-premio – Michał Łabenda

Ĉiujare en oktobro komenciĝas la elekta sezono por Oskar-nomumoj, la premio de la Usona Filmakademio en la branĉo de fremdlingvaj filmoj. Partoprenantaj landoj sendas po unu filmkandidaton al la Akademio de Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj, kiu unue nomumas por la premio kelkajn el ili, kaj poste anoncas la venkinton. Kompreneble, informoj pri ĉi tiu branĉo […]
11/5/20230
Episode Artwork

La 2-a Internacia Chopin-konkurso per historiaj instrumentoj

En oktobro okazis la 2-a Internacia Chopin-konkurso per historiaj instrumentoj organizata de Nacia Instituto, Frederiko Chopin. La unuan premion akiris Eric Guo el Kanado, la duan polo Piotr Pawlak, la 3-an egalrangan lokon gajnis Angie Zhang el Usono kaj Yonghuan Zhong el Ĉiinio. La konkurson povis partopreni pianistoj naskiĝintaj en la jaroj 1988-2005 baze de […]
11/5/20230
Episode Artwork

Ekspozicio pri Kopernik en la roma Curia Iulia

En la historia kontruaĵo Curia Iulia – la iama loko de la senatanaj debatoj en la antikva Romo ĉe Forum Romanum – funkcias ekspozicio „Kopernik kaj la mondrevolucio”. Temas pri granda itala-pola art-scienca iniciato okaze de la 550-a naskiĝdatreveno de la astronomo daŭronta ĝis la 29-a de januaro 2024. La ekspozicio prezentas la mondon de […]
11/5/20230
Episode Artwork

Oraj numismataĵoj en la Muzeo de Emeryk Hutten-Czapski

Antaŭ 120 jaroj la Nacia Muzeo en Krakovo riĉiĝis per kolekto de eksterordinaj numismataĵoj de grafo Emeryk Hutten-Czapski, kiu enhavas entute 11 mil objektojn. Tiu ĉi elstara sciencisto, kolektisto kaj bibliofilo postlasis krome interesajn kolektojn de grafikaĵoj, armeaj memoraĵoj, teksaĵoj, distingoj, ceramikaĵoj, vitraĵoj kaj riĉan librokolekton. Ekde la 20-a de oktobro 2023 en la Nacia […]
11/5/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.10.2023

En la 1280-a E_elsendo el la 30.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org: Antaŭ kelkaj tagoj forpasis prof. Erich-Dieter Krause,  konata germana vortaristo kaj leksikografo, akademiano. El nia arkivo ni elektis adiaŭe interparolon, kiun en aprilo 1999 faris red. Andrzej Pettyn interparolante kun li pri aperonta dum la Berlina UK  Granda Esperanta-Germana Vortaro. • En la komencaj aktualaĵoj ni […]
10/30/202323 minutes, 16 seconds
Episode Artwork

Rememoromaĝe al profesoro Erich Dieter Krause

Antaŭ kelkaj tagoj (18.10.2023) forpasis prof. Erich Dieter Krause, akademiano, konata germana vortaristo kaj leksikografo. El nia arkivo ni elektis adiaŭe interparolon, kiun en aprilo 1999 faris red. A. Pettyn interparolis pri aperonta dum la Berlina UK lia Granda Esperanta-Germana Vortaro. taśma – Interparolis redaktoro Andrzej Pettyn El la elsendo 30.10.2023 – 09′ 30″
10/30/20230
Episode Artwork

Spuroj de la kosmaj veturiloj en la atmosfero

Sciencistoj delonge suspektas, ke la kosmaj flugoj povas influi la suprajn tavolojn de la atmosfero, t.e. stratosferon, kvankam ĉi rilataj esploroj ne estis/as facilaj. Entreprenis ilin scienca kolektivo sub la gvido de profesoro Dan Murphy el Purdue universitato kaj NOAA-agentejo. Helpe de aviadiloj flugantaj en la alteco de 19 kilomentroj super la Tero en la […]
10/30/20230
Episode Artwork

Nova lingva politiko en Belorusio

La Ĉambro de Reprezentantoj de la belorusa Nacia Asembleo akceptis leĝon pri konscienclibereco, kiu reguligas la agadon kaj leĝan statuson de religiaj organizaĵoj. La enkondukitaj ŝanĝoj antaŭvidas, ke la religia klerigo devas esti gvidata nur en la ŝtataj lingvoj, t.e. ruse kaj beloruse. En julio 2023 en Belorusio estis amendita leĝo „Pri lingvoj”. La amendo […]
10/30/20230
Episode Artwork

Polaj malliberigitoj povas studi

De dek jaroj la Katolika Universitato de Lublin – la orienta Pollando – ebligas al malliberigitoj akiri superan edukitecon. Dum la nunjara akademia jaro 2023/24 la studojn komencis 23 personoj. Rekrutigo de studentoj okazas tradicie en la tuta lando, t.e. en pli ol 100 malliberejoj. La universitato proponas al ili bakalaŭrajn kaj magistrajn studojn pri […]
10/30/20230
Episode Artwork

”Lupoj. Hitorioj veraj” kun EMYS-premio

La germana versio de la bildstrio „Lupoj. Historiaj veraj”, eldonita de Moritz Verlag ricevis la premion EMYS pro la plej bona nefikcia libro por infanoj kaj junuloj. Aŭtoras ĝin Michał Figura el la Ekologia Subinstituto de la Biologia Fakultato de la Varsovia Universitato kaj Aleksander kaj Daniel Mizieliński, kiuj ankaŭ ilustris ĝin. La libro „Lupoj. […]
10/30/20230
Episode Artwork

Korczak-Ziółkowski kaj lia rokskulptaĵo de Freneza Ĉevalo

Antaŭ 115 jaroj en Bostono naskiĝis nia hodiaŭa heroo Korczak-Ziółkowski, poldevena usona skulptisto. Al Usono en la 19-a jarcento venis lia avo, grafo Ignacy Ziółkowski. Liaj gepatroj Anna kaj Józef kiam la knabo havis apenaŭ du jarojn pereis en tragika akcidento. La orfiĝinta infano pasigis la unuajn vivojarojn en diversaj infandomoj, estis transdonita al vicfamilio […]
10/25/20230
Episode Artwork

La 30-jariĝo de la Pola Instituto en Duseldorfo

En la urbodomo de Duseldorfo, Nordrejn-Vestfalio ĝis la fino de novembro nunjare daŭras jubilea ekspozicio lige kun la 30-jariĝo de la Pola Instituto en ĉi tiu urbo. La dulingva ekspozicio per 24 inform- kaj bildtabuloj gvidas tra temoj, kiuj difinas la ĉefpunktojn de la ĝisnuna laboro de la Instituto. Temas i.a. pri Arto kaj Dezajno, […]
10/25/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.10.2023

En la 1279-a E_elsendo el la 25.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Ni prezentas felietonon dediĉitan al Korczak Ziółkowski, poldevena usona skulptisto, la aŭtoro de unu el la plej grandaj rokskulptaĵoj en la mondo dediĉita al la heroo de siuoj en la Suda Dakoto, Freneza Ĉevalo. • En la kulturkroniko ni informas pri la kandidatigo de la […]
10/25/202325 minutes, 31 seconds
Episode Artwork

La legejoj de la Nacia Biblioteko por prestiĝa premio

Inter 326 proponoj el 38 landoj kandidatigitaj por la plej grava eŭropa arkitektura premio, European Union Prize for Contemporary Architecture – Mies van der Rohe Awards, troviĝas modernigo de la legejoj de la Pola Nacia Biblioteko. Jam la kandidatigo mem estas granda distingo, ĉar en ĉiu lando krom la landaj arkitekturaj institucioj kaj organizoj okupiĝas […]
10/25/20230
Episode Artwork

Kun Geoffrey Greatrex pri Kanada E-movado kaj liaj profesiaj laborfacetoj

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Geoffrey Greatrex, la prezidanto de la Kanada E-Asocio, kun kiu ni parolas pri la movado en la lando de la pasintjara UK, krome pri liaj profesiaj taskoj kaj la traduko i.a. en Esperanton el la malnovgreka de historio de militoj de Prokopio de Cezareo. [ta,sma] Interparolis red. Barbara Pietrzak El […]
10/20/20230
Episode Artwork

Aŭdomerkatado

“Klasika muziko spronas klientojn al pli facila akcepto de altaj prezoj, ĉar ĝi rilatas al lukso. Ni aĉetas impulseme, kiam ni aŭdas rapidritmajn sonojn. Se ni scias kiel muziko influas niajn emociojn, ni povas krei nian propran akustikan sukurilon, opinias doktorino Sylwia Makomaska el la Muzikologia Instituto de la Varsovia Universitato. Ŝi gvidas esplorojn psikoakustikajn, […]
10/20/20230
Episode Artwork

Krakovo denove multnombre logas eksterlandajn turistojn

Laŭ la donitaĵoj de la Krakov-regiona Turisma Organizo ĉi-somere oni notis 174-procentan kreskon de eksterlandaj turistoj kompare al la feria sezono 2022. Se temas pri la landaj turistoj en la regiono situacio estas stabila kaj temis pri 3,4 milionoj da personoj. La nunjara aŭgusto estis la unua monato, en kiu la nombro de eksterlandaj turistoj […]
10/20/20230
Episode Artwork

Poloj konsumas ĉiam pli da legomoj kaj fruktoj

La nunjara somera sezono elmontris, ke poloj efektive ŝanĝas siajn manĝokutimojn. Ĉiam pli ofte ili rimarkas ligon inter tio, kion ili konsumas kaj kia estas ilia bonfaro kaj sanefikoj. Laŭ la antaŭnelongaj ekzamenoj de la merkata esploraganetejo, Kantar Pl la somera sezono 2023 konfirmis la daŭran kreskotendencon de la konsumado de fruktoj kaj legomoj. Preskaŭ […]
10/20/20230
Episode Artwork

Trajne el Varsovio al Munkeno

Jam ekde la 10-a de decembro 2023 la pasaĝeroj de la Pola Fervojo PKP povos veturi rekte per la nokta trajno el Varsovio al Munkeno. La ĉefurbo de Bavario estas unu el la plej belaj germanaj urboj plena de atrakciaĵoj, aparte en la antaŭkristnaska periodo. La nova fervoja konekto el Varsovio al Munkeno kreiĝis kunlabore […]
10/20/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.10.2023

En la 1278-a E_elsendo el la 20.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Geoffrey Greatrex, la prezidanto de la Kanada E-Asocio, kun kiu ni parolas pri la movado en la lando de la pasintjara UK, krome pri liaj profesiaj taskoj kaj la traduko el la malnovgreka de historio de militoj de Prokopio de […]
10/20/202326 minutes, 46 seconds
Episode Artwork

Kun d-ro Mark Fettes, pri kelkaj facetoj ligitaj kun la trandono de Hodler-biblioteko al Varsovio

Al la temo de la Hodler-biblioteko, nun troviĝanta sub la protekto de la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio referencas nia interparolo kun d-ro Mark Fettes. Unu el la ĉefideodonintoj de ĉi tiu entrepreno kompletigas niajn ĝisnunajn informoj per kelkaj nekonataj preparfacetoj al ĉi tiu entrepreno. Interparolis red. Barbara Pietrzak El la elsendo 15.10.2023 – 08′ […]
10/15/20230
Episode Artwork

Minifelietono_ Murpentra Arto en la urba spaco

Ppompaj aŭ malpli pompaj arkitekturaj konstruaĵoj, kiel palacoj, teatroj, operejoj, preĝejoj, monumentoj, statuoj, fontanoj ornamas kaj plibeligas la urban spacon, jen revokante raviĝon jen starante kvazaŭ nerimarkite preter ĉiutaga hasto de la urboloĝantoj. Ili de jarcentoj estas la tradiciaj artelementoj en la spaco de ĉiu granda urbo, certe ne nur granda. Nian scivolemon elvokas ankaŭ […]
10/15/20230
Episode Artwork

Riĉa memoraĵarkivo estos ciferecigita

En la ĉefdomo de la Resurektista Kongregacio en Romo troviĝas riĉa arkivo kun korespondaĵoj kaj notoj de tiom renomaj polaj poetoj, kiel i.a. Adam Mickiewicz, Zygmunt Krasiński kaj Cyprian Kamil Norwid. La historio de la kongregacio, kies sidejo troviĝas proksime al la Hispana Placo, ligiĝas kun la historio de la tn. Granda Elmigrado el la […]
10/15/20230
Episode Artwork

La nigra robo – plia omaĝo al la Januara Insurekcio 1863

Nur komence de septembro pasis la Tago de la Nacia Legado, por kiu estis elektita la romano de Eliza Orzeszkowa „Apud Niemen-rivero”. Tio estis nur iu el la omaĝeventoj dum la Jaro de la Januara Insurekcio 2023, en ĝia 160-a datreveno. Meze de septembro en la Muzeo de Sinjoro Tadeo en Vroclavo – la sudorienta […]
10/15/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.10.2023

En la 1277-a E_elsendo el la 15.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • En iu el niaj sondokumentoj el Torina UK ni parolis pri la informprogramero dediĉita al la Biblioteko Hector Hodler kaj ĝia nova sidejo en Varsovio. Al la temo de la biblioteko, nun troviĝanta sub la protekto de la Pola Nacia Biblioteko referencas nia interparolo kun […]
10/15/202328 minutes, 5 seconds
Episode Artwork

Kun d-ro Ulrich Lins pri liaj nunaj laboroj

La 108-a UK en Torino estis la okazo gastigi antaŭ nia mikrofono konatan E-historiiston, d-ron Ulrich Lins kaj intervjui lin pri liaj aktualaj laboroj. Ili ligiĝas kun laboro pri faka artikolo por eksterkomunuma revuo pri iu faceto en historio de E-movado. Ĝi estas ligita kun du esperantistaj figuroj junaĝe ankaŭ komunistaj aktivuloj: Kurisu Kei el […]
10/10/20230
Episode Artwork

Sekvoj de plezurlegado

Personoj, kiuj ekde la frua infanaĝo legas pro plezuro pli sukcese solvas kognajn testojn, karakteriziĝas – enirante la adoleksan aĝon – per pli bona psika sano. Tion konstatis esploristoj el Kembriĝo, Warwick kaj Fudan baze de esploroj faritaj inter 10 mil usonaj dekkelkjaruloj. Oni komparis donitaĵon pri infanoj, kiuj komencis la plezurlegadon inter la 2-a […]
10/10/20230
Episode Artwork

Maltrankviliga kresko de tumorkazoj ĉe gejnunuloj

Estas multaj kialoj, pro kiuj la homa ĉelo povas kvazaŭ freneziĝi kaj komenci senrege multiĝi kaj transformiĝi en malignan tumoron. La fumado, ekzemple, kaŭzas mutaciojn alkondukantajn al senmodera reproduktiĝo de ĉeloj. Krome alkoholo, troa sunefikado kaj pluraj aliaj faktoroj povas favori erarojn en la ĉela reproduktiĝado. Kvankam aĝo daŭre estas unu el la ĉefaj faktoroj […]
10/10/20230
Episode Artwork

_Polaj lernantoj en Internacia Edukcentro pri Auschwitz

Ĉi-aŭtune en Internacia Edukcentro pri Auschwitz kaj Holkaŭsto komenciĝas edukprogramo por lernantoj el la lastaj klasoj de la bazaj kaj el la superbazaj lernejoj. Tie en oktobro kaj novembro ili partoprenos la muzeajn renkontiĝojn kun saviĝintaj viktimoj de la germana koncentrejo sur la pola teritorio, kadre de la projekto „Ke mi sukcesu rakonti al vi”. […]
10/10/20230
Episode Artwork

Pollando inter ĉefaj eksportantoj de ĉekolado

Laŭ la plej nova raporto de la firmao Wedel „Monda kaj pola ĉokoladmerkatoj” baze de analizoj de la opinisonda Nielson rezultas, ke la pozicio de Pollando daŭre estas tre bona. La valoro de ĉi tiu merkato en Pollando inter junio 2022 kaj julio 2023 kreskis je pli ol 17 procentoj ĝis la nivelo de 10 […]
10/10/20230
Episode Artwork

Nederlanda Bol.com liveras librojn verkitajn de AI

La plej granda nederlanda vendoplatformo Bol.com liveras i.a. centojn da libroj verkitaj de AI. Tio koncernas ĉefe turismajn gvidlibrojn, lingvajn konsillibrojn kaj librojn kun kuirreceptoj. Laŭ la radiostacio BNR post la analizo de unuopaj ĉapitroj tio estas evidenta. La Babilroboto kreas ne sole e-librojn, sed ankaŭ iliajn paperajn versiojn, kies prezo varias inter kelkaj kaj […]
10/10/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.10.2023

En la 1276-a E_elsendo el la 10.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni referencas al varmaj someraj tagoj de la 108-a UK en Torino prezentante intervjuon kun d-ro Ulrich Lins pri lia prilaborado de la artikolo por la faka revuo pri iu faceto en historio de E-movado, ligita kun du figuroj siatempe ne nur esperantistoj, sed […]
10/10/202329 minutes, 14 seconds
Episode Artwork

Koninda polo – Kazimierz Nowak

Post kelkaj tagoj pasos la laŭvica mortodatreveno de nia hodiaŭa heroo en la ciklo „Koninda polo”. Kazimierz Nowak, ĉar pri li temas, ne estas vaste konata. Dume temas pri la pola mondvojaĝanto, agnoskita kiel la pioniro de la pola raportaĵo. Li famiĝis pro sia soleca vojaĝo al Afriko en la jaroj 1931-1936, dum kiu li […]
10/5/20230
Episode Artwork

Somera espozicio de japana artisto en Poznano

Somere en la Nacia Muzeo de Poznano estis prezentita ekspozicio dediĉita al la ĝisnuna kreado de unu el la plej renomaj en la mondo japanaj projektantoj Kenya Hara, aktuale loĝanta kaj laboranta en Tokio. De 40 jaroj li estas ligita kun Nippon Design Center, kadre de kiu li gvidas projektan studion Hara Design Institute. La […]
10/5/20230
Episode Artwork

Kajero kun poeziaĵoj el Auschwitz

Kajero kun poeziaĵoj de malliberigitinoj el germanaj koncentrejoj, titolita „Kajero kun poeziaĵoj el Auschwitz” kreiĝis laŭ la iniciato de la Pola Instituto en Stokholmo kaj estis la unuan fojon prezentita dum la Librofoiro en Gotenburgo, okazinta lime de septembro kaj oktobro nunjare. La poezikajero enhavanta la manuskriptojn konserviĝis dank’ al la malliberigitino de la koncentrejoj […]
10/5/20230
Episode Artwork

Latva filmo pri polino kandidatigita al Oskar-premio

En la latvaj kinejoj la lastan tagon de septembro aparis filmo „Mia libereco” dediĉita al pola aktivulino en ĉi tiu lando. Temas pri historia dramo rakontanta pri unu el la plej gravaj figuroj en la tempo, kiam Latvio batalis por sendependeco. Latvio kandidatigis la filmon al Oskar-premio. Ĝia heroo estas Ita Kozakiewicz, establinto de la […]
10/5/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.10.2023

En la 1275-a E_elsendo el la 05.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa felietono pri koninda polo proksimigas la figuron de la pioniro de la pola mondvojaĝa raporto, Kazmierz Nowak, kiu en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento du fojojn transpaŝis – ĉefe bicikle – Afrikon de la nordo al la sudo, de la sudo […]
10/5/202329 minutes, 24 seconds
Episode Artwork

Kun Sara Spanò kaj Francesco Maurelli marĝene de ilia 7-a nuptodatreveno

Dum la lasta ARKONES (15-17.09.23) inter multaj partoprenantoj de la evento en Poznano troviĝis ankaŭ Sara Spanò kaj Francesco Maurelli. Koincide dum ĉi tiu semajnfino pasis la sepa datreveno de ilia geedziĝo. Tio estis la okazo por ripeti gratulojn kaj bondezirojn por ilia daŭra kaj feliĉa vivovojo, sed krome retrorigardi por iom paroli pri iliaj […]
9/30/20230
Episode Artwork

Subiĝemo al la publikaj falsaj informoj

Misinformado, falsaj publikaj informoj apartenas al la plej grandaj defioj, kiujn frontas demokarataj landoj en la cifereca epoko. Sciencistoj atentigas pri tio kiel falsaj publikaj informoj influas la diverĝon de la valorsistemoj en la plej grandaj landoj. Por kompreni, kie kaj kiamaniere kontraŭbatali la misinformadon estas necesa komuna instrumento por mezuri la subiĝemon al falsaj […]
9/30/20230
Episode Artwork

La pola ekologia movado kandidatigita al Ekologia Nobel

La iniciatita en Krakovo movado Pola Fumnebula Alarmo – PAS – membriganta 50 lokajn kontraŭfumnebulajn organizaĵojn – estis kandidatigita al la premio Earth shot Prize Awards, la t.n. Ekologia Nobel-premio en la kategorio „protektado de la medio”. PAS estis nomumita kiel la aŭtoro de la plej plej efika en la mondo socia kampanjo favore al […]
9/30/20230
Episode Artwork

Tago de la Pola Muziko

Morgaŭ, la 1-an de oktobro okazos la kvina eldono de Tago de la Pola Muziko. Temas pri socia kampanjo populariganta la polan muzikon kaj kreskiganta/kreskigonta la konscion de poloj pri la signifo de muziko por la evoluo de la pola kulturo kaj… mastrumado. La kulimina momento de la tago estos unu horo inter la 10-a […]
9/30/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.09.2023

En la 1274-a E_elsendo el la 30.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Dum la septembra ARKONES inter multaj partoprenantoj de la evento en Poznano troviĝis ankaŭ Sara Spanò kaj Francesco Maurelli. Koincide dum ĉi tiu semajnfino pasis la sepa datreveno de ilia geedziĝo. Tio estis la okazo por ripeti gratulojn kaj bondezirojn por ilia daŭra kaj feliĉa […]
9/30/202327 minutes, 35 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.09.2023

En la 1273-a E_elsendo el la 25.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni gastigas antaŭmikrofone du esperantistojn. Unue nia gasto estas studento de la Interlingvistikaj Studoj, Fábio Fortes el Brazilo, kiu lunde kun nia redakcio faris rekonviziton ĉe kelkaj vizitindaj lokoj en Varsovio. Sekve Maciej Jaskot interparolas kun Rafał Darasz, la reprezentanto kaj estrarano de Pola […]
9/25/202330 minutes, 30 seconds
Episode Artwork

Interparolo pri la Pola Esperanto-Junularo kun ĝia aktivulo, Rafał Darasz

En la antaŭmikorofona renkontiĝo kun nia redakcio, eksa prezidanto de PEJ kaj nun ĝia estrarano Rafał Darasz informas pri la ĝisnuna kaj pliaj planoj de la pola sekcio de TEJO. Interparolis red. Maciej Jaskot El la elsendo 25.09.2023 – 09′ 01″
9/24/20230
Episode Artwork

Kun Fábio Fortes el Brazilo pri vizitoj en Krakovo kaj Varsovio

Lunde, la 25-an de septembro kun Fábio Fortes en Brazilo nia redakcio faris rekonviziton ĉe kelkaj vidindaj lokoj en pola ĉefurbo. Nia gasto dividas siajn impresojn pri ĉi tiu vizito en Varsovio kaj pli frua en Krakovo, aparte en la iama germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau. Interparolis red. Barbara Pietrzak El la elsendo25.09.2023 – 08′ 24″
9/24/20230
Episode Artwork

Kvin ekspozicioj dum la lasta jarkvarono en la Reĝa Kastelo

La varsoviaj kulturŝatanoj kaj gastoj de la pola ĉefurbo ricevis belan imformon de la Reĝa Kastelo, anoncinta por la lasta jarkvarono 2023 kvin novajn, portempajn ekspoziciojn. Jam komence de oktobro estos konatiĝi kun la „Genio de Lvovo”, 91 tolaĵoj el la Artgalerio de Borys Woźniacki kaj el la kolektoj de la Historia Muzeo de Lvovo. […]
9/24/20230
Episode Artwork

Sepultaj solenaĵoj de prof. Aleksander Brückner

La plej proksiman vendredon dum solena ceremonio estos venigita el Berlino kaj sepultita en Krakovo urno kun la postmortaj restaĵoj de profesoro Aleksander Brückner. Temas pri elstara pola sciencisto-slavisto, historiisto de la pola literaturo kaj kulturo, la estro de la katedro de slavistiko en la Berlina Univesitato dum 43 jaroj. Dank’ al li slavistiko en […]
9/24/20230
Episode Artwork

Augusto CASQUERO DE LA CRUZ forpasis

La 19-an de septembro mortis en Valencio konata hispana movada organizanto kaj E-instruisto, kiu krom en Hispanio (Madrido kaj Valencio) instruis i.a. Esperanton ankaŭ eksterlande i.a. en la E-Studumo de la Monda Turisma Centro en Bydgoszcz, Pollando. En nia sondokumenta omaĝa rememoro ni citas lian saluton, eldiritan kiel la prezidanto de LKK de la Valencia […]
9/20/20230
Episode Artwork

Nekonata propreco de metalo

Simile kiel la homa haŭto cikatriĝas post tranĉo aŭ alia haŭtolezo, iuj malgrandaj fendoj en metalo, en adekvataj cirkonstancoj, riparas sin mem malaperante, kvazaŭ neniam estus okazinta fendo. Tiun surprizan kaj hazardan malkovron faris esploristoj el Masaĉuseca Instituto de Teknologio, sekve priskribinte ĝin en la periodaĵo „Nature” – Naturo. Grupo de sciencistoj el la landaj […]
9/20/20230
Episode Artwork

Pli da flugkonektoj el Nederlando al Pollando

La nederlanda KLM decidis grandigi la flugkonektojn el Amsterdamo al diversaj polaj urboj, ofertonte en la aŭtuna-vintra sezono 102 flugkonektojn semajne. Aktuale KLM proponas flugojn el la Nederlando al kvin polaj urboj – Gdansko, Poznano, Krakovo, Varsovio-Okęcie kaj Vroclavo. Baldaŭ la flugkonektoj grandiĝos je duono. Plimulto el la menciitaj flughavenoj havos po unu plia flugkonekto, […]
9/20/20230
Episode Artwork

Reguligoj kontraŭ la malŝparao de nutraĵoj

Laŭ raporto de la Eŭropa Parlamento sume ĉiuj uniaj landoj foĵetas jare 88 milionojn da tunoj da nutraĵoj. El tiu kvanto 8,8 milionoj da tunoj estas malŝparataj pro malbona interpretado de etikedoj. Tio sekvas el esploroj faritaj en 2019. Por plimulto de la konsumantoj produktoj post la finiĝo de ilia validecoperiodo estas nefreŝaj kaj estas […]
9/20/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.09.2023

En la 1272-a E_elsendo el la 20.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Multan parton de nia elsendo ni dediĉas al la forpasinta en Valencio (19.09.2023) konata hispana esperantisto, aktivulo de la tiea E movado, Augusto Casquero. Krom organiza laboro li ankaŭ multan tempon dediĉis al la E-instruado en tiaj lokoj kiel Madrido, 6 jarojn en la Fakultato […]
9/20/202327 minutes, 41 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.09.2023

En la 1271-a E_elsendo el la 15/18.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia antaŭmikrofona gasto estas prof-o Mark Fettes, kun kiu ni interparolas pri lia lekciado pri la E-Movado dum la aŭtuna – ĵus finiĝinta sesio de Interlingvistikaj Studoj; Pri la divido de la post-prezidaj, post-panemiaj kaj por-planedaj pripensoj dum la 37-a ARKONES. • La komencaj kulturkronikaj […]
9/18/202327 minutes, 33 seconds
Episode Artwork

Profesoro Mark Fettes lekciis pri la E-movado dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano

Nia antaŭmikrofona gasto estas prof-o Mark Fettes, kun kiu ni interparolas pri lia lekciado pri la E-Movado dum la aŭtuna – ĵus finiĝinta – sesio de Interlingvistikaj Studoj; Pri la divido de la post-prezidaj, post-panemiaj kaj por-planedaj pripensoj dum la 37-a ARKONES, laboroj en CED kaj ESF kaj verkoplanoj. El la elsendo 15.09.2023 – 11′ […]
9/15/20230
Episode Artwork

Nova eksponaĵo en Puszczykowo

Ekde 49 jaroj en la loko Puszczykowo apud Poznano ekzistas Muzeo – Literatura Laborejo de Arkady Fiedler (1894-1985). Temas pri unu el la plej konataj polaj mondvojaĝantoj kaj verkistoj, kiu partoprenis 30 ekspediciojn kaj mondvojaĝojn. Ilia frukto estis pli ol 32 libroj aperintaj en 23 lingvoj en pli ol 10-miliona eldonkvanto. Post lia morto la […]
9/15/20230
Episode Artwork

La varsovia Reĝa Kastelo riĉiĝis per pentraĵo de Paolo Uccello

La kolekto de la Reĝa Kastelo en Varsovio riĉiĝis per la tolaĵo “Madono kun Di-Infano”, pentrita en Florenco ĉirkaŭ 1430. La verkon aŭtoras Paolo Uccello, unu el la ĉefaj artistoj de la itala Renesanco. Informoj pri la aĉeto de ĉi tiu unika pentraĵo estis anoncitaj komence de septembro dum la gazetara konferenco de profesoro Wojciech […]
9/15/20230
Episode Artwork

Alfirmado de sonoj je haŭtsignaloj

La diplomlaboraĵo de inĝeniero Jakub Zelka ricevis la premion Engineer 4 Science 2023. Temas pri konkurso por la plej bonaj diplomverkoj en la plej grandaj kaj plej gravaj teknikaj altlernejoj de Pollando organizata kunlabore kun tiaj firmoj kiel Intel aŭ Samsung Electronics. Inĝeniero pri biomedicino Jakub Zelka el Opole-Politekniko estis premiita pro la aranĝaĵo por […]
9/10/20230
Episode Artwork

Kreskanta populareco de la nederlanda filologio

En Pollando kaj en aliaj landoj de la regiono kreskas inter la studentoj la populareco de la nederlanda lingvo. En Vroclavo funkcias Katedro de la Nederlanda Filologio, la plej granda en la centra-orienta Eŭropo. Tie la nederlandan dum la bakalaŭraj kaj magistraj studoj lernas ĉiujare inter 170 kaj 200 studentoj. Temas pri la sama nombro […]
9/10/20230
Episode Artwork

Pli ol 37 mil invadspecioj

Laŭ la raporto de Internacia Platformo pri Biologia Varieco kaj Ekosistemaj Servoj (IPBES) en la ekosistemoj de la tuta mondo estis konstatitaj 37 mil fremdaj specioj. Pli ol 3, 5 mil kalkuliĝas al specioj nocivaj, grave minacantaj al la naturo kaj la kvalito de la homa vivo. Krom dramecaj ŝanĝoj en la biologia diverseco kaj […]
9/10/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.09.2023

En la 1270-a E_elsendo el la 10.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia sondokumenta parto rilatanta al la 108-a UK en Torino referencas al la dumkongresa debato pri spiritismo kaj migrado kadre de la renkontiĝo de Eldonejo Lorenz. Post ĝi antaŭ nia mikrofono gastis la preleganto, Paulo Sergio Viana, sed la temo de nia interparolo superis la […]
9/10/202325 minutes, 43 seconds
Episode Artwork

La Nacia Legado 2023 Apud Niemen-rivero

Fine de aŭgusto en la reta paĝo de la pola prezidento aperis invito por la nunjara eldono de la Tago de la Nacia Legado. Ĝi okazos sabaton, la 9-an de septembro kaj kiel legaĵo jam antaŭlonge estis elektita la romano de Eliza Orzeszkowa „Apud Niemen-rivero”. Tio estas la plej konata romano de Eliza Orzeszkowa, kiu […]
9/5/20230
Episode Artwork

Krakovo ekde 45 jaroj sur Unesko-listo

Nunjare Krakovo solenas la 45-jariĝon de la apero de la malnova ĉefurbo de Pollando sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. La ĉefaj solenaĵoj disvolviĝos en la urbo inter la 7-a kaj la 9-a de septembto. La 7-an en la palaco Krzysztofory la estos inaŭgurita ekspozicio proksimiganta la laboron de la Socia Komitato […]
9/5/20230
Episode Artwork

Restaŭrita krono sur la turo de Maria-baziliko en Krakovo

La turon de la Maria-baziliko en Krakovo denove ornamas la 17-jarcenta krono post la restaŭristaj laboroj. Ĝi pezas 350 kilogramojn, ĝia diametro egalas al 3,5 metroj kaj alteco al 1,2 metroj. La konservistaj laboroj koncernis ĉiujn elementojn de la krono kaj ŝlosila estis ĝia galvaniza reorumado, dank’ al kio la ortavolo estas pli dika kaj […]
9/5/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.09.2023

En la 1269-a E_elsendo el la 05.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa sondokumenta retrorigardo al la 108-a UK en Torino enhavas la alparolon de Pascal Dubourg Glatigny kun interveno de Bernhard Tuinder dum la vendreda programero de la 108-a UK en Torino dediĉita al prezento kaj publika debato pri la transdono de la historia arkivo […]
9/5/202331 minutes
Episode Artwork

La rolo de timuso en la plenkreskula vivo

La plej novaj ekzamenoj sugestas, ke la organo, kiun oni traktis kiel senutilan en la plenkreskula vivo tamen gravas. Kiel informis antaŭnelonge fakuloj en la medicinista periodaĵo New England Journal of Medicine ĝi havas ŝlosilan signifon por la ĝenerala sanstato de plenkreskuloj, por preventi tumorojn kaj eble eĉ aŭtoimunologiajn malsanojn. Temas pri timuso, glando de […]
8/30/20230
Episode Artwork

Nova lernojaro por polaj infanoj ne nur en Pollando

La 4-a de septembro signifas novan lernojaron por infanoj ne nur en Pollando. Ĉirkaŭ 100 infanoj el polaj familioj komencos la novan lernojaron en la Pola Lernejo ĉe la Pola Ambasado en Romo. En ĝia programo la infanoj en la kompletiga instrusistemo akiros konojn pri la pola lingvo kaj Pollando, sendepende de sia lernado en […]
8/30/20230
Episode Artwork

Favore al la ciferecaj kompetentoj de lernantoj

Ekde la lernojaro 2023/24 ĉiujare laŭvicaj jaraloj de lernantoj el la 4-aj klasoj de la bazaj publikaj kaj nepublikaj lernejoj ricevos senpage tekokomputilojn. Pri ilia aĉeto zorgos oficejo de la ministro pri informdiko baze de donitaĵoj de kleriginistro pri nombro de lernantoj en ĉi tiu grupo. Sekve la tekokomputiloj trafos al la lernejoj, kiuj transdonos […]
8/30/20230
Episode Artwork

Ventoturbinaj parkoj ĉe pola Balta Maro

Venontjare komenciĝos la konstruado de la unua mara ventoturbina parko ĉe apartenanta al Pollando parto de la Balta Maro. Janusz Gajowiecki, la prezidanto de la Pola Ventoenergia Asocio asertas, ke la disvolviĝo de ĉi tiu energisektoro estas la plej granda entrepreno de la pola ekonomio post la dua mondmilito. En la polaj kondiĉoj, ĝuste ventoenergio […]
8/30/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.08.2023

En la 1268-a E_elsendo el la 30.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • En sondokumenta parto rilata al la 108-a UK en Torino ni prezentas trivoĉan interparolon pri la nunjara rikolto de la Belartaj Konkursoj kaj riĉa kongresa programo de Bobelarto gastigante antaŭ la mikrofono la sekretarion de la BK-oj Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) kaj Stela Besenyei-Merger […]
8/30/202329 minutes, 20 seconds
Episode Artwork

Puellae Orantes en Tokio

La Knabina Katedrala Koruso el Tarnów, la suda Pollando, Puellae Orantes prezentiĝos en septembro en Tokio, dank’ al kunlaboro kun la japana Filharmonia Orkestro Tama kaj ĝia direktisto Chikara Imamura. En la koncerta programo troviĝos i.a. „Missa pro Patria” de Łukasz Farcinkiewicz komponita por la 100-jariĝo de la revenigita suverenco de Pollando, komponaĵoj de Frederiko […]
8/25/20230
Episode Artwork

La 200-jariĝo de la Muzeo de Lubomirski-princoj

Per la ekspozicio „Muzeo kreiĝinta el amo al la arto kaj al la lando”, kiu traktas la historion de la Muzeo de Lubomirski-princoj kaj de ĝiaj plej valoraj kolektoj, estis inaŭguritaj solenaĵoj ligitaj kun ĝia 200-jara jubileo. La muzeo konsisitigana nun parton de la Nacia Ossoliński-Instituto estis inaŭgurita en 1823, kaj por la vizitantoj ĝi […]
8/25/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.08.2023

En la 1267-a E_elsendo el la 25.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa sondokumenta retrorigardo al la 108-a UK en Torino enhavas du antaŭmikrofonajn renkontiĝojn – el la t.n. dumkongresaj koridoraj babiladoj. Tonjo del Barrio, Hispanio, kies unuan foton kun la kongresa flago ni uzis en nia programinfomo antaŭ unu monato rakontas pri sia familia vizito […]
8/25/202329 minutes, 8 seconds
Episode Artwork

Mikrorobotoj ankaŭ en la homa organismo

Etaj robotoj moviĝantaj tra likvaĵo kun la kapturna rapideco iutage povos esti utiligitaj por enkorpaj operacioj. Kvankam tiu vizio ne estas tre proksima, la mikrorobotoj jam kreiĝis. Jin Lee el la Fakultato pri Bilogia kaj Kemia Inĝenierio de la Kolorada Universitato en Boulder kreis etajn aparatojn kun la diametro de 20 mikrometroj, kio estas trioble […]
8/20/20230
Episode Artwork

La unuaj rezultoj de la programo Polaj revenoj

La Nacia Agentejo por la Altlerneja, Akademia Interŝanĝo i.a. gvidas la programon Polaj Revenoj. Ĝis nun en la daŭro de ĝiaj kvin eldonoj utiligis ĝin 71 distingiĝantaj esploristoj revenintaj al Pollando el Britio, Usono, Germanio kaj Svislando. En plimulto ili reprezentis ekzaktajn sciencojn. Aktuale ili realigas projektojn en 14 polaj altlernejoj kaj esplorinstitutoj. Dank’ al […]
8/20/20230
Episode Artwork

Japanaj junuloj plantis en Varsovio memorpomujojn

Komence de aŭgusto liceaj lernantoj el Tsuruga, Japanio plantis ĉ. 100 memorpomujojn ĉe la deklivo de la varsovia Nacia Stadiono lige kun la 101-a datreveno de savo de polaj infanoj el Siberio fare de la japana registaro kaj la Japana Ruĝa Kruco. Post la regajno de la suverenco fare de Pollando en 1918 la posteuloj […]
8/20/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.08.2023

En la 1266-a E_elsendo el la 20.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • En sondokumenta parto rilata al la 108-a UK en Torino ni prezentas sonscenon el la aŭtora koncerto de Grazia Barboni kaj ŝian plenumon de la kanzono de Édith Piaf kun la E-aj kaj francaj vortoj „La vivo en rozoj”. Profesoro Humphrey Tonkin proksimigas al ni […]
8/20/202326 minutes, 4 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.08.2023

En la 1265-a E_elsendo el la 15.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komenca kulturkroniko ni informas pri la 30-a Festivalo de Orgenmuziko en Varsovio kaj pri ekspozicio dediĉita al la itala Quattrocento en la varsovia Reĝa Kastelo. • Sekvas ampleksa parto rilatanta al la 108-a UK en Torino. • El interparolo kun Bengt-Arne Wickström ni […]
8/16/202328 minutes
Episode Artwork

La 30-a Festivalo Orgeno de la varsovia Arkikatedralo

Dum la Internacia Festivalo de la Orgena Muziko en Varsovio ĉiudimanĉe ĝis la 17-a de septembro en la arkikatedralo de s-ta Johano Baptisto prezentiĝas orgenistaj virtuozoj el la tuta mondo. La festivalo ”Orgeno de la Arkikatedralo” kreiĝis en 1994 kaj estas kalkulata al la plej gravaj en Eŭropo. En la nunjara programo abunde aŭdiĝas kaj […]
8/15/20230
Episode Artwork

La itala Quattrocento en la Reĝa Kastelo en Varsovio

Pli ol 160 verkoj de la antikva kaj frurenesanca arto el la plej prestiĝaj muzeoj de Florenco, Romo, Parizo, Londono kaj Vaŝingtono estas rigardeblaj ĝis la mezo de oktobro en la varsovia Reĝa Kastelo. La ekzpozicio bildigas la arton de la itala Quattrocento, verŝajne la plej grava kultura turnperiodo en la homa historio. Kaŭzis ĝin […]
8/15/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.08.2023

En la 1264-a E_elsendo el la 10.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Jam el Varsovio ni retrorigardas al kelkaj programeroj de la lastaj kongrestagoj; dank’ al la antaŭmikrofonaj renkontiĝoj ni krome konatiĝas kun trapaso de kelkaj el publikaj kunsidoj kaj informiĝas pri la E-agadoj en kelkaj ekstereŭropaj landoj. • Shunny rakontas pri sia deĵrado ĉe la Libroservo, […]
8/10/202331 minutes, 22 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.08.2023

En la 1263-a E_elsendo el la 05.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org: troviĝas nia 6-a kaj samtempe lasta sondokumento el Torino. – Ni prezentas – el la Solena Fermo – la raporton de la reĝisoro de la Kongresa Temo, Thomas Bormann. Li legas ankaŭ la kongresan rezolucion. – Nia antaŭmikrofona gasto estas prof. Humphrey Tonkin, kiu raportas pri […]
8/5/202320 minutes, 24 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 03.08.2023

En la 1262-a E_elsendo el la 03.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org: troviĝas nia 5-a raporto el Torino. Antaŭ nia mikrofono gastas prof. Fabrizio Pennacchietti, la rektoro de la nunjara, 76-a Internacia Kongresa Universitato. Ni prezentas fragmenton de la Aŭtora Duonhoro, kiun en la ĵaŭda matena programo havis Mikaelo Bronŝtejn. Pamela en sia raporto rakontas pri la lasta […]
8/4/202322 minutes, 20 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 01.08.2023

En la 1261-a E_elsendo el la 01.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • troviĝas nia laŭvica raporto el Torino. Pri sia laboro kiel ekskursogvidanto rakontas al ni Stefano Menegolli. • Bogusław Ubik-Perski, Esu dividas kun ni siajn spertojn pri la propagandado de Esperanto kaj la nunjara kongreso per la publika uzo de E-flago. • Kelkajn impresojn pri la […]
8/2/202321 minutes, 36 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 31.07.2023

En la 1260-a E_elsendo el la 31.07.2023 Torino: • Aŭdiĝas la lunda raporto pri la 108-a UK en Torino, en kiu komence Pamela Krzypkowska dividas kelkajn impresojn pri iuj el la programeroj, kiujn ŝi partoprenis dum la matena kaj posttagmeza kongresa programo. Sekve gastas ankaŭ nia mikrofono la reĝisoro de la Kongresa Temo, Thomas Bormann […]
8/1/202319 minutes, 53 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.07.2023

En la 1259-a E_elsendo el la 30.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa sonraporto el Torino enhavas interparolon kun la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia per kiu jam post la Nacia Arta Vespero ni retrorigardis al la dimanĉa programo. • La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la podianojn dum la Inaŭguro de la 108-a UK […]
7/31/202317 minutes, 14 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 29.07.2023

En la 1258-a E_elsendo el la 29.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ la unuan fojon ni renkontiĝas en  mallonga sonraporto el Torino, kie ni jam povis sabate vespere renkontiĝi kun venintaj kongresanoj. Atendante dokumentojn ni gastigas antaŭ nia mikrofono reprezentantojn de la venontjara kongreslando, Tanzanio ĉe ilia bunta tablo. Ĉe multaj tabloj dum la Movada Foiro […]
7/30/202312 minutes, 19 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.07.2023

En la 1257-a E_elsendo el la 25.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komenca kulturkroniko ni infomas pri kvin polinoj invititaj al la usona Filmakademio; pri ĉiumonataj historiaj eksponaĵoj en la urbodomo de Bjalistoko; • Sekve ni prezentas sonscenon pri la fermaj momentoj de la 40-a Kongreso de la Pola E-Asocio finiĝinta lastdimanĉe; Nia aŭskultanto el […]
7/25/202332 minutes, 45 seconds
Episode Artwork

Polaj esperantistoj kongresis en Siedlce

Red. Maciej Jaskot partoprenis la 40-an Kongreson de la Pola E-Asocio en Siedlce. Jen lia sonsceno pri la fermaj momentoj de la Kongreso finiĝinta lastdimanĉe. Registris red. Maciej Jaskot El la elsendo 25.07.2023 – 7′ 22″
7/25/20230
Episode Artwork

Kvin polinoj invititaj al la Usona Filmakademio

Kvin polinoj – aktorino Joanna Kulig, filmkameraistino Jolanta Dylewska, reĝisorino Agnieszka Smoczyńska, filmmuntistino Agnieszka Glińska kaj scenografistino Ewa Piaskowska estis invititaj en la konsiston de la usona Akademio de la Filma Arto. Sume la konsisto de la Akadmio vastiĝis je 398 talentaj artistoj el la tuta mondo, reprezentantaj diversajn filmsektorojn. Ĉiuj alportis esencan kontribuon al […]
7/25/20230
Episode Artwork

Ĉiumonata historia eksponaĵo en la urbodomo de Bjalistoko

En la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko ekde 2021 ĉiumonate eblas rigardi iun objekton el ĝiaj kolektoj, kiu en normalaj kondiĉoj ne estas allasita al la publiko. La eksponaĵoj estas prezentataj en la ĉefvestiblo de la muzeo en la urbodomo de Bjalistoko. En julio 2023 temas pri objekto el la arkeologia fako de la muzeo, argila […]
7/25/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.07.2023

En la 1256-a E_elsendo el la 20.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni denove renkontiĝas en literatura segmento. Ĉi-foje temas pri la jam 139-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. • Hieraŭ aperis informo pri la jam disponeblaj elektronikaj versioj de la Kongresa Libro 2023, konsultebla ankaŭ […]
7/20/202324 minutes, 19 seconds
Episode Artwork

La 1-a studjaro de magistraj interlingvistikaj studoj en Poznano

En Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU), en Poznano, finiĝis la unua studjaro de la dujara magistra kurso pri interlingvistiko por internacia studentaro kadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). Pri tiu temo ni interparolas kun profesorino Ilona Koutny. (https://www.youtube.com/watch?v=m-MpZxrNdwk&t=214s)   Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El la elsendo 15.07.2023 – 12′ […]
7/15/20230
Episode Artwork

Opus Klassik por Jakub Józef Orliński

Opus Klassik, la premio de la germana muzika industrio estas unu el la plej prestiĝaj distingoj en la mondo de la klasika muziko. Ĝi estas atribuata en 27 kategorioj. Nunjare la premion en la kategorio Kantisto de la Jaro ricevis la pola kontrtenorulo, Jakub Józef Orliński. Tion decidis ĵurio konsistanta el reprezentantoj de la fonografia […]
7/15/20230
Episode Artwork

Tri komunikkanaloj pri Konservado de Antikvaĵoj

Ĵus estis prezentitaj tri novaj kanaloj de la Nacia Instituto pri la Konservado de Antikvaĵoj. Temas pri la portalo spotkaniazzabytkami.pl (renkontiĝoj kun antikavĵoj.pl), la nova enhava karaktero de la magazino „Renontiĝoj kun Antikvaĵoj” kaj la apo MonumentApp. Ĉi lasta kreiĝas kunlabore kun 50 institutoj, kiel La Reĝa Łazienki Parko-Rezidejo en Varsovio, la Reĝa Kastelo ĉe […]
7/15/20230
Episode Artwork

Festivalo de cirka arto en Lublin

La stratartistoj el la tuta mondo – akrobatoj, klaŭnoj, cirkartistoj prezentiĝos en Lublino, en la orienta Pollando dum la kvartaga karnavalo de Prestidigitoj, komenciĝonta la 27-an de julio. Tio estas la plej granda eveto de la cirka arto en Pollando organizata ekde 2008 kaj loganta amase turistojn, kiuj admiras artistojn el la tuta mondo. Kiel […]
7/15/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.07.2023

La 1255-a E_elsendo el la 15.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org • En Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU), en Poznano, finiĝis la unua studjaro de la dujara magistra kurso pri interlingvistiko por internacia studentaro kadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). Pri tiu temo ni interparolas kun profesorino Ilona Koutny. • En komenca […]
7/15/202329 minutes, 59 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.07.2023

En la 1254-a E_elsendo el la 10.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Kun nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto, Tobiasz Kubisiowski ni interparolas pri lia ĵus defendita magistriga disertaĵo „Kritiko de tradukoj kaj analizo de tradukoj. Por normoj en kritiko de tradukoj surbaze de recenzoj en la revuo „Beletra Almanako”; • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la […]
7/10/202321 minutes, 38 seconds
Episode Artwork

Por normoj en kritiko de tradukoj

Kun nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto, Tobiasz Kubisiowski ni interparolas pri lia ĵus defendita magistriga disertaĵo „Kritiko de tradukoj kaj analizo de tradukoj. Por normoj en kritiko de tradukoj surbaze de recenzoj en la revuo „Beletra Almanako”. Interparolis red. Barbara Pietrzak El la elsendo 10.07.2023 – 08′ 55″
7/10/20230
Episode Artwork

La 80-a datreveno de la Masakro de poloj en Wołyń

Antaŭ 80 jaroj, la 11-an kaj 12-an de julio 1943, Ukraina Ribela Armeo okazigis kunordigitan, planitan atakon kontraŭ 150 lokoj enloĝataj de poloj en 4 komunumoj de la iama pola Wołyń-vojevodio. La „sangoverŝa dimanĉo” estas takstata kiel apogea momento de la Masakro, kiun efektivigis ukrainaj naciistoj rilate polojn en Wołyń kaj la Orienta Galicio en […]
7/10/20230
Episode Artwork

Pliaj stipeniitoj en la programo Juna Pollando

Nunjare 110 junaj personoj ricevis diplomojn de la 20-a eldono de la stipendia programo de la Nacia Kulturcentro subtenata de la pola kulturministerio „Juna Pollando”. Ĝi estas adresita al junaj artistoj ĝis la 35-a vivojaro jam enkontigintaj notindajn atingaĵojn en la praktikataj artbranĉoj, kiel filmo, fotografio, literaturo, muziko, videoartoj, danco aŭ teatro. La programo helpas […]
7/10/20230
Episode Artwork

Virirnoj kiel esploristoj en la scienca sektoro

Laŭ donitaĵoj de la Informa Alifara Centro en la raporto Scienco en Pollando 2022 inter ĉiuj personoj okupiĝantaj pri esploraj kaj evoluigaj laboroj en la polaj sciencaj institutcioj 45 procentojn konsisitigas virinoj. Plej multaj, po 58 procentoj laboris en la medicina sektoro kaj agronomiaj sciencoj, pli ol 50 procentoj en la humanismaj kaj sociaj sciencoj. […]
7/10/20230
Episode Artwork

Kun Michela Lipari pri aktualaĵoj ligitaj kun la preparstato al la 108-a UK

Michela Lipari, la prezidantino de la Torina LKK, dividas la plej freŝajn informojn pri la aktualaj zorgoj kaj preparlaboroj de la Loka Kongresa Komitato al la 108-a UK. Iterparolis red. Barbara Pietrzak El la elsendo 05.07.2023 -14′ 19″
7/5/20230
Episode Artwork

Parko de Wisława Szymborska en Krakovo

Krakovo riĉiĝis je nova parko, kiu omaĝe al la 100-a naskiĝdatreveno de Wisława Szymborska ricevis ŝian nomon. Ĝi kreiĝis laŭ la socia iniciato kaj estis financita el la civitana buĝeto de la urbo. La verda spaco kreiĝis en la loko de betona aŭtoparkejo. Oni plantis tie 125 arbojn, interalie acerojn, karpenojn, poplojn, kaŝtanarbojn kaj akaŭ […]
7/5/20230
Episode Artwork

Pentrista artveko de Mattia Preti en Varsovio

La Reĝa Kastelo en Varsovio aĉetis al siaj kolektoj agordoplenan kaj emfazoriĉan pentraĵon de Mattia Preti „Partio de triktrako”, unu el la plej gravaj daŭrigantoj de la stilo ellaborita de Caravaggio. Ĝuste de li kaj liaj disĉiploj komenciĝis la revolucio en la pentroarto konsistanta en malsimila traktado de lumo, koloro, herooj, kio signifis ŝanĝojn de […]
7/5/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.07.2023

La 1253-a E_elsendo el la 05.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Michela Lipari, la prezidantino de la Torina LKK, dividante la plej freŝajn informojn pri la aktualaj zorgoj kaj preparlaboroj de la Loka Kongresa Komitato al la 108-a. • Komence aŭdiĝas kultura kroniko kun informoj lige kun la 100-jariĝo de Wisława Szymborska: […]
7/5/202326 minutes, 23 seconds
Episode Artwork

Kolaĝoj de Szymborska en Ĝenovo

Lige kun la 100-a naskiĝdatreveno de Wisława Szymborska, pola Nobel-premiitino ĝis la 3-a de septembro en Ĝenovo, Italio funkcias ekspozicio kun kolekto de 85 kolaĝoj de la poetino. Organizis ĝin Adam Mickiewicz-instituto kun la italaj kulturinstitucioj kaj Fondaĵo de Wisława Szymborska. La ekspozicio „Wisława Szymborska. La Gioia di scrivere” – Wisława Szymborska. La ĝojo skribi” […]
7/5/20230
Episode Artwork

Kun Marek Blahuŝ dum la Poliglota Kunveno en Teresin

Antaŭ nia mikrofono ni gastigas hodiaŭ konatan ĉeĥan esperantiston, Marek Blahuŝ, kiun ni renkontis dum la Polyglot Gathering 2023 en la apudvarsovia Teresin. Ni ligas al lia esperanistiĝo antaŭ 20 jaroj kaj E-aktivado, al lia nuna profesia laboro kaj lia E-Familio. Interpaolis redaktorino Barbara Pietrzak El la elsendo 30.06.2023 – 12′ 23″
6/30/20230
Episode Artwork

Fosforo sur Encelado

Laŭ la lastaj esploroj de la usona sondilo Cassini de NASA la glaciluno de la Saturno, Encelado enhavas ĉiujn ses elementojn necesajn por la vivo: karbonon, hidrogenon, azoton, oksigenon, sulfuron kaj fosforon. Kvankam la ĉeesto de la unuaj kvin elementoj sur Encelado estis jam pli frue konstatita, ĝis nun mankis pruvo pri la aperanta tie […]
6/30/20230
Episode Artwork

Subrivera tunelo ligas insulojn de Świnoujście

Świnoujście en la nordokcidenta Pollando estas la unusola urbo en Pollando situanta sur 44 insuloj. La plej grandaj estas Wolin kaj Uznam, sur kiu troviĝas la administra-serva urbocentro kaj markvartalo. Ekde hodiaŭ anstataŭ trafikado per du pramoj – kio kaŭzis delonge trafikprokrastojn, aparte en la somera sezono, ekligis ilin la subrivera tunelo. Ĝi estas la […]
6/30/20230
Episode Artwork

Laboratoriaj nutraĵoj

En aprilo la UN-a organizaĵo por la Nutrado kaj Agrikulturo FAO kune kun la Monda Sanorganizo WHO publikigis raprton pri laboratoriaj nutraĵoj. La 134-paĝa dokumento mencias eĉ 53 minacojn por la homa sano – de alergioj ĝis tumoroj – lige kun la nova speco de nutraĵoj, anstataŭigontaj viandon. Krom tio la raporto elmontras erarigadon de […]
6/30/20230
Episode Artwork

Eurosat pri minaco de mizero kaj socia ekskludo

En 2022 Ĉeĥio, Slovenio kaj Pollando estis tiuj uniaj landoj, en kiuj la procento de personoj minacitaj de mizero kaj socia ekskludo estis malplej alta. Ĉe la kontraŭa flanko troviĝis Rumanio, Bulgario, Greklando kaj Hispanio. Minaciaj de mizero kaj la socia ekskludo estis entute 95,3 milionoj da personoj vivantaj en la familioj kun infanoj. Tiuj […]
6/30/20230
Episode Artwork

Ekde la nova lernojaro 700 lernejaj ekolaborejoj

Ekde septembro en polaj lernejoj komencos funkcii 700 ekolaborejoj, por kio la ministerio por la klimato kaj medio destinis 42 milionojn da zlotoj. La ideo kreiĝis laŭ la demalsupra iniciato de lernejoj adresita al la vojevodiaj medioprotektaj instancoj. La prilaborita sekve de tio, kaj jam akceptita programo, estos realigita en du variantoj: programo naturprotekta-media kaj […]
6/30/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.06.2023

En la 1252-a E_elsendo el la 30.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ nia mikrofono ni gastigas hodiaŭ konatan ĉeĥan esperantiston, Marek Blahuŝ, kiun ni renkontis dum Polyglot Gathering 2023 en la apudvarsovia Teresin. Ni ligas al lia esperanistiĝo antaŭ 20 jaroj kaj E-aktivado, al la nuna profesia laboro kaj lia E-Familio. • La komencaj aktualaĵoj rilatas […]
6/30/202326 minutes, 51 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.06.2023

La 1251-a E_elsendo el la 25.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org • Komence aŭdiĝas la kulturkronikaj informoj pri la eŭropa premio pro la konservado de la gotika artverko, Wit Stwosz-altaro en la krakova Maria-baziliko; pri la nunjara romano por la Tago de Nacia Legado „Apud Niemen-rivero” de Eliza Orzeszkowa; pri pliaj freskoj restaŭritaj en la urbodomo de Poznano. […]
6/25/202324 minutes, 56 seconds
Episode Artwork

Historiaj freskoj en Poznano plene malkovritaj

En la 2018-a jaro en la Secesia Salonego de la Urbodomo en Poznano estis malkovritaj la 18-jarcentaj freskoj. La okazigitaj tiam konservistaj laboroj malkovris, prezentis dudek procentojn de la murpentraĵoj faritaj per akvokolorigiloj. Nun oni prezentis ilian ceteran parton, kiu troviĝis sub la surpentrita tavolo. La freskoj prezentas bibliajn scenojn, sanktulojn de la jezuita orideno […]
6/25/20230
Episode Artwork

Eŭropa Nostra pro la restaŭro de Wit Stwosz-altaro

La ĉefaltaro de Wit Stwosz, la gotika artverko en la Maria-baziliko en Krakovo, estis distingita per Europa Nostra 2023, la Eŭropa Premio de la Heredaĵo en la kategorio Konservado kaj adaptado. Ĝi troviĝas inter naŭ aliaj historiaj objektoj distinigitaj per Europa Nostra i.a. el Venecio, Parizo, Vilno, Kopenhago kaj Madera. Per Europa Nostra estas distingataj […]
6/25/20230
Episode Artwork

La Nacia Legado 2023

La romano „Apud Niemen-rivero”, la plej bone konata verko de Eliza Orzeszkowa estis elektita kiel la legaĵo por la 12-a eldono de la Tago de la Nacia Legado. Ĝi okazos sabate la 9-an de septembro. Antaŭ kelkaj tagoj okaze de la nunjara eldono de la Nacia Legotago la pola prezidento Andrzej Duda direktis porokazan mesaĝon […]
6/25/20230
Episode Artwork

Fizika Polyglot Gathering 2023 en la apudvarsovia Teresin

Inter la 14-a kaj praktike la 19-n de junio en la apudvarsovia Teresin okazis la fizika Poliglota Kunsido, Polyglot Gathering 2023. Vizitinte ĝin ni uzis la okazon inviti antaŭ nian mikrofonon la ĉeforganizanton de la evento Petron Baláž el E@I Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El le elsendo 20.06.2023 – 10′ 34″
6/20/20230
Episode Artwork

Plia libro el la serio Biodiverseco de Bjalistoko

Kuriozaĵoj, priskribo de 41 mamulaj specioj (sen vespertoj) vivantaj en Bjalistoko estas la temo de la libro el la ciklo Biodiverseco de Bjalistoko. Oni prezentas en ĝi plurajn mapojn kaj lokojn de mamulvivejoj, speciopriskribojn kaj fotojn de la animaloj. Temas pri la 6-a volumo en la planita 14-voluma ciklo. Baldaŭ aperos libroj pri araneoj kaj […]
6/20/20230
Episode Artwork

Pliaj marmotoj ĉe la pola flanko de Tatry-monatro

La Nacia Tatry-montara Parko informis, ke sur ĝia tereno estis malkovritaj du novaj nestotruoj de marmotoj. Ilia pola populacio ne estas granda kaj konsistas el ĉirkaŭ 200 animaloj. Ĉe la slovaka flanko ili estas trioble pli multnombraj. Vivas tie ĉirkaŭ 600 marmotoj. Des pli tiu ĉi informo pri pliaj marmotoj ĉe la pola flanko ĝojigas. […]
6/20/20230
Episode Artwork

Pollando en la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UNo

Pollando per la voĉoj de 177 ŝtatoj-membroj estis elektita por la jaroj 2024-2026 al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UNo – ECOSOC, la plej grava organo okupiĝanta pri la globskala politiko de evoluo. La gvidmotivo de la pola membreco estos „Solidara evoluo”. Pollando traktas la ekonomiajn kaj sociajn agadojn de UNo kiel ŝosilan elementon […]
6/20/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.06.2023

En la 1250-a E_elsendo el la 20.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Inter la 14-a kaj praktike la 19-a de junio en la apudvarsovia Teresin okazis la fizika Poliglota Kunsido, Polyglot Gathering 2023. Vizitinte ĝin lastsabate ni uzis la okazon inviti antaŭ nian mikrofonon la ĉeforganizanton de la evento Petron Baláž el E@I. • Hodiaŭ ni proponas […]
6/20/202332 minutes, 7 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.06.2023

La 1249-a E_elsendo el la 15.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org • Kun profunda malĝojo nia redakcio ricevis la informon pri la forpaso de konata esperantista kaj rotariana aktivulo, Giuseppe Grattapaglia, la kunadministranto de la fondaĵo Bona Espero. El inter multaj interparoloj faritaj kun Giuseppe kaj lia edzino Ursula ni elektis adiaŭe el nia arkivo intervjuon kun la […]
6/15/202328 minutes, 56 seconds
Episode Artwork

Kun Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia dum la renkontiĝo en Pluezek 2010

Kun profunda malĝojo atingis nin informo, ke la 10-an de junio 2023 forpasis Giuseppe Grattapaglia, kiu kun sia edzino Ursula estis administranto de la fondaĵo Bona Espero, bieno-lernejo en Brazilo. Aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj. En nia arkivo troviĝas kelkaj intervjoj kaj interparoloj kun Giuseppe kaj Ursula, el kiuj ni elektis tiun, […]
6/15/20230
Episode Artwork

Historiaj mebloj revenas al la kastelo Książ

Dank’ al la kunlaboro inter la Nacia Muzeo en Poznano kaj Muzeo de Porcelano en Wałbrzych al la kastelo Książ en ĉi lasta urbo revenos originalaj, pli ol 300-jaraj riĉe ornamitaj barokstilaj vitroŝrankoj. Ili kreiĝis post 1722 laŭ la mendo de grafo von Hochberg. Dum 160 komencaj jaroj ili troviĝis en la teretaĝa baraka alo […]
6/15/20230
Episode Artwork

La 64-a sezono de Chopin-koncertoj en Łazienki

En la varsovia Łazienki-parko daŭras la 64-a sezono de Chopin-koncertoj. Recitalojn de polaj kaj eksterlandaj turistoj eblas partopreni ĉiudimanĉe je la 12-a kaj la 16-a horoj ĝis la 24-a de septembro. Nunjare oni atendas ĉe Chopin-monumento stelulojn de la klasika muziko el Argentino, Francio, Hispanio, Italio, Suda Koreio, Ĉinio, Usono, Vjetnamio kaj Japanio. La varsoviaj […]
6/15/20230
Episode Artwork

Sybilla 2022 por la Muzeo de Arkitekturo en Vroclavo

La vroclava Muzeo de Arkitekturo ricevis pro sia edukprojekto „Laboratorio de arkitekturo” Grand Prix de la 43-a konkurso por la muzea evento de la jaro, Sybilla 2022. Tio estas la plej prestiĝa premio en la pola muzeista medio. Por la konkurso oni anoncis 140 muzeajn projektojn. Entute estis premiitaj muzeaj centroj el la tuta lando […]
6/15/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.06.2023

En la 1248-a E_elsendo el la 10.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Kiel la ĉefan programeron ni proponas konatiĝon kun la unua E-albumo de Klarisa „Ludu kaj kantu”, kiu la 7-an de junio estis prezentita de Vinilkosmo. Laŭ la informoj peritaj de la konata E-muzikeldonejo ni skizas ŝian artan silueton kaj prezentas specimene per fragmentoj iujn el […]
6/11/202326 minutes, 24 seconds
Episode Artwork

La ĉieĉeesta homa DNA

Kiel informis sciencistoj el la Florida Universitato, esplorintaj la ĉeeston de la homa DNA en la medio, ĝi troviĝas ĉie. En la plaĝa sablo, en la oceano, en la aero kaj homoj senĉese disvastigas ĝin ĉirkaŭe de si. Aldonendas, ke tiu ĉi genetika materialo karakteriziĝas per tre alta kvalito. En plimulto da kazoj, kiel deklaris […]
6/10/20230
Episode Artwork

Akordiono sen limoj

La plej proksiman merkredon, la 14-an de junio en la Universitato de Częstochowa, la suda Pollando, okazos Scienc-arta konferenco de la doktoriĝantoj kaj junaj sciencistoj pri la temo „Akordiono sen limo”. La unua ĉi-speca evento dediĉita al la popularigo kaj disvastigo de la sciencaj kaj artaj esploroj gvidataj de junaj sciencistoj, studentoj kaj esplordikaktikaj laborantoj […]
6/10/20230
Episode Artwork

La dokumentado de geotermaj fontoj

La geoterma energio konsisitgas ne nur la neelĉerpeblan energifonton, kiu garantias puran aeron, sed gravas ankaŭ por la ĝenerala evolo de la mastrumado kaj novaj laborlokoj. Ĝi devenas el la interna varmo de la Tero troviĝanta en ĝiaj rokoj kaj akvoj. Aktuale en Pollando troviĝas 35 dokumentitaj tavoloj de termaj akvoj, kies provizoj en plimulto […]
6/10/20230
Episode Artwork

Arkeologoj esploras la valon de Biebrza-rivero

Analizo de kultura kaj media transformiĝo en la regiono de Biebrza- rivero ekde pratempo ĝis la nuno estas la ĉefa premiso de la projekto „Bioregiono de Biebrza. La rivero kaj la homo”. Iniciatis ĝin la Biebrza-rivera Nacia Parko, Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko, Arkeologia Fakultato de la Varsovia Universitato kaj Fakultato de Ekzaktaj kaj Naturaj Sciencoj […]
6/10/20230
Episode Artwork

La unua akvofarmejo en Pollando

La konvencia bredado de akvobestoj en simbiozo kun la enakva plantkultivado fariĝas ĉiam pli populara. En Vroclavo, la sudokcidenta Pollando estis funkciigita la unu tia urba akvosimbioza farmejo. Ĝi ligas la sengrundan kultivadon de manĝeblaj plantoj, sen apliko de sterkoj kaj kun minimuma akvouzo kun la bredado de fiŝoj kaj krustuloj. Ĝi kreiĝis dank’ al […]
6/10/20230
Episode Artwork

Koninda Pollando – Paczków

Ĉi-semajne en nia veturo tra Pollando ni vizitos malgrandan urbon Paczków, situantan en la sud-okcidenta parto de la lando. Pro ĝia beleco kaj eksterordinaraj mezepokaj defendokonstruaĵoj oni multfoje difinis ĝin la pola „Carcassonne”. Iam oni uzis la parolturnon „Serĉu min en Paczków”, kiu aludis al ĝia periferia situo. Paczków establita de episkopoj en la 12-a […]
6/5/20230
Episode Artwork

Alisorĉante mondon de Małgorzta Mirga-Tas en Varsovio

La ekspozicio de Małgorzta Mirga-Tas „Alisorĉante la mondon” prezentita pasintjare dum la Bienalo en Venecio, poste en Ferrara ekde fino de aprilo estas vizitebla en la varsovia Artgalerio „Zachęta”. Ĝi estas ŝia arta manifesto pri la romaa identeco kaj arto, kiun inspiris la astrologiaj freskoj el Palazzo Schifanoia en Ferrara. Ĝi estas ankaŭ la provo […]
6/5/20230
Episode Artwork

La premio Found in Translation 2023 por Anna Zaranko

Anna Zaranko ricevis la premion Found in Translation Award pro sia anglalingva traduko de la romano „La Kamparanoj” de Władysław Reymont. La premio estas atribuata ĉiujare de la pola Instituto de la Libro kaj Institutoj de la Pola Kulturo en Londono kaj Novjorko. Ricevas ĝin tradukisto pro la plej bona en la kuranta jaro traduko […]
6/5/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.06.2023

La 1247-a E_elsendo el la 05.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org • En la komenco aŭdiĝas kulturkronikaj informoj: pri la premio Found in Translation 2023 por Anna Zaranko pro la anglalingva traduko de „La kamparanoj” de Władysław Reymont; pri la ekspozicio „Alisorĉante la mondon”, arta manifesto pri la romaa identeco kaj arto, post Venecio kaj Ferrara nun estas […]
6/5/202326 minutes, 24 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.05.2023

En la 1246-a E_elsendo el la 30.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Kiel ĉefa parto de nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas sonscenoj el la oficiala ceremonio pri la transdono de la Biblioteko Hector Hodler el Roterdamo al la pola Nacia Biblioteko en Varsovio (29.05.23). Kiel apartaj sondokumentoj aŭdiĝas la alparolo de la pola ministro por la kulturo kaj […]
5/30/202327 minutes, 10 seconds
Episode Artwork

Koloraj birdoovoj en studenta ekspozicio

Birdoovoj – tutece verdaj, bluaj, brunaj, olivkoloraj, kremkoloraj, blankaj, ornamitaj per koloraj punktetoj, streketoj mirigas kaj ravas en ekspozicio de la Naturscienca Centro de la Bjalistoka Universitato. Nur antaŭnelonge, okaze de la Pasko ni parolis pri la kolorigitaj Paskoovoj, ofte pretigataj hejme kiel la simbolo de la Resurekto. Tamen temis sole pri kolorigitaj kokinaj ovoj. […]
5/30/20230
Episode Artwork

Konfucea Instituto en Vroclava Universitato

La Vroclva Universitato establis la Konfucean Instituton kiel interaltlernejan strukturon en 2008 kune kun la Ĉefa Centro de la Konfucea Instituto, Hanban kaj la ĉina universiato en Xiamen. Ĝi funkciis en la universitata strukturo kiel didaktika cetro. Fine de januaro la interkonsento pri la kunlaboro kun la pola Konfucea Instituto finiĝis, pri kio la pola […]
5/30/20230
Episode Artwork

Biciklo – universala transportorimedo por sana vivstilo

Laŭ la iniciato de Pollando la Plenumkonsilio de Unesko alprenis decidon pri la popularigado de biciklo kiel universala transportorimedo sub la devizo „Biciklo por ĉiu – biciklo favore al ekvilibra kaj sana vivstilo”. Favore al tiu iniciato Pollado establis interregionan koalicion, kiun eniris Aŭstrio, Azerbajĝano, Vjetnamio, Meksiko, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kenio. La decido havas […]
5/30/20230
Episode Artwork

Julia Konopka-Żołnierczyk, la vicdirektoro de la pola Nacia Biblioteko por Pola RetRadio

Aparta eldiro de la vicdirektoro de la pola Nacia Biblioteko por Pola retRadio post la subskribo de la oficiala interkonsento, per kiu UEA trandonis al la pola Nacia Biblioteko la Bibliotekon Hector Hodler kaj iujn akrivaĵojn de UEA. El la elsendo 30.05.2023 – 0′ 59″
5/30/20230
Episode Artwork

Parolado de UEA-prezidanto, Duncan Charters en la pola Nacia Biblioteko

E-partoj el la angla-Esperanta parolado de UEA-prezidanto Duncan Charters dum la ceremonio en la pola Nacia Biblioteko (29.05.2023) antaŭ ol subskribo de la interkonsento pri la transdono fare de UEA de la Biblioteko Hector Hodler al la pola Nacia Biblioteko. El la elsendo 30.05.2023 – 6′ 47″
5/30/20230
Episode Artwork

Pola kulturministro, Piotr Gliński pri la Biblioteko H. Hodler en Varsovio

La alparolo de la pola Ministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo, Piotr Gliński dum la solena ceremonio en Varsovio (29.05.2023) okaze de la oficiala transdono de la Biblioteko Hector Hodler fare de UEA sub la protekton de la pola Nacia Heredaĵo. El la elsendo 30.05.2023 – 6′ 14″
5/30/20230
Episode Artwork

Interparolo kun Michela Lipari, la prezidantino de la torina LKK

Nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidantino de la Loka Kongresa Komitato de la 108-a Univrsala Kongreso de Eseranto en Torino. Michela Lipari, informas pri la laboroj de LKK kaj liveras multajn prikongresajn novaĵojn. Interparolis red. Barbara Pietrzak El la elsendo 25.05.2023 – 12′ 31″
5/25/20230
Episode Artwork

La plej popularaj muzeoj de la mondo

Jam la 46-an fojon nunjare estis solenita la Internacia Tago de Muzeoj. Ĝia celo estas atentigi pri la rolo de muzeoj kaj aliaj kulturinstitucioj en la socio kaj por la socia evoluo. Tiukuntekste The Art Newspaper, dediĉita al internaciaj artaj aktualaĵoj kaj eventoj prezentis raporton pri 100 plej popularaj muzeaj en 2022. Ĝi estis pretigita […]
5/25/20230
Episode Artwork

Japanio en la varsovia Stereoskopia Aŭtomato Fotoplastykon

En la Varsovia Stereoskopia Aŭtomato Fotoplastykon ĝis la 16-a de junio daŭras ekspozicio „La lando de la klera regado. Japanio sur la fotoj el la limo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj”. Temas pri la regadepoko de imperiestro Mutsuhito. 24 fotoj pri tiu epoko estis apartigitaj antaŭ jarcentduono kaj ekde tiam ili neniam estis […]
5/25/20230
Episode Artwork

Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko

Kiel scias jam multaj aŭskultantoj, dank’ al la aperinta hieraŭ GK de UEA, la provizoj de la Biblioteko Hector Hodler troviĝintaj dum 68 jaroj en la sidejo de la CO de UEA en Roterdamo estas jam en Varsovio. Ili nova loko estos la sidejo de la Pola Nacia Biblioteko. La solena transdono de la biblioteka […]
5/25/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.05.2023

La 1245-a E_elsendo el la 25.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org • proponas komence ampleksan informon pri la transdono de la Biblioteko Hector Hodler al la pola Nacia Biblioteko kaj aparta oficiala solenaĵo okazonta en ĝia varsovia sidejo la plej proksiman lundon, 29.05.2023. • Nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidantino de la Loka Kongresa Komitato de la 108-a […]
5/25/202331 minutes, 25 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.05.2023

En la 1244-a E_elsendo el la 20.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Ni prezentas la 137-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. • La komencaj aktualaĵoj informas pri julia konferenco de la pola scienco eksterlande; pri problemoj de la pola bierfara sektoro; pri festivalo de scienco kaj arto […]
5/20/202327 minutes, 53 seconds
Episode Artwork

Minacaj sekvoj de plastorecikligado

La globskala produktado de plasto kreskas tre rapide. Tial milionoj da homoj segregacias plastaĵojn hejme. En plimulto ili trafas al rubaĵujoj. Nun evidentiĝas, ke 9 procentoj, kiuj estas entute subigataj al recikligado kreas ne malpli grandajn problemojn. Ili ligiĝas kun la fakto, ke antaŭ la recikligado plasto devas esti lavita. Nur poste ĝi estas muelata […]
5/20/20230
Episode Artwork

Podlaĥia Festivalo de Scienco kaj Arto

En Bjalistoko ĵus finiĝis la 19-a Podlaĥia Festivalo de Scienco kaj Arto, kiun kunorganizis 12 altlernejoj el la regiono kaj kunordigis iliajn laborojn la Bjalistoka Politekniko. La nunjara festivala devizo estis „Scienco estas pli ol la konoj”. La aranĝon inaŭguris familia pikniko de scienco kaj arto ĉe la urba stadiono. Dum la sekvaj tagoj la […]
5/20/20230
Episode Artwork

La 1-a Kongreso de la pola klerigo kaj scienco eksterlande

Komence de julio en Varsovio okazos la 1-a Monda Kongreso de la Pola Klerigo kaj Scienco Eksterlande. Ĝia ĉeforganizanto, Instituto de la Pola Lingvo antaŭvidas podiajn diskutojn, sciencpopularajn prelegojn, laborrenkontojn kaj instrukciadon. Okazos renkontiĝoj kun sciencistoj, didaktikistoj kaj ekspertoj agantaj por la evoluo de la pola scienco eksterlande kaj por popularigo de la pola kaj […]
5/20/20230
Episode Artwork

Polaj okulistoj helpas en Kamerunio

La fondaĵo Redemptoris Missio el Poznano informis pri la laboro de polaj okulistoj, kiuj meze de februaro nunjare forveturis kiel volontuloj al Kamerunio por helpi al la plej malriĉaj loĝantoj de la lando. Temis jam pri la kvina misio. En ĝia daŭro ili konsultis pli ol unu mil pacientojn kaj faris 101 operaciojn forigantajn la […]
5/20/20230
Episode Artwork

Postpandemiaj problemoj de la pola biersektoro

Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo dum la tri unuaj monatoj de 2023 en Pollando je preskaŭ 6 procentoj malkreskis la produktado de biero kompare al la antaŭa jaro. Dum la tuta 2022 la bierproduktado malkreskis je 2, 2 procentoj kompare al 2021. Tiun malkreskan tendencon en la bierproduktado oni notas ekde 2019, sed ĝi estis […]
5/20/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.05.2023

La 1243-a E_elsendo el la 15.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org • proponas konatiĝi kun fama polo, aparte en la filatelistaj rondoj, inter poŝtmark-kreaj kaj monbiletaj kreantoj, Czesław Słania. Tiu ĉi mondfama fakula grafikisto – disfloriginta sian artgravuristan arton dum sia estado en Svedio – naskiĝis antaŭ 102 jaroj en Pollando; • La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas apartan […]
5/15/202328 minutes, 58 seconds
Episode Artwork

Koninda polo_Czesław Słania

La heroo de nia hodiaŭa felietono estas Czesław Słania [ĉesŭaf sŭanja] , pola gravuristo, projektanto de poŝtmarkoj kaj monbiletoj, naskiĝinta antaŭ 102 jaroj en la loko Czeladź [ĉelacj] apud Katowice en la suda Pollando. Baldaŭ la tuta familio translokiĝis al la orienta Pollando, al la regiono de Lublin, kie li pasigis infanaĝon kaj kie kreiĝis […]
5/15/20230
Episode Artwork

Łazienki por vendredo

En la varsovia Reĝa Łazienki-parko komenciĝis cikla projekto „Łazienki por vendredo” planita almenaŭ ĝis junio-julio. Kadre de ĝi ĉiuvendrede oni invitas por senpaga vizitado de konstruaĵoj troviĝantaj ene de la Reĝa Łazienki-Parko kaj de porokazaj ekspozicioj. Gvidas tra ĝi specialistoj-laborantoj de la Reĝa Łazienki-Parko – historiistoj, natursciencistoj, dendrologo kaj ornitologo, respondeculoj pri la muzeaj kolektoj. […]
5/15/20230
Episode Artwork

Muzeaj lecionoj por lernantoj el malgrandaj urboj

Dum 18 monatoj daŭris la unua etapo de la konkurso „Renkontiĝoj kun la arto”, organizita de la Fondaĵo PGE Pola Energetika Grupo. En organizitaj ekskursoj al la Naciaj Muzeoj en Varsovio, Krakovo kaj Lublino partoprenis 1800 lernantoj kun pli ol 200 instruistoj el la bazaj lernejoj en la tuta lando. La konkurso ligita al la […]
5/15/20230
Episode Artwork

Sigillum Magnum por profesoro Krzysztof Pomian

En la universitato de Bolonjo pola filozofo, historiisto, eseisto, profesoro de humanismaj sciencoj Krzysztof Pomian transprenis la plej altan distingon de ĉi tiu altlernejo, Sigillum Magnum. La aŭtoritatoj de la plej malnova eŭropa universitato esprimis tiel la rekonon por la scienca laboro de profesoro Pomian sur la kampo de diversaj humanismaj kaj sociaj esplorkampoj kaj […]
5/15/20230
Episode Artwork

Kun Petro Baláž pri Polyglot Gathering 2023 p. 2

En la nuna programo audiĝa la dua parto de la antaŭmikrofona renkontiĝo kun Petro Baláž el E@I, la ĉeforganizanto de la reta kaj fizika eventoj Polyglot Gathering 2023. Hodiaŭ nia gasto karakterizas ĉi tiujn eventojn kaj donas kelkajn detalojn pri la junia Poliglota Kunveno en la pola Teresin. (https://www.polyglotgathering.com/2023/eo/). Interparolis red. Barbara Pietrzak El la […]
5/10/20230
Episode Artwork

Kun Petro Baláž pri Polyglot Gathering 2023

Ni invitas por la antaŭmikrofona renkontiĝo kun Petro Baláž el E@I, la ĉeforganizanto de la reta kaj fizika eventoj Polyglot Gathering 2023. Hodiaŭ aŭdiĝas la unua parto de nia interparolo pri la origino de la evento kaj la ĝisnunaj rikoltoj. (https://www.polyglotgathering.com/2023/eo/). Interparolis red. Barbara Pietrzak El la elsendo 10. 05. 2023 – 11′ 20″  
5/10/20230
Episode Artwork

Muskoloj influas la staton…

Ĉiam pli ofte aŭdiĝas argumentoj pri tio, ke la fizika aktiveco influas ne sole la sanon de la korpo, sed ankaŭ de la menso. Nun la usonaj sciencistoj prezentis pruvojn, kiel moviĝo influas la cerbon. Iliaj esploroj elmontris, ke kiam muskoloj aktivas ili eligas tre multajn substancojn, kiuj trafas al diversaj lokoj en la organismo, […]
5/10/20230
Episode Artwork

La pola flago (facila 1)

La naciaj koloroj de Pollando estas la blanka kaj ruĝa. Tiujn ĉi kolorojn havas la pola ŝtata flago. La 2-an de majo en Pollando ni festis solene ĝian Tagon. En la nuna jaro la solenadoj okazis la 19-an fojon. En tiu tago la polaj blankaj-ruĝaj flagoj ekpendis ne nur ĉe la sidejoj de ŝtataj oficejoj. […]
5/10/20230
Episode Artwork

Nelegalaj klopodoj transpaŝi la polan orientan limon

Kiel informas PAP-agentejo reference al donitaĵoj de la Pola Limgardistaro nur lunde 80 eksterlandanoj klopodis nelegale transpaŝi la polan limon kun Belorusio. Inter ili estis civitanoj de Etopio, Eritreo kaj Kongo. La limgardistaro haltigis ankaŭ pliajn, la tiel nomatajn kurierojn t.e. personojn, kiuj klopodis kontrabandi eksterlandanojn. En 2023 estis haltigitaj jam pli ol 260 personoj […]
5/10/20230
Episode Artwork

La uniaj migroproblemoj

Preskaŭ 1500 mil enmigrantoj venis semajnfine al la itala insulo Lampedusa. En la loka centro de registrado kaj identigado de enmigrantoj estas kvaroble pli da personoj ol disponeblaj lokoj. La migroondo al Italio ne ĉesas malgraŭ la fakto, ke la registaro de Giorgia Meloni proklamis la eksterordinaran staton lige kun la enmigra minaco. Dum la […]
5/10/20230
Episode Artwork

La pandemio de kovim 19 finiĝis

Pli ol tri jarojn post la apero de la unuaj kazoj de la kronviruso Monda Sanorganizo – WHO deklaris oficiale finon de la pandemio, kiu estis anoncita la 11-an de marto 2020. Tio signifas, ke ŝanĝigis la kvalifiko de la malsano, kiu ekde nun estos egalrange traktita al gripo. La prezidanto de la organizo, Tedros […]
5/10/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.05.2023

En la 1242-a E_elsendo el la 10.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Vi aŭdas, gesinjoroj la 2-an parton de la antaŭmikrofona renkontiĝo kun Petro Baláž el E@I, la ĉeforganizanto de la reta kaj fizika eventoj Polyglot Gathering 2023. Hodiaŭ i.a. aŭdiĝas kelkaj detaloj pri la Poliglota Kunveno okazonta meze de junio en la pola Teresin https://www.polyglotgathering.com/2023/eo/. • […]
5/10/202327 minutes, 44 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.05.2023

La 1241-a E_elsendo el la 05.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org • proponas antaŭmikrofonan renkontiĝon kun Petro Baláž el E@I, la ĉeforganizanto de la reta kaj fizika eventoj Polyglot Gathering 2023. Hodiaŭ audiĝas la unua parto de nia interparolo (https://www.polyglotgathering.com/2023/eo/). Nia arkiva felietono rekondukas nin vizite al la loko Szydłów. • La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la […]
5/5/202329 minutes, 33 seconds
Episode Artwork

Novtradukitaj tekstoj de Kopernik

La naskiĝinta en 1473 en Toruno Mikołaj Kopernik plimulton de sia vivo, preskaŭ 40 jarojn, pasigis en la Varmia Regiono, la nordorienta Pollando. En la urboj Olsztyn, Lidzbark Warmiński kaj Frombork li gvidis astronomiajn observadojn, faris siajn mezurojn kaj kalkulojn, kio fruktis per lia heliocentra modelo de la Universo. Baldaŭ eblos konatiĝi kun la enhavo […]
5/5/20230
Episode Artwork

EC1 Łódź en la konsisto de la Eŭropa Itinero de Industria Heredaĵo

La eksa elektrejo EC1 en Lodzo – la centra Pollando – eniris la konsisiton de la Eŭropa Itinero de Industria Heredaĵo, turisma reto de 300 membroj en 27 landoj. Ĝia celo estas doni la atenton al la komuna industria heredaĵo. EC1 estas unu el la plej spektaklecaj ekzemploj de revivigo de sengradigitaj industriaj regionoj en […]
5/5/20230
Episode Artwork

Koninda Pollando: Szydłow

Kvankam ĉiam pli sentiĝas en Pollando la varno ni nur povas revi pri Mediteraneaj temperaturoj kaj pri ties pejzaĝoj. Tamen por iom proksimiĝi kaj revi pri suda Eŭropo ni proponas hodiaŭ viziti la lokon Szydłów (la suda Pollando),  kiu – rigardata de malproksime – pro blankaj kalkoŝtonaj muroj kaj urbopordegoj vekas asociaciojn kun la sunoplena […]
5/5/20230
Episode Artwork

La tria trejnado ĉe E@I kadre de la EU-projekto Vikipedio por Eŭropo

Dum la semajnfino 21-22.04.2023 en la sidejo de E@I en Slovakio okazis la trejnado kadre de la EU-projekto „Vikipedio por Eŭropo” dediĉita al Esperanto en Vikipedio. Tio estis la okazo inviti antaŭ nian mikrofonon unu el la kunorganizantoj kaj du partoprenintoj de la evento. Raportis red. Maciej Jaskot El la elsendo 30.04.2023 – 11′ 23″
4/30/20230
Episode Artwork

Sciencistoj pri avantaĝoj de tritagaj semajnfinoj

Verŝajne ne nur poloj volonte uzas logajn semajnfinojn, kiam pro sinsekvaj tagoj laborliberaj, kiujn eblas kunigi kun tagoj forpermesaj, dutaga semajnfino signife lonĝigas. Tia okazo doniĝis ĝuste nun en Pollando ebligante al multaj personoj ĝui eĉ naŭtagan tempon laborliberan inter la 29 de aprilo kaj la 7-a de majo. Pri sanfavoraj efikoj de longa, semajnfino […]
4/30/20230
Episode Artwork

Kverko el Lodzo la Eŭropa Arbo de la Jaro 2023

Komence de printempo dum la solenaĵo en la Eŭropa Parlamento, Bruselo estis anoncitaj la laŭretatoj de la nunjara konkurso por Eŭropa Arbo de la Jaro 2023. Venkis ĝin la kandidato el Pollando, la Kverko „Fabrikanto” el Lodzo. En la reta plebiscito ĝi akiris 46 mil voĉojn. Pasintjare ĝi estis proklamita kiel la pola Arbo de […]
4/30/20230
Episode Artwork

Novnomumitaj aŭtoritatoj de la Polkolonia Akademio

La Studumo pri la Pola Kolonio kaj Poloj eksterlande ĉe la Lublina Katolika Universitato (KUL) komencis funkcii lastaŭtune. Ĝian unuan eldonon partoprenis pli ol 330 personoj el 11 landoj, i.a. Francio, Germanio, Britio, Usono kaj Kana do. Nun la rektoro de KUL nomumis la aŭtoritatojn de la Polkolonia Akademio, kies tasko estos kunordigado kaj evoluigado […]
4/30/20230
Episode Artwork

Nova flughaveno Warszawa-Radom

Fine de aprilo estis inaŭgurita nova flughaveno Warszawa-Radom kaj la saman tagon vespere okazis la unua flugo de la pola LOT-kompanio al Parizo. La konstruita en Radom, sude de Varsovio flughaveno disponas pri moderna terminalo kun la surfaco de 30 mil kvadrataj metroj. Krom la flughavena parto ĝi enhavas grandan komercan halegon kun restoracioj, kafejoj, […]
4/30/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.04.2023

En la 1240-a E_elsendo el la 30.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Ni prezentas la informraporton de Rico Giacometto pri la okazinta pasintsemajnfine Brita E-Kongreso. Krome en la programo audiĝas la sonraporto de Maciej Jaskot el Slovakio, kie ĉe E@I samperiode okazis  la trejnado kadre de la EU-projekto „Vikipedio por Eŭropo” dediĉita al Esperanto en Vikipedio. • […]
4/30/202327 minutes, 46 seconds
Episode Artwork

La origino de la Instituto Ivo Lapenna

Komence de aprilo pasis la 90a naskiĝdatreveno de Tyburcjusz Tyblewski. Li estis pola pedagogo, psikologo doktoriĝita pri ĉi tiuj fakoj en la Varsovia Universitato. Li estis docento de AIS kaj estis ties orda profesoro kaj senatano. Li okupiĝis pri la tradukado el la pola literaturo en Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno ni proponas nian […]
4/25/20230
Episode Artwork

Krakovo jubileas kiel la 10-jara Literatura Unesko-urbo

Krakovo festas nunjare la 10-jariĝon de sia titolo Literatura Unesko-urbo. Jam tri jarojn post ĝia akiro Krakovo envivigis specialan programon, kies celo estis integri, firmigi tiajn subjektojn kiel urbaj institucioj, eldonejoj, librovendejoj, verkistoj, redaktoroj, ilustristoj. Dum la lastaj dek jaroj en Krakovo aldoniĝis novaj festivaloj, estis starigitaj novaj premioj. Inter la ciklaj eventoj aperis Festivalo […]
4/25/20230
Episode Artwork

La pentroarto de Herman Han en Varsovio

La Reĝa Kastelo en Varsovio dum du monatoj prezentis al la publiko verkojn de unu el la plej famaj, 17-jarcentaj pentristoj de Gdansko, Herman Han. En la ekspozicio eblis rigardi fruajn, antaŭnelonge malkovritajn pentraĵojn kaj desegnaĵojn de la artisto, kiuj same laŭ la formo kaj enhavo malsimilas disde lia posta kreado, kiu estis ligita kun […]
4/25/20230
Episode Artwork

Bobenaj puntoj el Bobowa, la pola kulturheredaĵo

La puntoj teksitaj per specialaj bobenoj, tradicie kreataj en la loko Bobowa en la krakova regiono estis registritaj en la landa listo de la nemateria kulturheredaĵo. La rilata kandidatiga dokumentaro estis prezentita lastaŭtune en la Nacia Instituto de la Nacia Kulturheredaĵo. Konforme al la difino de Unesko el 2003 la puntoj de Bobowa estas nedisigebla […]
4/25/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 25.04.2023

La 1239-a E_elsendo el la 25.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org enhavas arkivan interparolon kun Tyburcjusz Tyblewski, kies 90-a naskiĝdatreveno pasis komence de aprilo. La temo de la interparolo el 1996 estas la plano establi Instituton Ivo Lapenna, kiu funkciis en la jaroj 1997-2019 (https://www.ivolapenna.org/cefaj.htm). • La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al 10-jariĝo de Krakovo kiel Literatura Unesko-urbo; […]
4/25/202326 minutes, 49 seconds
Episode Artwork

Esplorlaboroj pri la mezepoka ŝako el Sandomierz

La esploroj de ekspertoj el la Varsovia Universitato respondis la demandon el kiu materialo estas faritaj la t.n. Sandomierz-ŝakoj. Temas pri unika trovaĵo en Pollando kaj unu el malmultaj ĉi specaj en Eŭropo. Ili prezentas geometrian, abstraktan muzulmanan stilon kaj apartenas al la plej malgrandaj laŭ la dimensio mezepokaj ŝakoj trovitaj en Pollando. Ilia maksimuma […]
4/20/20230
Episode Artwork

La Bjalistoka Universitato de Sana Senjoro

En Bjalistoko funkcias ekde 2013-a jaro Universitato de Sana Senjoro/Grandaĝulo kaj celas unuavice populaigi sanan kaj aktivan maljuniĝadon. Temas pri komuna projekto de la urba Medicina Universitato, la societo „Pro Salute” kaj la urba administracio. Ĝis nun la studojn finis preskaŭ 450 loĝantoj de Bjalistoko kaj la regiono. Ĉiujare la studadon komencas ĉirkaŭ 50 personoj […]
4/20/20230
Episode Artwork

Labori distance eĉ el eksterlando

Pli ol unu triono de tutmondaj kompanioj permesas al siaj dungitoj plenumi profesiajn taskojn el eksterlando, kaj pli ol la duono allasas la hibridan laboron. Laŭ la raporto de la konsilista kompanio Deloitte, kaze de la polaj kompanioj, nur 13 procentoj permesas laboron el ajna loko de la mondo. Eĉ 47 procentoj polaj enketitoj atendas […]
4/20/20230
Episode Artwork

Rico Giacometto pri kelkaj facetoj de Brita E-kongreso

Rico Giacometto antaŭtage de la komenciĝonta vendrede Brita E-kongreso rakontas en nia elsendo pri ĝia programo, i.a. pri ĝiaj eksterlandaj kontribuantoj. Interparolis red.Barbara Pietrzak El la elsendo 20.04.2023 – 06’04”
4/20/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 20.04.2023

En la 1238-a E_elsendo el la 20.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Ni interparolas kun Rico Giacometto – antaŭtage de la komenciĝonta vendrede Brita E-kongreso – pri ĝia programo, i.a. pri ĝiaj eksterlandaj kontribuantoj. • Hodiaŭ ni prezentas la 136-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. • En […]
4/20/202328 minutes, 22 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 15.04.2023

La 1237-a E_elsendo el la 15.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org prezentas felietonon pri koninda polo Michał Wojnicz kaj ligita kun lia nomo la plej mistera libro de la Mezepoko ĝis nun ne malĉifrita. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri la prestiĝa premio de la Sveda Adademio por la pola tradukistino el sveda literaturo Justyna Czechowska; […]
4/15/202329 minutes, 45 seconds
Episode Artwork

Michał Wojnicz kaj mistera manuskripto ligita kun lia nomo

Michał Wojnicz estis nobeldevena polo el la regiono Żmudź (Ĵemajtio), aktivulo de la unua pola laborista partio Proletaro, malliberigito de la Varsovia Citadelo, instalita de la caraj aneksintoj kontraŭ batalantaj poloj, kaj Siberi-ekzilito. Fuĝinte el Siberio li sukcesis traiĝi al Londono kaj tie komenciĝis lia brila kariero de antikvaĵisto. Tuj antaŭ la eksplodo de la […]
4/15/20230
Episode Artwork

Kinoteka en Londono

En Londono en marto komenciĝis la 21-a eldono de la Festivalo de la Polaj Beletraj Filmoj, Kinoteka. La evento organizita de la Pola Kulturinstituto en Londono subtene de la Pola Instituto de la Filma Arto daŭros ĝis la 27-a de aprilo. La filmoj estas dividitaj je kelkaj temsekcioj. En la sekcio „Nova Pola Kinoarto” oni […]
4/15/20230
Episode Artwork

Justyna Czechowska laŭreatino de la Sveda Akademio

Tradukistino Justyna Czechowska fariĝis laŭreatino de la Tradukista Premio atribuata de la Sveda Akademio. Ĝi estas aljuĝata ekde 1965 al tradukistoj de elsteraj verkoj de la sveda literaturo. Czechowska estas tradukaŭtoro de pli ol 40 titoloj. Ŝi i.a. tradukis la libron de Matilda Voss Gustavsson, kiu kritikas la Svedan Akademion „Klubo. Seksskandalo en Nobelatribua Komitato”. […]
4/15/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 10.04.2023

En la 1236-a E_elsendo el la 10.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Ni proponas la interparolon kun Aleksandro Galkin, programista inĝeniero de Micorsoft pri la aplikado de Artefarita Intelekto, GPT por la lingvolernado, interesa ankaŭ por poliglotoj. • Komence ni referencas al la Paskfesta periodo, aparte al la Paska Lundo kaj iuj kutimoj ligitaj kun ĉi tiu […]
4/10/202323 minutes, 19 seconds
Episode Artwork

Artefarita Intelekto povas helpi en lingvolernado

Nia antaŭmikrofona gasto estas Aleksandro Galkin, programista inĝeniero de Micorsoft pri la aplikado de Artefarita Intelekto, GPT por la lingvolernado. Tiun ĉi interesan tempon li prezentis antaŭ kelkaj semajnoj al la publiko de la reta Poliglota Kunveno. Ĝi estas i.a. temo de nia interparolo. Interparolis redaktorino  Barbara Pietrzak El la elsendo 10.04.2023 – 13′ 50″
4/10/20230
Episode Artwork

Ekspozicio pri folkloraj eltondaĵoj el Kurpie-regiono

Ekde tri jaroj la Kurpie-regionaj eltondaĵoj, kiel formo de la artmetio, troviĝas sur la listo de la Landa Nemateriala Kulturheredaĵo. Ilia origino radikas en la mezo de la 19-a jarcento kaj estas priskribita kiel la kapablo eltondi el kolora, brila papero ornamaĵojn kun flormotivoj, kun motivoj zoo- kaj antropomorfiaj el la natur-kultura ĉirkaŭaĵo. Al la […]
4/5/20230
Episode Artwork

Tutlanda Konkurso de la Paskaj Ovoj en Gorzów Wielkopolski

322 paskaj, kolorigitaj kaj diverteknike ornamitaj, ovoj el diversaj partoj de Pollando estis alsenditaj por la nunjara, 50-a eldono de la Tutlanda Konkurso por la Paskoovoj, organizata en Gorzów Wielkopolski – la okcidenta Pollando. Ekde la komenco, t.e. ekde 1971 oni celas popularigi la tradicion de la ovoornamado dum la Paska periodo kaj profundigi la […]
4/5/20230
Episode Artwork

La 1000-elsenda jubileo de la E-Redakcio de Pola Radio

Lige kun la pasinta la 4-an de aprilo 64-a datreveno de la establo de la E-Redakcio de Pola Radio ni referencas al la unua jubileo, tiu de la unumila elsendo, aŭdiĝinta la 01.01.1962. Ni prezentas el ĝi la tiamajn salutmesaĝojn de Ivo Lapenna, prof. Tadeusz Kotarbiński, William Auld kaj Teo Jung. Referencas al la 64a […]
4/5/20230
Episode Artwork

E_elsendo el la 05.04.2023

La 1235-a E_elsendo el la 05.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org referencas al la 64a datreveno de la establo de la unua profesia E-redakcio en Pola Radio la 4-an de aprilo 1959. Ni omaĝas ĝin per ĉerpaĵoj el la unua jubilea E-elsendo de Pola Radio, 1000-a elsendo el 01.01.1962. Aŭdiĝas el ĝi i.a. la porokazaj mesaĝoj de Ivo […]
4/5/202328 minutes, 41 seconds
Episode Artwork

E_elsendo el la 30.03.2023

La 1234-a E_elsendo el la 30.03.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Proponas renkontiĝon kun reprezentantoj de la Kongresa Fako de UEA, Petro Baláž kaj Dorota Rodzianko, kiuj informas pri la stato de la preparlaboroj al la nunjara 108-a UK en Torino, kies 2-a favorpreza aliĝkotizo finiĝas morgaŭ, la 31-an de marto 2023. • En aktualaĵoj ni sciigas […]
3/30/202329 minutes, 29 seconds
Episode Artwork

Kun reprezentantoj de la Kongresa Fako de UEA pri la 108-a UK en Torino

Antaŭtage de la finiĝanta la 31-an de marto la 2-a favorpreza aliĝkotizo al nunjara UK nia redakcio interparolas kun reprezentantoj de la Kongresa Fako de UEA, Petro Baláž kaj Dorota Rodzianko, kiuj informas pri la stato de la preparlaboroj al la nunjara 108-a UK en Torino. Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El la elsendo 30.03.2023 – […]
3/30/20230
Episode Artwork

AI deĉifras antikvajn tabuletojn kaj dokumentojn

Eĉ se la homaro kapablis jam deĉifri kaj kompreni iujn antikvajn lingvojn, ekzemple tiun, kiun uzis la loĝantoj de Babilono, tamen restas la defia tasko unuecigi, kohere prezenti fragmentojn de unuopaj tabuletoj aŭ fragmentojn de dokumentoj. Ofte ja temas pri nekompletaj trovaĵoj kun tekstofragmentoj. En tiu situacio la deĉifro ŝajnas io malebla. Multo ŝanĝiĝis dank’ […]
3/30/20230
Episode Artwork

Konkurso por la Paskaj Palmoj en Ciachanowiec

En Pollando ne malaperas tradicio. Inter diversaj kulturaj centroj ankaŭ en la nuna jaro, jam la 25-an fojon la Muzeo de Agrikulturo en Ciechanowiec – la nordorienta Pollando – organizis konkurson por la plej bela Paska Palmo. La konkursaĵoj estos prezentitaj al la publiko la plej proksiman dimanĉon dum la Palmdimanĉa procesio. Ĉi tiu regiona […]
3/30/20230
Episode Artwork

Góra Kalwaria denove kun la Pasiona Mistero

Nur 34 kilomtrojn for de la centro de Varsovio troviĝas la urbo Góra Kalwaria (Kalvaria Monto), origine 13-jarcenta kavalira vilaĝo, sed ekde duono de la 17-a jarcento urbo, en kiu estis realigita plano de la tiel nomataj kalvariaj vojetoj, adaptitaj al la Pasionaj Diservoj. Post dujara paŭzo kaŭzita de la pandemio okazos tie denove la […]
3/30/20230